Fajroverta regolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fajroverta regolo
Firecrest93.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Regoledoj Regulidae
Genro: Regolo Regulus
Specio: Fajroverta regolo
Regulus ignicapilla
(Temminck,1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Arealo; verde : loĝantaj birdoj; flave : dumsomere ĉeestantaj birdoj; blue : dumvintre ĉeestantaj birdoj.
Arealo; verde : loĝantaj birdoj; flave : dumsomere ĉeestantaj birdoj; blue : dumvintre ĉeestantaj birdoj.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Fajroverta regolo [1] (Regulus ignicapilla) estas tre eta paseroforma birdo. Ĝi estas membro de familio regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj. Ĝi apartenas al la pli etaj birdoj de paseroformaj birdoj kaj estas la dua plejmalgranda birdo en Eŭropo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Okcidentpalearktika specio loĝanta okcidentan kaj mezan Eŭropon ĝis Norda Maro, Danio, Balta Maro. Parto de populacio loĝas en suda Britujo. Oriente arealo de birdo iras al okcidenta Ukraino, orientaj limoj de Rumanio, Bulgario kaj Grekio. Ĝi nestas sur iuj mediteraneaj insuloj kaj en norda Afriko. Izole ankaŭ en Malgranda Azio kaj Kaŭkazo. La specio kreas kelkajn subspeciojn. Ĝi estas parte migranta specio, nordaj populacioj vintras en Okcidenta Eŭropo, Mediteraneo kaj Norda Afriko. Centro de troviĝo de ĉi specio estas nordo de Iberio, Alpoj kaj sudo de Germanio. La plej altaj populacioj estis esplorataj en Hispanio (1-2 milionoj da paroj), Germanio, Svisio, Aŭstrio kaj Rumanio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Malgranda specio. Kun longeco de 9 cm kaj pezo de 6 g, enverguro de 13-16 cm, ĝi prezentas unu de la malplej grandaj birdoj en Eŭropo. La birdo similas parenca al Orverta regolo, sed diferencas per bildo de la vizaĝo. Flugiloj kaj vosto estas mallongaj, kruroj maldikaj. Malino: Subo de kapo kun laŭlonga oranĝa strio, je flankoj nigre limigita sur frunto brunete. Karaktera blanka strio super okulo kaj nigra tra okulo. Flankoj de kapo grizaj kaj nigra brideto. Supre korpo estas verdeta. Brusto malpure grizflave bruna. Ventro grizblua. Ino: Same kiel viro sed havas sur verto flavan koloron. La birdo havas mallongan akran bekon, kiu estas nigre-griza.

Kapo kaj supro de la birdo

Nestado[redakti | redakti fonton]

Regulus ignicapilla

La birdo serĉas por nesto kutime koniferajn arbarojn, precipe de piceoj. Tre rare birdo faris neston en foliaj arbaroj. La nesto estas duonglobo, kiu estas pendita kaj plektita inter flankaj penditaj branĉoj de la arbo. La neston konstruas ambaŭ birdoj de paro dum ĉirkaŭ 20 tagoj, foje malpli. La konstruado komencas kiel maldensa korbo de araneaj fibroj, kiuj ĉirkaŭvolvas kelkajn penditajn branĉetojn. Sinsekve estas enplektitaj en ĝi pecoj de muskoj kaj likenoj. Ankaŭ en nesto povas esti pecoj de malsekaj herboj, radiketoj, branĉetoj. Kutime nestas dufoje jare. Ovodemetado estas de 7-9 ruĝetaj ovoj (13,5x10,3 mm). Kovado dum 14-15 tagoj. Idoj estas nutritaj dum 19-20 tagoj. "Tuta ovodemetado, kiu pezas ĉirkaŭ 7.2 g, estas 140 % de pezo de ina korpo. Tio estas mirinda, kiel ino povas dum 10-11 tagoj amasigi materion, kiu pezas pli ol la ĝia propra korpeto, eĉ dufoje jare." [2]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Precipe insektojn. Ĝi traserĉas branĉojn de koniferoj kaj serĉadas ĉiujn evoluajn fazojn de insektoj (maturaj, ovoj, larvoj, krizalidoj). Ofte faras tion dum ŝvebado kaj flirtado (kiel kolibro) ĉe branĉoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Logado laŭta zí-zí-zí. Kanto kiel orverta regolo sed monosilaba kreskanta je la fino.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La populacio sur insulo Madejro, kiu estis konsiderata kiel subspecio de ĉi taksono (R. i. madeirensis), post la eksploroj nune estis konsiderata kiel memstara subspecio Madejra regolo (Regulus madeirensis) malsimilas per pli mallonga superokula strieto, pli longa beko kaj pli malhela oranĝa krono.

Eksteraj ligiloj (angle)[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mészáros, Béla 1980 : Oklingva Nomaro de Eŭropaj Birdoj, Debrecen, 141 p., p. 55
  2. Šťastný Karel (1990): Birds of Britain and Europe . The Hamling Publishing Group, London. ISBN 0-600-56951-9