Entomofagio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vendejoj de manĝeblaj insektoj en surstrataj merkatoj de Bangkoko, Tajlando.
Magvejlarvoj en restoracio en Polanco, en Meksikurbo.

Entomofagio (kiel neologismo el la greka ἔντομος [éntomos], ‘insekto’, kaj φᾰγεῖν [făgein], ‘manĝi’) aŭ insektomanĝado estas la manĝo de insektojaraneidoj, aŭ artropodoj ĝenerale, kiel manĝado kaj por homoj kaj por animaloj, manĝokutimo tre disvatigita en kelkaj kulturoj de la Tero: Afriko, Ameriko, Azio kaj Aŭstralio; tamen, en kelkaj aliaj ĝi estas malmulte komuna aŭ konsiderata tabuo. La entomofagio estas studcelo kaj fako de la etnentomologio.

La faka termino entomofagio montras, ke la konsumado de insektoj estas konsiderata nekutima kaj nenormala. Antropologoj supozas tamen, ke iam insektoj estis ankaŭ parto de la eŭropa nutraĵo. La antikva poeto Aristofano nomis akridojn kvarflugilaj kortobirdoj, kaj romianoj ŝatis manĝi vermon nomita Cossus (de:Weidenbohrer). Dum la mezepoko tamen ŝanĝis la eŭropaj nutromanieroj kaj insektoj malaperis el la menuo. Tamen oni ŝajne ankoraŭ komence de la 20-a jarcento preparis melolontosupon en Norda Hesio kaj en Francio.[1] Kaj en la Biblio kaj en Korano oni mencias la manĝon de akridoj.

Pro ebla onta viando-manko kaŭzita de daŭre kreskanta monda loĝantaro, nutrofakuloj pripensas popularigi insektojn kiel efika nutraĵo ankaŭ en Eŭropo. Unuope aperas "insektomenuoj" en restoracioj kaj tiutemaj kuirartaj libroj, sed ĝis nun ili ne populariĝis. Insektoj destinitaj al komerco kaj konsumado en Eŭropa Unio devas submetiĝi al la Novel-food-regularo. Senkonscie multaj okcidentuloj jam manĝus certan kvanton de insektoj, kies pulvorigitaj restoj troveblus ekzemple en konfitaĵo, arakida butero aŭ frostigitaj legomoj.[1] Ankaŭ figoj enhavas ofte figvespojn.

El nutrofiziologa vidpunkto multaj insektoj estas bonaj proteinfontoj, ĉefe larvoj. 100 gramoj de afrikaj termitoj enhavas 610 kaloriojn, 38 gramoj da proteino kaj 46 gramoj da graso; 100 gramoj da tineolarvoj enhavas ĉirkaŭ 375 kalorioj kun 46 gramoj da proteino kaj 10 gramoj da graso. Sekigitaj abelolarvoj enhavas 90% da proteinoj kaj 8% da graso. La fakto, ke insektoj enhavas nedigesteblan substancon, ĥitinon, ne signifas, ke ili estas nemanĝeblaj, ĉar oni povas forpreni ĝin. Tio samas pri omaroj kaj salikokoj. Larvoj tute ne enhavas ĥitinon.[2] La gusto de termitoj kaj akridoj similus al laktuko, rostitaj akridoj havas dolĉan guston. Tamen ne ĉiuj insektoj estas manĝeblaj, iuj estas venenaj.[1]

Tra la mondo ekzistas multaj kulturoj, kies ĉefa nutro estas insektoj. En la tuta Azio oni manĝas belostomatidojn, en Tajlando rostitaj akridoj troviĝas sur ĉiu bazaro, en Meksiko lokustoj kaj aliaj insektoj estas vendataj, foje kovritaj de ĉokolado kiel dolĉaĵoj. En Aŭstralio ekzistas superbazaroj, kie oni troviĝas en fridujo Witchetty-larvoj.[1] Multaj indianoj parte nutris sin per insektoj. En Nevada kaj Kalifornio ili pelis akridarojn rekte al surfacoj kovritaj de ardaj karbaĵoj, kie ili estis tuj rostitaj por konsumado.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Insekten essen – Ekel oder Genuss? (2003). Arkivita el la originalo je 2007-09-27. Alirita 2015-03-02.
  2. Marvin Harris, p. 172 f.
  3. Marvin Harris, p. 167

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Eat-A-Bug Cookbook", David G. Gordon, Ten Speed Press (Majo de 1998)
  • "Creepy Crawly Cuisine: The Gourmet Guide to Edible Insects", Julieta Ramos-Elorduy, Peter Menzel, Park Street Press (1998)
  • Ingo Fritsche & Bubpa Gitsaga: Das Insektenkochbuch, ISBN 3-931587-69-X
  • Bruno Comby: Köstliche Insekten
  • "Man Eating Bugs: The Art and Science of Eating Insects", Peter Menzel: Faith D'Aluisio, Ten Speed Press (1998)
  • "Creepy Crawly Cuisine: The Gourmet Guide to Edible Insects", Julieta Ramos-Elorduy, Peter Menzel,
  • "Xopamiyolcamolli. Gastronomía de bichos con muchas patas", Germán Octavio López-Riquelme, ISBN 978-607-004475-5. México, DF (2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]