Dezső Ernster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dezső Ernster
Dezső Ernster
Dezső Ernster
Persona informo
Naskonomo Ernster Dezső
Naskiĝo la  23-an de novembro 1898(nun 1898-11-23)
en Hungario Pécs (Hungario)
Morto la 15-an de februaro 1981
en Svislando Zuriko (Svislando)
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Dezső Ernster
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Dezső Ernster [deĵO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ernster Dezső estis hungara operkantisto, (baso).

Dezső Ernster [1] naskiĝis la 23-an de novembro 1898 en Pécs, li mortis la 15-an de februaro 1981 en Zuriko (Svislando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Ernster devenis el juda familio. Li lernis kantoteknikon komence en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto kaj Vieno. Li debutis en Plauen en 1923, poste li havis operajn rolojn en Düsseldorf kaj Duisburg, en 1929 en Berlino. Li kantadis unue en Bayreuth en 1931. Post 2 jaroj li rifuĝis el Germanio al Aŭstrio pro la nazioj. En 1938 li faris turneon en Usono, post 2 jaroj li hejmenvenis, kie li ne havis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj. En 1944 li estis deportita al nazia Germanio, sed la internacia Ruĝa Kruco liberigis lin. Inter 1946 kaj 1959 li apartenis al Metropola Operejo, inter 1959-1966 operejoj de Zuriko kaj Düsseldorf. Intertempe li revizitis Hungarion en 1955, poste ofte. Ekde 1964 li vivis en Svislando. Post 2 jaroj en subĉiela teatro en Budapeŝto li adiaŭis de la scenejo, sed kelfoje li estis ĵuriano.

El lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Pécs (2002)
  • tabulo en Bayreuth (vidu la foton!)

Fontoj[redakti | redakti fonton]