Bruna cinkloranfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bruna cinkloranfo
Bruna cinkloranfo, masklo ĉe Baradine, Novsudkimrio
Bruna cinkloranfo, masklo ĉe Baradine, Novsudkimrio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Megaluredoj Megaluridae
Genro: Cincloramphus
Specio: 'C. cruralis'
Cincloramphus cruralis
(Vigors & Horsfield, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bruna cinkloranfo (Cincloramphus cruralis), estas specio de birdo de la genro CinkloranfojCincloramphus de la familio de Megaluredoj iam en tiu de Silviedoj. Ĝi troviĝas kiel Endemio nur en granda parto de Aŭstralio. Tiu paserina birdo elstaras pro tre markata seksa dimorfismo rilate al la grando, inter la plej markataj ĉe birdoj.[1] Ĝi estas mezgranda birdo de senmarka plumaro; la ino estas bruneca supre kaj pli pala sube, la masklo estas pli malhelbruna.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Bruna cinkloranfo estis unuafoje priskribita de Nicholas Aylward Vigors kaj Thomas Horsfield kiel Megalurus cruralis en 1827.[2] John Gould lokigis ĝin en la genro Cincloramphus en 1843, kaj priskribis ĝin kiel C. cantatoris.[3] Tamen la specifa nomo de la unuaj aŭtoroj ĝuis prioritaton. Ĝi estas specio unue de Silviedoj kaj poste de Megaluredoj, ambaŭ paserinaj familioj. Ĝi kunhavas la genron Cincloramphus kun la Ruĝecbruna cinkloranfo, alia specio endemia de granda parto de Aŭstralio.

La genra nomo Cincloramphus devenas el grekaj vortoj cinclus/κιγκλος "motacilo" kaj ramphos/ραμφος "beko"[4]) kaj cruralis el la Latina radiko crur- "kruro, tibio".[5]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Bruna cinkloranfo estas 23–25 cm longa, sed 18–19 cm ĉe inoj, kaj povas pezi 2.3 fojojn plie.[6] Ĝenerale, tiuj birdoj havas palstriecan malhelbrunan plumaron kun palaj superokulaj strioj. La subaj partoj estas brunecblankaj ĉe ino, malhelbrunaj ĉe masklo. Reproduktaj maskloj povas montri cinaman koloron. La okuloj kaj beko estas nigraj, kaj la kruroj grizaj. Junuloj estas pli malgrandaj kaj palaj kun rozecbrunaj bekoj. La alvoko estis priskribita kiel laŭta kaj ĉirpa.[7] La masklo estas la ĉefa kantanto kaj alvokas el ripozejoj aŭ super reproduktaj teritorioj.[8]

La Bruna cinkloranfo elstaras pro la fakto ke la masklo estas multe pli granda (23-25 cm) ol la ino (18-19 cm), temas pri evidenta kazo de seksa duformismo. En reprodukta plumaro la masklo estas malhele cinamobruna kun ĉefe malhelbrunajn gorĝareo kaj flugilojn. Krome masklo kaj ino havas malhelbrunan dorson, palbrunecajn al blankecajn subajn partojn, kun la centro de la ventro malhelbruna. La Bruna cinkloranfo estas konata ankaŭ kiel Aŭstralia kantalaŭdo.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo troviĝas en la tuta Aŭstralio, escepte partojn de malproksima nordo, kaj ankaŭ ne en Tasmanio. Estas ĉefe densaj populacioj en la sudaj partoj de la lando. Ili preferas malfermajn paŝtejojn kaj herbejajn arbustarojn, kaj manĝas semojn kaj insektojn. Tiu specio estas tre nomada. Lokaj nombroj fluktuas depende de la pluvo kaj tiu specio ofte foriras el areoj tuŝataj de sekeco.[8]

La Bruna cinkloranfo havas grandan teritorion, el 1,000,000 al 10,000,000 km²; dum la populacigrando ne estis enkalkulita, sed la birdo estas konsiderata kiel komuna. La IUCN tiele listigis ĝin kiel specio "Malplej zorgiga"[9] kaj ĝi estis konsiderata "sekura" fare de aŭstraliaj aŭtoritatoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Nestosezono okazas el aŭgusto al decembro. La nesto estas profunda taso el herba materialo tre bone kaŝita en arbustaro aŭ altaj herboj. Okazas kutime ununura ovodemetado ĉiun reproduktan sezonon, konsistantan el 2 al 5 palrozkoloraj ovoj kun ruĝecbrunaj punktoj 23 mm x 17 mm grandaj.[10] Inoj respondecas pri kovado dum 12 tagoj kaj plej parto de la idozorgado. Vulpoj kaj serpentoj predas la nestojn.[6]

Seksa dimorfismo[redakti | redakti fonton]

La seksa dimorfismo de la specio estis studata. Maskloj estas tre poliginaj kaj konkurencas rekte por parigado, kio kaŭzas la markatan grandodiferencon. Preferante malfermajn terenojn, estas grava habitata heterogeneco kaj eksterordinara videbleco tra la teritorioj de Bruna cinkloranfo. Tio permesas la masklojn defendi grandajn teritoriojn kaj subteni multajn nestumantajn inojn.[6]

Pristudoj montris interesan funkciadon de la dimorfismo de la specio: kvankam maskloj estas pli grandaj ol inoj, tiuj eloviĝas el pli grandaj ovoj kaj estas dekomence pli fortikaj ol siaj fratoj. Tio povus havigi al ili fruan konkurencan avantaĝon. Ĉefe dum periodoj de malmulta manĝodisponeblo, la pli grandaj nutrorezervoj de la inaj idoj povus klinigi la seksan proporcion al plej "malkostaj" fratinoj. [1]

Bryden, Sudorienta Kvinslando, Aŭstralio


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Magrath, Michael J. L.; Lyanne Brouwer; Jan Komdeur (August 2003). "Egg size and laying order in relation to offspring sex in the extreme sexually size dimorphic brown songlark", gazeto : Behavioral Ecology and Sociobiology, volumo : 54, numero : 3, paĝoj : 240–248. COI:10.1007/s00265-003-0627-y. Alirita 2007-06-02.
  2. Vigors, N.A. & Horsfield, T. (1827). "A description of the Australian birds in the collection of the Linnean Society; with an attempt at arranging them according to their natural affinities.", gazeto : Trans. Linn. Soc. Lond., volumo : 15, paĝoj : 170–331 [228]. COI:10.1111/j.1095-8339.1826.tb00115.x
  3. Gould, J. (1843). In Proceedings of meeting of Zoological Society of London, Oct. 11, 1842.: 131-140 [135]
  4. Liddell & Scott. (1980). Greek-English Lexicon, Abridged Edition. Oxford University Press, Oxford, UK. ISBN 0-19-910207-4. 
  5. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5, London: Cassell Ltd., 883. ISBN 0-304-52257-0. 
  6. 6,0 6,1 6,2 Magrath, Michael J. L.; Brouwer, Lyanne, Van Peterson, Arnoud, Berg, Mathew L., Komdeur, Jan (2003). "Breeding behaviour and ecology of the sexually size-dimorphic brown songlark, Cinclorhamphus cruralis", gazeto : Australian journal of zoology, volumo : 51, numero : 5, paĝoj : 429–441. COI:10.1071/ZO03034. Alirita 2007-06-01.
  7. Simpson K, Day N, Trusler P. (1993). Field Guide to the Birds of Australia. Ringwood, Victoria: Viking O'Neil, 392. ISBN 0-670-90478-3. 
  8. 8,0 8,1 Brown Songlark. Birds in Backyards. Alirita 2007-06-01.
  9. "iucn"
  10. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, 397–398. ISBN 0-646-42798-9. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]