Arbaremberizo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arbaremberizo
Arbaremberizo
Arbaremberizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Emberiza
Specio: E. rustica
Dunomo
Emberiza rustica
(Pallas, 1776)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La ArbaremberizoRustika emberizo, Emberiza rustica, estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.

Ĝi reproduktiĝas en nordaj Eŭropo (Svedio, Finnlando kaj norda Rusio) kaj Azio. Ĝi estas migranta specio, kiu vintrumas en sudorienta Azio, Japanio kaj orienta Ĉinio kien ĝi moviĝas al terkultivejoj, deciduaj arbaroj, koniferaj kaj miksitaj. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo.

Ili reproduktiĝas en humida arbaro de koniferoj. La ino demetas 4-6 ovojn kiuj estas bluec- aŭ grizverdecaj kun grizbrunaj punktoj en bulforma nesto en arbusto aŭ surgrunda farita el herboj kaj arbaraj grunderoj. La reprodukta sezono estas ĉefe ĉirkaŭ junio.

Ties natura manĝo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj for de la reprodukta sezono semoj.

Tiu birdo estas simila laŭ grando al la Kanemberizo. Ĝi havas blankajn subajn partojn kun ruĝecaj flankoj, rozkoloraj kruroj kaj suba makzelo, dum supra estas grizbruna, pli malhela somere. La somera masklo havas nigran kapon kun blankaj gorĝo kaj superokula strio kaj ruĝecan brustozonon. La pugo estas bruna kaj la vosto brunnigreca.

La ino havas tre striecan brunajn dorson kaj vizaĝon kun blankecaj superokula kaj mustaĉa strioj krom gorĝareon. Ŝi similas inon de Kanemberizo, sed havas ruĝecan flankan striecon, brunan nukon kaj rozkoloran, ne grizan, suban makzelon. Ĉiaj plumaroj montras malgrandan blankam makuleton fine de orelareo.

La alvoko estas distinga zit, kaj la kanto estas melankolia delii-deluu-delii.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

  • OBC 11 fotoj (vidu menuon sube)
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj