Barkasovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne miskomprenu kun Berkasovo!

Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Mukaĉeve en Transkarpatio

Bazaj informoj

Barkasovo, ukraine kaj ruse Баркасово, hungare Barkaszó, slovake Barkasová estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.

Situo

Barkasovo situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo Ĉop-Mukaĉeve. La lasta urbo troviĝas 18 km.

Historio

La unua mencio devenis el 1312 en formo Burkuzlou. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. La lernejo ekfunkciis jam ekde 1806. En 1910 loĝis en Barkaszó 1141 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Barkaszó apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Barkaszó rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Barkasovo apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Barkasovo 2170 da homoj, (1770 hungaroj).

Vidindaĵo