Eleganta koturno

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eleganta koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Callipepla
Specio: C. douglasii
Callipepla douglasii
(Vigors], 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
v  d  r
Information icon.svg

La Eleganta koturnoOrkresta koturno (Callipepla douglasii) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj. Ĝi estas endemia de la dornarbaroj (aridaj arbustaroj) de la deklivaro de Pacifiko de nordokcidenta Meksikio, el sudcentra Sonora kaj okcidente de Chihuahua al Colima kaj Nayarit.

Enhavo

Aspekto [redakti]

Ĝi karakteras pro svelta orkolora kresto kurba malantaŭen al samkolora nuko kaj pro kapo dense strieca ĉefe en gorĝareo kaj vangoj, helgrizaj kun nigrecaj strioj. La flugiloj estas ruĝecaj kaj la resto de la korpo estas grizeca kun blankaj makuloj ĉefe videblaj en subaj partoj kaj flankoj, dum la dorso estas pli malhelbruna. Malantaŭokule estas nigra strio. La beko kaj kruroj estas malhelgrizaj. La ino havas la ruĝecajn kreston kaj nukon pli malhelbrunajn, ĝenerale estas pli senkolora kaj malhelbruna ĉefe supre.

Kutimaroj [redakti]

La reprodukta sezono estas de fino de aprilo al junio. La birdoj maturiĝas post unu jaro. La tipa ovaro estas de 8 al 12 ovoj. La kovado daŭras 22-23 tagojn.

Subspecioj [redakti]

Oni konas kvin subspeciojn de Eleganta koturno:[1]

  • Callipepla douglasii bensoni - nordokcidente de Meksikio (Sonora).
  • Callipepla douglasii languens - nordokcidente de Meksikio (okcidente de Chihuahua).
  • Callipepla douglasii douglasii - okcidente de Meksikio (de la plej suda Sonora al Sinaloa kaj nordokcidente de Durango).
  • Callipepla douglasii impedita - okcidente de Meksikio (Nayarit).
  • Callipepla douglasii teres - okcidente de Meksikio (nordokcidente de Jalisco).

Referencoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj