Bulbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bulbo (latine : bulbus) estas subtera vertikala ŝoso (tigo), kiu havas karnecajn modifiĝintajn foliojn (aŭ dikiĝintajn folibazojn) uzatajn kiel nutrajn deponajn organojn ĉe kelkaj travintraj plantoj. Aliaj tipoj de la deponaj organoj (kiel bulbotuberoj, rizomoj, kaj tuberoj) estas malofte kaj erara rigarditaj kiel bulboj.

La bulbaj bazfolioj (ĉe kies bazoj kreskas bulberoj (ekz. ajlero) ĝenerale ne kreskas al veraj folioj, sed entenas nutrajn materialojn, kiuj ebligas por la planto travivi nekonvenajn cirkonstancojn. La bazfolioj povas superkreski kaj ĉirkaŭpreni la bulban centron kiel ĉe lilioj, aŭ povas komplete ĉirkaŭpreni la internajn regionojn de la bulbo, kiel ĉe la kutima cepo. Modifiĝintaj tigoj formas la bazon de la bulbo kaj la planto kreskas el tiu bazo. El la suba parto de la bazo elkreskas radiko kaj el la supra parto novaj tigoj kaj folioj.

La kultivitaj plantoj kiuj havas verajn bulbojn:

Kelkaj epifitaj orĥidoj havas bulbosimilan, subteran deponigan organon, nomatan ŝajnbulbo.

En la ĉiutaga parolo oni ofte diras bulbo por cepo kaj similformaj estaĵoj (supro de ortodoksa preĝejo; bulba kupolo).

En anatomio, bulbo estas pli dika ekstremaĵo de iuj organoj.

bulbilo, harbulbo, okulbulbo, mjelbulbo

Vidu ankau