Blankavizaĝa melozono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavizaĝa melozono
Blankavizaĝa melozono, kabanisa subspecio en Kostariko
Blankavizaĝa melozono, kabanisa subspecio en Kostariko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Emberizedoj Emberizidae
Genro: Melozone
Specio: M. biarcuatum
Melozone biarcuatum
(Prévost & DesMurs, 1846)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankavizaĝa melozono, Melozone biarcuatum, estas Amerika pasero, tio estas birdospecio de la familio de Emberizedoj. Ĝi reproduktiĝas je mezaj altitudoj el suda Meksiko al okcidenta Honduro kaj en Kostariko. La izolata kostarika formo povas esti separata specio, Kabanisa melozono (M. cabanisi).

Tiu birdo troviĝas tipe je altitudoj inter 600 kaj 1600 m en subkreskaĵaro kaj arbustaro de duonmalferma arbaro, kafoplantejoj, hexgoj kaj grandaj ĝardenoj. La nesto, konstruata de la ino, estas kovrata taso konstruita je malpli de 2 m supergrunde en arbusto aŭ granda herbotufo. La ino demetas 2 al 3 ruĝecmakulitajn blankajn ovojn, kiujn nur ŝi kovas dum 12-14 tagoj. La masklo helpas en idomanĝigado. Tiu specio estas foje parazitata de la Bronza molotro.

La Blankavizaĝa melozono estas averaĝe 15 cm longa kaj pezas 28 g. Plenkreskulo havas fortikan malhelgrizan bekon, nestriecajn olivecbrunajn suprajn partojn, pli malhelan voston, ruĝecan kronon kaj ĉefe blankajn subajn partojn.

La norda formo havas simplan kapobildon kie la ruĝeca krono etendas suben al la kolflankoj kiel duonkolumo sub la tre blanka vizaĝo formante sube pli kompletan duonkolumon blankan.

Ĉe la kostarika subspecio, la ruĝeca koloro de la krono etendas ĝis malantaŭokule al la tuta vango kaj estas bordita en sia antaŭa bordo je nigra. Tiu nigra bordo estas rompita de blanka okulringo. La frunto estas pli blanka, nur bordita sube per fajna nigra linio, estas nigra mustaĉa strio, kaj nigra centra brustomakulo.

Diferencas ambaŭ formoj pro plia etendo de la brikoruĝa krona koloro aŭ de la blanka vizaĝokoloro, kio estas kialo por la komuna nomo.

Junuloj estas pli brunaj supre, havas pli flavajn subajn partojn, kaj pli senkoloran nedistingan kapobildon.

La alvoko de la Blankavizaĝa melozono inkludas fajnan cit aŭ pli klara psii. La maskla kanto, elsendita el kaŝa ripozejo en humida sezono, estas fajfa pst’t’t’t pia pia pia ŭii ŭii ŭiii.

La Blankavizaĝa melozono manĝas surgrunde semojn, falitajn berojn, insektojn kaj araneojn. Ĝi estas kutime en paroj, sed estas timida specio plej vidata je aŭ ĉe krepusko.

Alternativa komuna nomo de tiu specio rememoras la francan naturaliston Florent Prévost kiu unuafoje priskribis ĝin al la scienco, kaj la latina scienca nomo de la kostarika subspecio aludas al la germana ornitologo Jean Cabanis.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]