Belarusa rublo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Belarusa rublo
Ŝtato: Flago-de-Belorusio.svg Belorusio
Subdivido: 100 kopekoj (kapiejek)
Kodo laŭ ISO 4217: BYR
Mallongigo: Br
Ŝanĝokurzo:
(21-an de januaro 2013)
1 EUR = 11 470 BYR
v  d  r
Information icon.svg
pagokupono de la nacia banko de Belarusio kun bildo de sciuro, 1992, 50 kapiejki, antaŭa flanko
sama pagokupono, malantaŭa flanko
5000-rubla monbileto, 1998, antaŭa flanko
sama monbileto, malantaŭa flanko
1-rubla monbileto, 2000, antaŭa flanko
sama monbileto, malantaŭa flanko

La belarusa rublo (belaruse rubiel, ISO-kodo BYR, antaŭ la jaro 2000 BYB) estas la oficiala valuto de Belarusio (aŭ Belorusio, nacilingve Belarus). La enlanda mallongigo estas Br. Ekzistas monbiletoj en la valoroj de 10, 20, 50, 100, 500, 1000, 10000, 20000, 50000 100000 kaj 200000 rubloj. Formale unu rublo egalvaloras al 100 kopekoj (kapiejek, singularo kapiejka), sed ne ekzistas kopeka monero aŭ monbileto.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la belarusa valuto fontas de la rusia rublo kaj transpreniĝis post la kolapso de la sovetunia valuta sistemo kaj post la malvolo de la belarusia registaro enkonduki historian nacian valuton — la belarusan taleron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de 1992, dum la disrompiĝo de la sovetunia valuta sistemo, en Belarusio enkondukiĝis sistemo de dumtempaj pagokuponoj.

La 1-an de junio 1992 la belarusa rublo enkondukiĝis por bankaj ĝiroj kaj la administrado de kontoj. Ekde la fino de junio 1993 rusaj kaj sovetuniaj rubloj ne plu akceptiĝis. Belarusio plu antaŭenpuŝis la planojn pri propra valuto, kvankam ĝi dum septembro kune kun Kazaĥio, Armenio, Rusio, Uzbekio kaj Taĝikio subskribis interkonsenton, en kiu la celo de kuna postsovetunia valutoszono estis klare esprimita.

Valuta politiko de la registaro Lukaŝenko[redakti | redakti fonton]

Plue tamen oni diversopinie diskutis la ideon pri aliĝo al la valutosistemo de Rusio.

La registaro de la belorusa prezidento Aleksandro Lukaŝenko prokrastis ekonomiajn reformojn en la ŝtato. La nacia banko de Belarusio dum 1996 metiĝis sub kontrolon de la registaro kaj perdis la eblon memstare agi.

Du prezidantoj de la nacia banko, Stanisłaŭ Bahdankievič kaj Tamara Vinnikava pro protesto pri tiu subordigo al la registaro retiriĝis. Sekve elektiĝisPiatro Prakapovič banka prezidenzo lojala al Łukašenka.

La politiko de la belarusa registaro provokis fortan ekonomian krizon. Komence de la jaro 1997 la inflacio estis 35,5%.

La celo de la ŝtata politiko estis, limigi la liberan kreon de ŝanĝokurzoj en la nacia valutomerkato. Ekestis drastaj limigoj en la valuta merkato de privatuloj kaj entreprenoj, kaj grandkvante ekfloris la nigra merkato.

La ekonomia politiko de la registaro Łukašenka konsumis ĉiam pli da financaj rezervoj. Produktiĝis multe tro da monbiletoj, kaj kreskadis la inflacio. Inter la jaroj 1996 kaj 2000 la ŝuldoj de la belarusa ŝtato ĉe bankoj kreskis je imponaj 15000 procentoj. La nacia banko donis kreditojn al bankoj, por ebligi premi ilin prunti pli da mono. Fine dum januaro 2000 10 el 27 belarusiaj privataj bankoj estis bankrotiĝintaj.

La cirklulanta mono superis la malnetan nacian produkton 500-foje. Eĉ la oficiala kurzo falis inter 1995 kaj 2000 30-foje. Dum novembro 1999 eldoniĝis la unua monbileto kun valoro de 5 000 000 Br. La konsumo-prezo-indekso kreskis 74-foje, salajroj de la enloĝantoj draste malkreskis. Pro la nekontrolata monbileta produkto de la nacia banko la belarusa rublo ne plu estis uzata en internaciaj pagoj.

Valuta unio kun Rusio[redakti | redakti fonton]

Ekde la komenco de sia prezidenteco Aleksandro Lukaŝenko spekulaciis pri ebla unuiĝo de Belarusio kun la granda najbara ŝtato Rusio kaj subtenis paŝojn en tiu direkto. Li trovis subtenons ĉe maldekstraj konservemuloj en Belarusio kaj naciistoj en Rusio. Dekomence ankaŭ antaŭvidiĝis komuna valuto. Artikolo 13 de la «kontrakto pri la fondo de unia ŝtato de Rusio kaj Belarusio» de 1999 mencias unuecan valuton por la unio.

La kreo de komuna valuto necesigis unuecan centran bankon. Ĉu tia banko estu en Moskvo, Minsko aŭ en alia loko, iĝis temo de akraj disputoj.

Post la ekofico de la rusia prezidento Vladimir Putin la ŝtato Rusio alprenis sobran kaj pragmatikan pozicion pri la planoj de komuna valuto. Dum la jaro 2000 la nacia banko de Belarusio devis draste agi, ĉar la diferenco inter la oficiala kaj nigra kurzo de la nacia valuto trograndiĝis. La oficiala kurzo estis reduktita al 1000-ono de sia antaŭa valoro, la nigra kurzo oficialigita, kaj la valuta komerco liberigita. Stabileco de la kurzo de la belarusa rublo iĝis la plej alta prioritato de la nacia banko, ĉar la registaro de Rusio forte postulis tion.

Dum decembro 2002 la ministroprezidentoj de ambaŭ landoj deklaris, ke dum la komenca fazo de la planata valuta unio la rusia rublo simple estu la oficiala pagilo ankaŭ en Belarusio, ke ĝi oficialiĝu kiel konta valuto la 1-an de julio 2003 kaj estu la sola pagilo en Belarusio ekde la 1-an de januaro 2004. Dum 20072008 enkondukiĝu nova, supernacia valuto.

La belarusia registaro komencis saboti la integriĝon al Rusio, kiam Łukašenka perdis la ŝancojn iĝi prezidento de la unio. Kvankam oni deklaris prepari la teknikajn kaj ekonomiajn cirkonstancojn, oni ne ekuzis la rusian rublon kiel pagilo de Belarusio. Nuntempe valutaj fakuloj ne plu kredas pri la realigo de onta komuna valuto de Rusio kaj Belarusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]