Banjarmasin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Banjarmasin - prononco [Banĝarmasin] - estas metropolo en Indonezio. Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Suda Kalimantano, universitata urbo kaj romkatolika diocezo.

Blazono de Banjarmasin

Bazaj informoj

Geografio

Vojo en Banjarmasin
Moskeo en Banjarmasin
Bazarejo sur akvo en Banjarmasin
Rezideja palaco en Banjarmasin

Banjarmasin situas sur ebenaĵo laŭ rivero proksime de maro en suda parto de insulo Borneo.

Historio

Banjarmasin fondiĝis en 1526. Ekde 1606 la nederlandanoj komercadis, sed baldaŭe la britoj kontrolis la urbon. Ekde 1787 ĝi iĝis nederlanda protektorato, kie estis provinca ĉefurbo ĝis 1860.

Trafiko

Banjarmasin havas flughavenon situantan 25 km-ojn ekster la urbo. La urbo havas ankaŭ sufiĉe profundan havenon. Ŝipoj kaj pramoj trafikas ankaŭ al aliaj indoneziaj insuloj. En la proksimeco multaj uzas boatojn.

Klimato

Banjarmasin havas tropikan klimaton. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter decembro-marto. Oni mezuras jare po 2570 mm-ojn. La temperaturo estas konstanta kaj varias inter 25-31 ° C.

Ekonomio

Banjarmasin longe estis fama, kiel centro por diamantokomercado. Tiuj diamantoj estas aparte konataj por ilia brileco. La haveno eksportas kaŭĉukojn, piprojn, lignojn, nafton, karbon kaj oron.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj