Blankanaĝila pingveneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankanaĝila pingveneto
Blankanaĝila pingveneto, Marrezervejo Pohatu, Suda Insulo, Novzelando.
Blankanaĝila pingveneto, Marrezervejo Pohatu, Suda Insulo, Novzelando.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Eudyptula
Specio: E. minor
Eudyptula minor
(Finsch, 1874)
Konserva statuso
T
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blankanaĝila pingveneto (Eudyptula minor albosignata) estas malgranda pingveno ĉirkaŭ 30 cm alta kaj peza 1.5 kg. Ĝi ricevas ties nomojn (kaj komuna nomo kaj latina scienca nomo) pro blankaj markoj en ties naĝiloj, unike ĉe tiu subspecio. Ĝi nestumas nur en Duoninsulo Banks kaj Insulo Motunau, ĉe Kristkirko, Novzelando, kun nur ĉirkaŭ 3,750 reproduktantaj paroj.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Blankanaĝila pingveneto estas nune konsiderata de plej taksonomiistoj kiel kolora morfo aŭ subspecio de la Blua pingveneto (E. minor). Analizo de mitokondria DNA en 2002 montris la ekziston de du kladoj en Eudyptula: unu enhavanta la Bluajn pingvenetojn de la Norda Insulo, Kuka Markolo kaj Ĉathamoj de Novzelando, same kiel la Blankanaĝilan pingveneton, kaj duan enhavanta la Bluajn pingvenetojn de Aŭstralio kaj la sudorienta marbordo de la Suda Insulo de Novzelando.[1] Analizoj de blekaj alvokoj kaj grupa analizo de morfometriko parte eltenis tiujn rezultojn.[1] En 2008, Shirihai trakits la Bluan pingveneton kaj la Blankanaĝilan pingveneton kiel alospecioj.[2] Tamen, ĉe 2012, la IUCN kaj BirdLife International konsideras la Blankanaĝilan pingveneton kiel subspecio aŭ morfo de la Blua pingveneto.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Blankanaĝilaj pingvenetoj loĝas en terpintoj, kavoj, rokamasoj, kaj en ŝirmaj areoj ĉe bazoj de golfoj. Ili troviĝantas ĉefe en Kanterburio, Novzelando.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Blankanaĝilaj pingvenetoj estas ĉefe noktuloj surtere kaj estas unikaj inter pingvenoj tiurilate. Ili diferencas el aliaj pingvenoj je tio ke ili restas ĉe la kolonio dumtage, kaj poste foriras danke al kovro de malhelo kaj revenas antaŭ mateniĝo. Tamen, ĉe la Duoninsulo Banks, oni povas observi kelkajn birdojn surtere for de ties nestotruoj dum tagolumo. Vespere, tiuj pingvenoj tendencas ariĝi ĉeborde en grupoj ĝis lumoniveloj estas sufiĉe malaltaj por ke ili sentu sin sufiĉe sekuraj por direkti sin internen. Tio rezultas en grandaj pingvenaroj alvenantaj samtempe.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Blankanaĝila pingveneto demetas siajn ovojn el julio al decembro, kaj plej ovodemetado okazas el aŭgusto al novembro. La ovoj estas ĉiam demetataj en nestotruoj sub arba kreskaĵaro preskaŭ kiel nestoj; ili ovodemetadas ankaŭ sur dunoj, aŭ sur vegetalhavantaj deklivoj, kaj estas kovataj dum 33 al 39 tagoj. La elnestiĝo okazas post 50 al 65 tagoj.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Blankanaĝila pingveneto manĝas malgrandajn fiŝarajn fiŝojn, kiaj sardinoj kaj anĉovoj, aŭ cefalopodoj, kaj malplej ofte krustulojn. Ili kaptas sian manĝon per persekuta plonĝo. Plej manĝoj okazas ĉe ĝis 25 km el la marbordo dum tagaj manĝoveturoj. La plej for al maro estis 75 km el marbordo.

Konservado[redakti | redakti fonton]

Aŭguste de 2010 la Blankanaĝila pingveneto estis listita kiel endanĝerita laŭ la usona Endangered Species Act.[3]

La Motunau Beach Biodiversity Development Team laboras por konservada projekto por la Blankanaĝila pingveneto.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Banks, Jonathan C.; Mitchell, Anthony D.; Waas, Joseph R. & Paterson, Adrian M. (2002): An unexpected pattern of molecular divergence within the blue penguin (Eudyptula minor) complex. Notornis 49(1): 29–38. PDF kompleta teksto
  2. Shirihai, Hadoram (2008). The Complete Guide to Antarctic Wildlife, 2a Eldono. Princeton University Press.
  3. Five Penguins Win U.S. Endangered Species Act Protection
  4. Motunau Beach Biodiversity
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj