Distrikto Böblingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando: Baden-Virtembergo
distriktaro: Stuttgart
regiona ligo: Stuttgart
administra sidejo: Böblingen
areo: 617. km²
enloĝantoj: 372.293 (fine de junio 2006)
aŭtokodo: BB (Böblingen)

La distrikto Böblingen situas en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Böblingen. La distrikto estas parto de la distriktaro Stuttgart kaj de la regiona ligo Stuttgart.

Najbaras la distriktoj Ludwigsburg norde, Esslingen plus la eksterdistrikta urbo Stuttgart oriente, Reutlingen sudoriente, Tübingen sude kaj Calw okcidente kaj Enz nordokcidente.

Administra divido

La distrikto konsistas el 26 komunumoj, el kiuj 8 estas urboj. En la sekva listo inter krampoj aldoniĝas la respektiva nombro de enloĝantoj laŭ la stato fino de septembro 2006.

Urboj:

  1. Böblingen (46.325)
  2. Herrenberg (31.351)
  3. Holzgerlingen (12.102)
  4. Leonberg (45.642)
  5. Renningen (17.215)
  6. Sindelfingen (60.790)
  7. Waldenbuch (8.586)
  8. Weil der Stadt (19.211)

Neurbaj komunumoj:

  1. Aidlingen (9.125)
  2. Altdorf (4.485)
  3. Bondorf (5.836)
  4. Deckenpfronn (2.945)
  5. Ehningen (7.843)
  6. Gärtringen (11.993)
  7. Gäufelden (9.363)
  8. Grafenau (6.581)
  9. Hildrizhausen (3.684)
  10. Jettingen (7.652)
  11. Magstadt (8.863)
  12. Mötzingen (3.575)
  13. Nufringen (5.301)
  14. Rutesheim (10.099)
  15. Schönaich (9.932)
  16. Steinenbronn (6.068)
  17. Weil im Schönbuch (10.013)
  18. Weissach (7.669)

Eksteraj ligiloj

greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)