Benjamin Franklin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benjamin Franklin
Portreto de Franklin farita de Jean-Baptiste Greuze en 1777.
Portreto de Franklin farita de Jean-Baptiste Greuze en 1777.
Persona informo
Benjamin Franklin
Naskiĝo 17-a de januaro 1706
en Bostono, Masaĉuseco
Morto 17-a de aprilo 1790
en Filadelfio, Pensilvanio
Mortis per pleŭrito vd
Tombo Christ Church, Philadelphia vd
Religio diismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco British America • Usono vd
Alma mater hejminstruoBostona Latina Lernejo vd
Partio neniu
Subskribo Benjamin Franklin
Familio
Patro Josiah Franklin vd
Patrino Abiah Folger vd
Gefratoj Jane Franklin Mecom • James Franklin vd
Edz(in)o Deborah Read
Infanoj William Franklin
Francis Folger Franklin
Sarah Franklin Bache
Parencoj Ann Smith Franklin vd
Profesio
Alia nomo Silence Dogood vd
Okupo politikistodiplomatoverkisto • eldonisto • presisto • politikteoriisto • poŝtmajstro • inventisto • politika aktivisto • ŝtatreprezentanto • dilettante • universala klerulo • ŝakisto • dezajnisto • muzikisto • politika filozofo • aŭtobiografo • bibliotekistoĵurnalistoekonomikistofizikisto • redaktisto vd
Laborkampo fiziko vd
6-a Prezidanto de la Ĉefa Plenumkonsilantaro de Pensilvanio
Dum 18-a de oktobro 17851-a de decembro 1788
Antaŭulo John Dickinson
Sekvanto Thomas Mifflin
23-a Prezidanto de la Asembleo de Pensilvanio
Dum 1765 – 1765
Antaŭulo Isaac Norris
Sekvanto Isaac Norris
1-a Grandambasadoro de Usono en Francio
Dum 1778 – 1785
Antaŭulo Nova oficejo
Sekvanto Thomas Jefferson
1-a Grandambasadoro de Usono en Svedio
Dum 1782 – 1783
Antaŭulo Nova oficejo
Sekvanto Jonathan Russell
1-a Ministro de Poŝto de Usono
Dum 1775 – 1776
Antaŭulo Nova oficejo
Sekvanto Richard Bache
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Benjamin FRANKLIN [BENĝemin FRENKlin], esperantigeble Benjameno FRANKLENO[1] (naskiĝis la 17-an de januaro 1706, mortis la 17-an de aprilo 1790), estis filantropo, verkisto, inventisto, diplomato, kaj usona patrioto dum la usona revolucio. Lia influo estas sentebla en la multaj dokumentoj, kiuj kontribuis al la fondo de Usono.

Frua vivo de Franklin

Benjamin Franklin naskiĝis ĉe Bostono, Masaĉuseco. Li estis la filo de Josiah Franklin, kiu estis kandelisto. Dum frua aĝo de Benjamin, liaj gepatroj kredis, ke li estas inteligenta knabo, do ili decidis sendi la junan Benjamin al klerika kolegio. Tamen, la instruado de Benjamin estis tro multekosta por Josiah, tiel Benjamin revenis hejmen post nur unu jaro. Benjamin eklaboris ĉe la metio de sia patro, sed la laboro de kandelisto ne plaĉis al Benjamin.

Post du jaroj, Benjamin volis labori ĉe marŝipo, sed lia gepatroj (kiuj perdis unu filon sur maro) forte malpermesis lin labori tiel. Legado kaj libroj tre plaĉis al Benjamin. La pliaĝa frato de Benjamin estis presisto, do juna Franklin iĝis ties sublaboranto.

Franklin, la verkisto, presisto, kaj socia helpanto

Je 12-jaraĝo, Franklin absorbis ĉiun aspekton de la profesio de sia frato. Lia frato fondis la unuan ĵurnalon de Bostono. Je juna aĝo, Benjamin povis operacii multe per la presilo. Li ankaŭ verkis poezion, baladojn, kaj artikolojn, sed lia frato neniel permesis publikigi lian verkadon.

Poste, Franklin verkis artikolojn anonime kaj pseŭdonime, kaj lia frato publikigis ilin. Ĉi tiuj artikoloj iĝis tre popularaj kaj amataj de la legantaro. Tamen, lia frato eksciis pri la afero, kaj Benjamin iĝis senlabora. En 1729, li ekloĝis en Filadelfio, Pensilvanio, kie li aĉetis kaj transprenis ĵurnal-firmaon. Lia gazeto Pennsylvania Gazette aperis ĝis 1777 kaj iĝis la plej sukcesa ĵurnalo de la 13 kolonioj. Flua parolanto de la angla, franca kaj germana, kaj libere leganta ankaŭ la hispanan, italan kaj latinan, li klopodis ankaŭ instali germanlingvan gazeton por Usono, sed tiuj projektoj malpli sukcesis: la unua, Philadelphische Zeitung, ekpublikigita la 6-an de majo 1732, vivis nur malmultajn monatojn. Kun partnero Johann Böhm, li publikigis la gazeton Philadelphier Teutsche Fama de 1749 ĝis la morto de Johann Böhm en julio 1751. Ekde aŭgusto 1751 sekvis la unua dulingva gazeto de Usono, Hoch Teutsche und Englische Zeitung, de kiu aperis nur 13 eldonoj.[2]

En 1733, Franklin publikigis "Poor Richard's Almanac" (Almanako de Malriĉa Rikardo). Ĉi tiu almanako estis malsama ol multaj. Franklin skribis leterojn al la legantoj sub la pseŭdonimo "Richard Saunders" kaj priskribis la familian vivon de ĉi tiu fikcia persono. Franklin skribis ankaŭ multajn komikajn aforismojn, kelkajn ankoraŭ bone konatajn.

Ĉi tiam, pensoj de Franklin turniĝis al helpado de socio. Li aliĝis framasonismon kaj fondis grupon celantan urban plibonigon. Li helpis fondi projektojn por la plibonigo de Filadelfio. Kun la helpo de Franklin, la stratoj ricevis noktan lumigon kaj malmolan surfacon. Li fondis publikan bibliotekon, hospitalon, fajrobrigadon, kaj la Amerikan Filozofian Societon (American Philosophical Society).

Inventado kaj scienco de Franklin

Franklin inventis artefaritan naĝilon, fornon, kiu bone varmigis domon, dufokusajn okulvitrojn, kaj aliajn. Li ankaŭ eksperimentis la atributojn de elektro kaj fulmo. Franklin suspektis, ke fulmo estas elektro. Laŭ dubinda legendo, li flugigis kajton dum fulmoŝtormo, kiun portis metalan ŝlosilon kaj malkovris la elektrecon de fulmo. Tamen, li ja inventis la fulmoŝirmilon, por protekti domojn kaj aliajn objektojn dum ŝtormoj. En agnosko de sia laboro pri elektro, li ricevis la medalon Copley en 1753. Aparte interesa por esperantistoj kaj por interesitoj pri lingvoplanado estas, ke en 1768 li konceptis novan fonetikan alfabeton por skribado de la angla lingvo, kiun li publikigis en 1779.[3]

Franklin, la diplomato kaj politikisto

Dum la 1750-aj jaroj, Franklin iĝis pli agema politike. En 1757, li vojaĝis al Anglio, kiel ambasadoro por la familio de Penn, kiuj estis la estroj de la Pensilvania kolonio. Dum li estis tie, li agis kiel la parolanto de kelkaj aliaj kolonioj. La parlamento de Anglio leĝigis la Stamp Act (leĝo pri stampimposto), kiu impostigis la koloniojn. Parte pro la voĉo de Franklin, la Stamp Act estis malfarita far la parlamento. Kvankam li havis multajn amikojn anglajn, Franklin ĉagreniĝis pro la koruptema registaro tiea. Franklin plu pripensis kolonian sendependecon, kaj klopodadis pri ĉi tiu celo.

Dum 1765, Franklin trovis leterojn skribitajn de Thomas Hutchinson, kiu estis koloniestro de Masaĉuseco. Hutchinson agis amikeme al la kolonioj, sed efektive li estis lojalega al Anglio. La leteroj de Hutchinson sugestis malpliecon de permesaĵoj al la koloniistoj. Franklin kolerege sendis kopiojn de la leteroj al la kolonioj, kie multaj ekkoleriĝis. Tiel ekestis la afero Hutchinson, kiu kondukis la koloniojn al la posta revolucio. Franklin estis publike kondamnita de Anglio pro lia ago.

Franklin revenis hejmen. Lia filo William estis la reĝa koloniestro de Nov-Ĵerzejo. Franklin esperis, ke lia filo samopinius kun li. Tamen, William restis lojala al la reĝo. Ĉi tiu malkongruo disigis la du virojn, kaj ili neniam poste estis amikemaj inter si.

Franklin famiĝis pruvante kun kajto ke fulmo estas elektro.

Franklin elektiĝis al la Dua Kontinenta Kongreso. Li estis parto de la komitato por fari deklaron de sendependeco. Pliparto de la skribado de la dokumento estas de samkomitatano Thomas Jefferson, sed multo de la verko venis de Franklin. Je la 4-a de julio, 1776, Franklin subskribis la Deklaron.

Poste, li veturis al Parizo, por iĝi ambasadoro por la franca reĝo Ludoviko la 16-a . Kvankam li parolis la francan lingvon nur balbute, lia posta internacia fameco kaj populareco kun la virinoj kaptis la koron de Francio. Parte pro lia populareco Francio konsentis traktaton por helpi Usonon je la revolucia milito. Kun la helpo de la francoj Usono gajnis sendependecon. Franklin revenis al Usono por helpi verki la Konstitucion de Usono. Kiel unu el siaj lastaj agoj, Franklin verkis manifeston kontraŭ sklaveco.

Portreto de Franklin sur la Usona cent-dolara bileto

Alia informo

  • La portreto de Franklin estas montrata sur la Usona cent-dolara bileto. Slangaĵo por la bileto estas "Benjamin" aŭ "Franklin".

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Ampleksa dokumentaria retpaĝaro pri Benjamin Franklin (angle) greke La aŭtobiografio de Benjamin Franklin (angle)


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.