Balatonfüred

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Balatonfüred (balatonfured) estas urbo kun titolo vinvilaĝo, banloko kaj havenurbo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en subregiono de Balatonfüred, kies centro estas. En la loknomo trovanta "füred" ne signifas banloko, kiel oni scias erare, sed tio estas mezepoka vorto pri ordinara koturno.

Preĝejo-ruinaĵoj en Balatonfüred

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, ĉe la norda bordo de lago Balatono, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Tapolca.

La urbo elformiĝis el la malnova vilaĝo, bankolonio kaj la iama vilaĝo Arács (pron. Araĉ), kiun oni ligis en 1954 al Balatonfüred. Ĝi estas la tiel nomata ĉefurbo de la norda bordo de la Balatono kun grava velŝipa haveno.

Situo, klimato

Haveno de Balatonfüred

Balatonfüred kaŝas sin inter montetoj norde de la lago Balatono, proksime al la duoninsulo de Tihany. Ĝi estas konata pro la karbondioksidaj fontoj kaj mediteransimila klimato. Oni sciis jam en la 17-a jarcento pri la acidakvaj fontoj ĉe la Balaton-bordo, kies rolo graviĝis nur tiam, kiam oni ekuzis la la varmigitan akvon por kuracbanado. En 1772 oni deklaris Füred (tiama nomo) oficiale kuracbanejo.

En la urbo funkcias la Ŝtata Korhospitalo, kiu redonis la sanon al multaj kormalsanuloj interalie al la fama nobel-premiita hinda poeto, Rabindranath Tagore. Li saniĝis en 1926 en la hospitalo kaj pro tio li plantis arbon tie. Antaŭ la poeto-plantita arbo oni inaŭguris en 1956 kapostatuan verkon de Rasithan Kashar, donacon de la hindia registaro al la urbo.

Historio

La loko estas praa, jam en la antikva epoko loĝata komunumo. Ties nomo aperas unuafoje en la biena kunskribo de abatejo de Tihany en 1211. La kuracakvojn mencias unuafoje dokumento el 1708.

La urbo grave evoluis en la 19-a jarcento, en la reforma epoko. En 1831 ĝi posedis jam ŝtonan teatron. La unua vaporŝipo (de la Balatono) ekis de tie en 1846. En Füred fondiĝis ŝipfabriko. Ĝi iĝis ŝatata renkontiĝejo de la politikistoj, artistoj post la Interkonsento.

Vidindaĵoj

Olda ŝipo antaŭ Balatonfüred

Famuloj

Ĝemelurboj

retpaĝoj


Eksteraj ligiloj

greke http://www.balatonfured.hu greke http://www.iranymagyarorszag.hu/info/balatonfured