Ardezparulio
Ardezparulio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ardezparulio
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Myioborus miniatus (Swainson, 1827) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Ardezparulio (Myioborus miniatus), estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj.
Ĝi troviĝas laŭ disa distibuado en humidaj arbaroj de altaj teroj de Meksikio, Centrameriko, Andoj el okcidenta Venezuelo al nordokcidenta Argentino, la Venezuela Marbordo, Sierra Nevada de Santa Marta kaj Tepui.
La plumaro estas ardezgriza kape kaj supre (kio nomigas la specion) kun bruneca makulo en supra malantaŭa krono (kion havas ankaŭ aliaj samgenranoj). La plej rimarkinda karaktero estas ke la subaj partoj estas tre flavaj en plej parto de ties granda teritorio dum estas tre ruĝaj en la plej norda parto de tiu teritorio. Kiel ĉe aliaj membroj de la genro, ankaŭ tiu montras blankajn eksterajn vostoplumojn. Beko kaj kruroj estas nigrecaj.
Referencoj [redakti]
- BirdLife International 2004. Myioborus miniatus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |