Citrono
Citrono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Citrus x limon
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Citrus × limon (L.) Burm.f. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Citrono (Citrus × limon) estas la frukto de la citronujo (aŭ "limono"[1]). Ĝi devenas de la sudorienta Azio, la citronujo divastiĝis tra la mediteranea zono ekkultivita tie de la araboj inter la jaroj 1000 kaj 1200. La citrono fizike karakteriziĝas per ĝia ovalformo kun pintoj en ĝiaj ekstremoj kaj per diversdika ŝelo (malmultaj milimetroj ĝis preskaŭ unu centimetroj). Kiam la citrono estas matura, ĝia ŝelo estas ekstere flava. Eĉ se ĝi estas manĝebla, ne estas kutima manĝi krude la citronon pro ĝia tre acida gusto. Ĝi estas kulturata ĉefe pro sia suko, tamen la pulpo kaj ŝelo ankaŭ estas uzataj en kuirarto. Citronsuko estas proksime 5-%-a citrata acido, kiu donas al la frukto sian (kaj ĝian) acidan guston. Krome, la limono estas vaste uzata kiel deinfektaĵo kaj sengrasaĵo. La citronujo estas fruktarbo kultivata en sufiĉe varmaj regionoj por citrono kaj por ligno uzata en fajna meblofarado.
Ekzistas citronoj sen semoj, sed male al mandarinoj ili ne estas aparte kultivataj kaj vendataj.
Ĝi enhavas citratan acidon, hesperidinon kaj la vitaminojn kiel: vitamino C -30 mg en 100gr, vitaminoj A, B1 (tiamino), B2 (riboflavino), B3, B5 kaj B6; mineralojn kiel: Kalcio, Kupro, Kloro, Fero, Fosforo, Magnezio, Mangano, Kalio, Natrio kaj Sulfuro.
La diversecoj plej abundaj en la merkato estas: Lisbon, Eureka, Primofiori kaj Verna.
Hispanio estas la plej granda eksportisto el Eŭropo kaj Meksiko la plej granda produktisto el la mondo.
Produktado de citronoj kaj limetoj ( tunoj ). NAO (Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo). | ||
---|---|---|
Lando | Jaro 2004 | Jaro 2002 |
Meksiko | 1.824.890 | 1.725.090 |
Hindio | 1.420.000 | 1.440.000 |
Irano | 1.100.000 | 1.040.000 |
Hispanio | 1.050.000 | 919.700 |
Argentino | 950.000 | 1.313.266 |
Brazilo | 950.000 | 984.551 |
Usono | 732.000 | 733.001 |
Ĉinio | 618.300 | 520.568 |
Italio | 550.000 | 486.410 |
Turkio | 535.000 | 525.000 |
Galerio
Vidu Ankaŭ
Citrona Baterio
Ŝablono:Ĝermo-botaniko