Dubove (Transkarpatio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Taĉiv en Transkarpatio
Dubove

Bazaj informoj

Dubove, ukraine Дубове, hungare Dombó, estas urbotipa loĝloko en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Taĉiv. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo

Dubove situas en valo, laŭ rojo. Taĉiv troviĝas 37, Ĥust (Ukrainio) 70, Mukaĉeve 120 km-ojn.

Historio

Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. Ĝis 1920 Dombó apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Dubove/Dombó. Ekde 1945 Dubove apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dubove ricevis kvazaŭurban statuson en 1971.