Brita Laborista Partio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Brita Laborista Partio (angle: Labour Party) estis fondita en 1900 instige de Keir Hardie kiel la Komitato por Laborista Reprezentado (angle: Labour Representation Committee).

La celo estis reprezenti sindikatojn kaj socialistajn societojn kiel aparta grupo en parlamento.

En 1900 nur unu parlamentano estis elektita (nome Keir HARDIE Por Merthyr Tydfil, industria urbo en suda Kimrio. En 1906 26 parlamentanoj estis elektitaj kaj la nomo de la grupo estis ŝanĝita al la Laborista Partio.

En 1922 ĝi preterpasis la partion Liberal kiel la ĉefa partio de opozicio.

Ĝi tenis la povon en 1945-51, 1964-70, 1974-79, 1997-2001 kaj 2001- .

Dum la jardeko 1990a, ĝi iom apartiĝis de la sindikatoj,nomante sin maloficiale la Nova Laborista Partio (angle: New Labour). Responde, la konata ministo-sindikatestro Arthur Scargill fondis la (tre minoritatan) Socialisman Laboristan Partion (angle: Socialist Labour Party).

Aliaj britaj politikaj partioj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la partio