Bonaventura Vulcanius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonaventura De Smet
(1538-1614)
humanista Belgicus
humanista Belgicus
Persona informo
Bonaventure de Smet
Naskiĝo 30-a de junio 1538
en Bruĝo,  Belgio
Morto 9-a de oktobro 1614
en Lejdeno,  Nederlando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Suda Nederlando vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Loveno
Profesio
Okupo universitata instruisto • tradukisto • vortaristo • sekretario vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bonaventura Vulcanius (1538-1614) (* Bruĝo, en la 30-a de junio 1538 - Lejdeno, en la 9-a de oktobro 1614) estis belga diplomato, filologo kaj humanisto.

Li estis reliefa figuro de la nederlanda humanismo. Lia patro Pieter De Smet (1503-1571) estis prokuroro de la Granda Konsilio de Meĥleno kaj kalkulis je Erasmo inter lia amikaro. Li donis al sia filo bonan edukon, kaj Bonaventura studis unue en Gento, poste du jarojn li studis Medicinon en la Universitato de Loveno, kaj fine filozofion kaj literaturon en Kolonjo kun Georgo Kasandro (1513-1566)[1].

En 1559, li iris al Hispanio por fariĝi sekretario de la episkopo de Burgos, Francisco Mendoza de Bobadilla (1508-1566)[2], ĝis lia morto. Poste, li fariĝis sekretario de la frato de la episkopo en Toledo ĝis lia morto en 1570. Post tiu tempo, Vulcanius ricevis permeson por doni lecionojn pri la greka en Kolonjo, kvankam li neniam instruis tie, kaj eklaboris por la presisto Henricus Stephanus (1531-1598)[3], en Ĝenevo, kaj por la publikigisto Johann Froben (1460-1527), en Bazelo. En 1575, estante en Ĝenevo, li publikigis kleran eldonon de la "Historio de Aleksandro la Granda", fare de Ahiano el Nikomedio (85-145)[4], kie li enkorpigis latinan tradukon. En 1577, li reiris al Flandrio, kie li fariĝis tutoro de Filipo de Marnikso (1540-1598)[5], Senjoro de Sankta-Aldegonda, kiu estis diplomato, urbestro de Antverpeno kaj amiko de Vilhelmo, la Silentulo.

En 1578, li nomumiĝis profesoro pri la latina kaj greka en la Universitato de Lejdeno kie li restis 30 jarojn kaj instruis la estontan ĉefrolularon de la nederlanda respubliko, inter ili Daniel Heinsius kaj Hugo Grotius.

Vulcanius havis ĉemane la arĝente-ruĝan kodekson entenantan la restantan parton de la malnova gotika traduko de la Biblio, kreita de gotika episkopo Ulfilo (311-383). En 1597, li publikigis la tekston, kiu estis la unua publikigo de gotika teksto, kaj donis al la manskribaĵo la titolon, laŭ kiu ĝi estas nuntempe konata: Codex Argenteus[6], kiu latine signifas arĝenta kodekso.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj