Centra Oficejo de UEA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Centra Oficejo de UEA en Roterdamo,
Nieuwe Binnenweg 176 (2006)

La Centra Oficejo de UEA estas la ĉefa sidejo de Universala Esperanto-Asocio. Ekde 1955 ĝi situas en Roterdamo, Nederlando.

Historio

Svisa epoko ĝis 1936/1947

Dosiero:1931-uea-reklamilo-tour.jpg
La Centra Oficejo de UEA en Ĝenevo,
Tour de l'Isle (1931)

Dum longa tempo la Centra Oficejo troviĝis en Svislando, nome ekde la fondiĝo en 1908 en Ĝenevo. Ene de tiu urbo ĝi plurfoje translokiĝis. En 1919/20 ĝi troviĝis en Bern.

Post kiam la plej multaj membroj kaj aliĝintaj asocioj estis transirintaj en 1936 al Internacia Esperanto-Ligo, la "ĝeneva" UEA en 1937 translokiĝis oficiale al Palais Wilson en Ĝenevo. Tie Hans Jakob plulaboris post 1947 ("Serva Centro"), ĝis oni haltigis lian oficon en 1960.

Brita epoko 1936/1947-1955

IEL fine de 1936 gastis ankoraŭ en la oficejo de la brita asocio en Londono (adreso High Holborn), sed baldaŭ translokiĝis al donacita domo en Heronsgate iom nordokcidente de Londono. En 1955 oni serĉis novan domon en la urbego mem, ĉar Heronsgate estis malbone atingebla por oficistoj. Ĉar oni ne trovis ion taŭgan kaj pageblan, oni daŭrigis serĉi alilande kaj fine interkonsentis pri domo en Roterdamo, Nederlando.

Nederlanda epoko ekde 1955

Dosiero:1956-co-de-uea.jpg
La Centra Oficejo en Roterdamo,
Eendrachtsweg 7 (1956)

La unua adreso en Roterdamo estis Eendrachtsweg 7, sed jam aĉetinte ĝin oni sciis ke ĝi estos malkonstruita pro la urborenovigaj planoj de la loka registaro. En 1962 okazis la translokiĝo al la nuna domo de Nieuwe Binnenweg 176, (51° 54′ 49″ N 4° 27′ 52″ O / 51.91361 °N, 4.46444 °O / 51.91361; 4.46444 (mapo)Koordinatoj: 51° 54′ 49″ N 4° 27′ 52″ O / 51.91361 °N, 4.46444 °O / 51.91361; 4.46444 (mapo)) domo konstruita en 1887, la saman jaron kiel la naskiĝo de Esperanto.

En 1986 okazis rekonstruo, kun alkonstruo de alo apud la (malpligrandigita) ĝardeno. En 2006 okazis nova rekonstruo, interalie kun la translokigo de la Biblioteko Hector Hodler el la ĉambro "Kandado" al la salono "Zamenhof", fine de la apudĝardena alo.

Taskoj

La Centra Oficejo enhavas la administran fakon de UEA, libroservon, Bibliotekon Hector Hodler, Konstantan Kongresan Sekretarion (kiu respondecas pri la organizado de la Universalaj Kongresoj) kaj eldonejon. En la domo funkcias ankaŭ la oficejo de TEJO, en kiu laboras TEJO-volontulo. Laŭ la statuto, la Centra Oficejo estas gvidata de la Direktoro de la Centra Oficejo, sed nun tiu posteno vakas, tial la CO-n estras la Ĝenerala Direktoro de UEA.

Ĉambroj

En la domo de la Centra Oficejo sur kvar etaĝoj troviĝas 21 ĉambroj kiuj havas proprajn nomojn, elektitajn de la personoj kiuj finance subtenis la renovigon de la domo post translokiĝo al Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.

Jen la listo de la ĉambroj kun la indikoj pri la mecenatoj:

Malferma Tago

Libroservo

En la Centra Oficejo de UEA troviĝas la plej granda Esperanto-libroservo de la mondo. Ĝi ofertas nuntempe ĉirkaŭ 6000 titolojn de la libroj pri kaj precipe en la lingvo Esperanto.

Malferma Tago

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Malferma Tago de UEA.

Dufoje jare, kutime en aprilo kaj novembro, la Centra Oficejo de UEA organizas malferman tagon. Dum tiu tago novaj libroj estas lanĉataj kaj vendataj rabatpreze, kaj okazas prelegoj kaj aliaj kontribuoj.

Dum la pasintaj jaroj la malferma tago allogas pli kaj pli da homoj. Kutime ĉeestas ĉirkaŭ 100 homoj.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj