Dezertopasero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Dezertopasero
Dezertopaseroj, paro
Dezertopaseroj, paro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Passer
Specio: 'P. simplex'
Dunomo
Passer simplex
(Lichtenstein, 1823)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Dezertopasero (Passer simplex) estas birdo de la familio de Paseredoj kaj plej tipa genro de paseroj, troviĝanta en dezertaj kaj sablecaj areoj de norda kaj centra Afriko el orienta Alĝerio kaj Tunizio, Libio kaj suda Saharo al Maŭritanio, kun distinga subspecio en areoj de Irano, Turkmenio kaj Uzbekio, kiu foje estas nomata Azia dezertopasero (Passer simplex zarudnyi).

La Dezertopasero kuraĝas veni ĉe homoj kaj foje konstruas nestojn en elkotaj muroj. La berberaj mozabitoj konstruas siajn domojn kun truoj enmure po bonvenigi tiujn birdojn, kiujn ili nomigas "bar-rode," kaj se unu kantas la tutan kanton hejme, ili diras, ke tio estas signo de bonaj novaĵoj. La Tuaregoj, kiu nomigas la birdon "mula-mula," diras ankaŭ ke tiu birdo alportas bonajn novaĵojn kiam ĝi venas resti ĉe la kampadejo.

Tiu birdo iĝas malabunda.

Ĝi estas ĝenerale birdo de pli malhelaj supraj partoj kaj pli helaj al blankeca subaj partoj (ĉefe blankaj foje en vangoj), pli griza en Azio, pli sablokolora en okcidenta Saharo kaj pli bruna en orienta Saharo. Ĉiuj formoj havas blankan flugilstrion subŝuktre kaj tre markatan nigran kapobildon konsistan je ĝisokula strio kaj subbeka vertikala strio tragoxĝa kiu larĝiĝas en supra brusto. Kelkaj populacioj havas krome brunecan nuancon ĉirkaŭe. La beko estas nigra kaj la kruroj rozkolorecaj.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj