Distrikto Altmark Salzwedel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Altmark Salzwedel

Bazaj informoj
federacia lando: Saksio-Anhalto
administra sidejo: Salzwedel
areo: 2.292,44 km²
enloĝantoj: 94.545 (fine de 2006)
loĝdenso: 41 loĝantoj / km²
regiona aŭtokodo: SAW
retejo: altmarkkreis-salzwedel.de
Situo de la distrikto ene de Saksio-Anhalto
Situo de Saksio-Anhalto ene de Germanio

La Distrikto Altmark Salzwedel (germane Altmarkkreis Salzwedel) situas en la nordokcidento de la federacia lando Saksio-Anhalto, kiu estas subŝtato de Germanio. La urbo Salzwedel estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2.292,44 km² loĝas 94.545 homoj; do meznombre 41 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la distrikto Altmark Salzwedel estas signita per 1.

Najbaraj distriktoj ene de Saksio-Anhalto estas oriente Stendal (18) kaj sude la distrikto Ohre (13), krome en la najbara federacia lando Malsupra Saksio la distriktoj Gifhorn okcidente, Uelzen nordokcidente kaj Lüchow-Dannenberg en la nordo.

Ŝablono:Ĝermo-Germanio