Johann Gottlieb Fichte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fichte)
Johann Gottlieb Fichte
Persona informo
Johann Gottlieb Fichte
Naskiĝo 19-an de majo 1762 (1762-05-19)
en Rammenau
Morto 27-an de januaro 1814 (1814-01-27) (51-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifo vd
Tombo Doroteurba tombejo vd
Religio sen valoro vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de LepsikoUniversitato de KönigsbergLandesschule Pforta vd
Subskribo Johann Gottlieb Fichte
Familio
Edz(in)o Johanna Rahn vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • verkisto vd
Laborkampo filozofio vd
Aktiva en JenaBerlinoZuriko vd
Doktoreca konsilisto Immanuel Kant vd
Filozofo
Skolo/tradicio germana ideismo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Gottlieb FICHTE (prononco [ˈjoːhan ɡɔtˈliːp ˈfiçtə], naskiĝis la 19-an de majo 1762, mortis la 29-an de januaro 1814) estis germana filozofo, ano de la skolo de germana ideismo.

Immanuel Hermann von Fichte estis filozofo teisma kaj pedagogo kaj filo de Johann Gottlieb Fichte.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Fichte naskiĝis en Rammenau en Saksio. De 1794 al 1799 li estis profesoro en Jena. En 1805 oni akuzis lin je ateismo, kaj li devis foriri al la Universitato de Erlangen. En 1809 li iĝis dekano de la filozofia fakultato en Berlino. Tiuurbe li mortis en 1814 pro tifo.

Li estis influita de Immanuel Kant, Karl Leonhard Reinhold, Salomon Maimon kaj influis Hegelo, Schopenhauer, Schelling, Novalis, Dieter Henrich, Rudolf Steiner, kaj Thomas Carlyle.

Kontraŭe al Kantio Fichte proponis la teorion, ke konscio ne baziĝas sur io en la mondo, sed estas memstara kaj ne klarigebla el io ekstera. Ĝi tial estas libera kaj sendependa. Realaĵo estas nur produkto de pensanta subjekto. Tio formis la bazon de la germana ideismo kaj dialektiko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]