Finnlanda kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Korvapuusti - spiralo el cinamo.
Karjalanpiirakka - risolo el Karelio.

Finnlanda kuirarto estas la kuirarto en Finnlando, tradicia kaj iusence distinganta ĝin de manĝaĵoj en la apudaj, klimate similaj landoj. Antaŭ jarcentoj la finnoj akiris siajn nutraĵojn kompreneble el la sovaĝa naturo kaj nutris sin ĉefe per fiŝoj, lagaj aŭ maraj, kaj ĉasaĵoj. Bele ili kantis pri la verde aŭ neje tapiŝitaj salonoj de la arbaro kie paŝis ursoj, kuris alkoj, kaj kaŝis sin la timema leporo. Ili kantis ankaŭ pri la abelo kaj ties dolĉa saniga mielo, pri la tetro kaj tetrao, pri la urogalo kaj la anaso, la nektaro de floroj kaj la freŝa akvo de la fontoj, lagoj kaj rojoj. Antikvaj finnoj laŭdis la arbarajn berojn, vakciniojn, kaj eĉ pl! la sovaĝajn fragetojn de sunaj herbejoj. Pri ĉio-ĉi troviĝas versoj en Ia nacia epopeo Kalevala. Supozeble ankaŭ fungoj estis manĝataj, krom uzataj por sorĉado kaj ŝamanismo. La epopeo rakontas ankaŭ pri Ia alveno de la agrikulturo; post nelonge prafinnoj povis ĝui Ia rezultojn de siaj penegoj terkulturistaj. Ili forbruligis la arbaron kaj semis rapojn, sekalon kaj hordeon. EI la sekalo ili bakis malhelbrunan acidan panon, kiun la finnoj eĉ nun sopiras en la sudaj landoj de bianka tritika pano. El hordeo ili faris bieron, kies kantigan kaj solenigan efikon ili laŭdas en la epopeaj versoj. Ili konis ankaŭ avenon. Rimarkindas, ke meze de la grenkampo ili lasis kreski kantarbon por la ora kukolo!

Antikvaj kuirmanieroj[redakti | redakti fonton]

Lortsy.

La kuirmanieroj rilatis al la primitivaj vivmanieroj. Oni rostis kaj boligis pladojn surfajre en la arbaro; poste, en la komuna traba Ioĝejo de la familio, kie la fumo kirliĝis dum horoj, nigrigante la murojn kaj la plafonon. Ankaŭ en cindroj oni povis baki ekz. rapojn, kaj super la brulajo oni rostis fiŝetojn kaj viandon. En la fama finna banejo sauna oni fumaĵis grandajn pecojn de viando, ŝinkojn, ŝafaĵon. Fumaĵado, salado kaj sekigado estis la ĉefaj metodoj konservi nutraĵojn. Dumvintre oni povis ankaŭ malvarmigi ilin ekstere kaj konservi en ŝirmejo levita sur trabo tiel, ke sovaĝaj bestoj ne povu atingi ĝin.

Ĉetable kaj post manĝo[redakti | redakti fonton]

Simplaj estis la pladoj - simplegaj, la manĝilaro kaj la tablo. Forkojn oni ne konis; el komunaj argilaj aŭ lignaj ujegoj oni kune elĉerpis la kaĉon aŭ supon per lignaj kuleroj. Poste ĉiu domano lekís sian kuleron kaj starigis ĝin en la fendo de la traba muro ĝis la sekva manĝo. Tranĉilon viroj portis ĉe la talio, inge pendigitan je la zono. Ankaŭ la dommastrino portis tranĉilon, sed pli malgrandan kaj simplan, seningan. La ujojn kaj potojn oni purigis ĉe lagbordo, marbordo aŭ rivero, el kiuj oni ankaŭ ĉerpis akvon kaj kie oni same lavis ĉiujn lavaĵojn post saplavo en la saŭno. Putoj ne estis la unua zorgo de la loĝantaro, ĉar ĉie haveblis abunda freŝa akvo en lagoj, fontoj kaj riveroj.

Zorgoj[redakti | redakti fonton]

Se ne mankis manĝaĵoj, antikvaj finnoj nutris sin per oftaj manĝoj ĉetable kaj portis provizojn en la arbaron, al Ia kampoj kaj paŝtejoj: acidlakton en ligna boteleto, panon. Somere oni ja havis lakton, buteron, ovojn, kaj povis fari fromaĝojn, sed dum la longegaj malhelaj vintroj bovinoj kutime ĉesis doni lakton kaj kokinoj ovojn, fiŝoj naĝadis sub metron dika glacio, kaj iradon en la ĉasejoj malfaciligis neĝo, frosto kaj !a ege mallonga malluma tago. Somere la vetero kelkjare tiom malbonis, ke ne sukcesis kreskigo kaj maturigo de grajnoj. Malvarmo de !a norda poluso alŝteliĝis kaj etendiĝis super la kampojn per la nordaj ventoj, kaj kiam kvietiĝis la vento vespere kaj subeniris !a suno, nokta frosto detruis ĉiun esperon je rikolto. Ankaŭ el marĉaj profundoj leviĝis nevenkebla mortiga malvarmo. Alifoje daŭraj pluvoj putrigis la rikoltotan aŭ jam rikoltitan grajnon, se ĝi ne estis ŝirmita sub tegmento en varmigebla draŝejo, kiun oni devis singarde kaj zorgeme hejti por sekigi la grenon. La draŝejo estis granda senfenestra kaj senkamena traba konstruaĵo, tute nigra interne pro la fumo. Multajn rakontojn oni aŭdis pri diabloj, koboldoj, fantomoj kaj spiritoj, kiuj loĝis en la draŝejoj, ĉar homajn kadavrojn oni kutime gardis tie ĝis la enterigo - kompreneble dum la draŝejo ne estis uzata por la sekigo aŭ draŝado de la rikolto.

Antikvaj pladoj[redakti | redakti fonton]

La plej primitivaj farunaĵoj estas „manpleno", kaĉo, kaj maldika senfermenta pano el hordeo, kiun oni ankoraŭ nuntempe bakas, ĉefe en norda Finnlando. La panoj similas krespojn laŭ la forno, sed ili estas pli dikaj kaj tute sengrasaj. Oni bakas ilin en varmega forno, prefere fajre varmigita, sur ŝtona aŭ brika fundo. En Laponio oni povas rosti ilin sur ŝtonoj apud fajro, kaj panformajn maldikajn blankajn fromaĝojn oni rostas same ĉe fajro.

Alia speco de senfermenta pano estas la sekala, kies knedaĵon oni lasas acidiĝi dum 1-3 tagoj en ligna ujo neniam lavata. Tiu longe uzata ujo donas neimiteblan guston al la pano, kiun oni formas aŭ en dikajn rondajn kukojn aŭ en maldikajn kun ronda truo farata meze de la pano per glaso (antaŭe, bovkorno). La Iasta tipo estas okcident-finnlanda - la unua, orienta. La truo venas el tempoj, kiam la dommastrino bakis nur kelkfoje jare kaj surstangigis la bakitajn panojn por sekigi kaj konservi Ilin. Tia tipa pano daŭre estas la vera finna pano.

„Manpleno" signifas, ke en via mankavo vi miksas farunon kun akvo aŭ acidlakto, formas bulon kaj manĝas ĝin per la fingroj. Tio estas delonge forgesita kutimo. Kaĉo povas esti griaĵo aŭ farunaĵo, el hordeo, aveno, sekalo aŭ tritiko. Hordean griaĵokaĉon kaj sekalan farunkaĉon finnoj ege ŝatis. La unua sekalkaĉo, post draŝado kaj muelado de Ia longe atendita, penege akirita rikolto, ĉiam estis festoplado, kiun oni sopiris dum la longa vintro kaj eĉ somere. Griajan kaĉon oni dum horoj boligas aŭ lasas la poton tranokti en la forno. La kaĉon oni frandas kun malvarma lakto kaj peceto da butero en kaveto meze de la porcio. „Sala kaj dika, ĝi plaĉas al la kamparano", laŭproverbe, sed nuntempe iuj surŝutas sian kaĉon per sukero kaj eĉ cinamo, precipe la julan rizokaĉon. Ankaŭ berokaĉo estas ŝatata de finnoj. La ingrediencoj estas plej ofte vakcinioj kaj sekala faruno, aŭ tritikaj grioj, kaj sukero. Berokaĉon oni manĝas malvarmeta; kelkfoje oni kirlas kaj batas ĝin ĝis ĝi iĝas helruĝa kaj leĝera.

Fiŝaĵoj kaj viandaĵoj estis simplaj, ofte supoj, sed kutime necesis longa kuirtempo pro la ostoj. Pizosupo kun porkaĵo (almenaú fendhufoj aŭ kruro) estis fama facila plado manĝata kiam multaj vilaĝanoj kunvenis por laborfesteno. Sekala pano plenigita je perkoj aŭ koregonoj kaj bakita dum 5-8 horoj estas bone konata plado el orienta Finnlando. Oni bakis ankaŭ brasiknapojn, terpomojn kaj porkaĵojn enpane. Virinoj ofte havis tiom da laboro ekster la kuirejo, ke ili ne povis prizorgi pli komplikajn pladojn.

Mia patrino rakontadas historieton pri hordea kaĉo. Vivis iam malriĉa familio, kie naskiĝis plia bebo. Delonge la familio suferetis je manko de manĝaĵoj, kaj la patrino ŝparis hordeogrion por boligi kaĉon pro la baptofesto de la bebo. Unu el la pli aĝaj fratinetoj trovis la duonpretan kaĉon en la stokejo kaj ne povis rezisti la tenton satmanĝi. La griaĵo ŝvelis en ŝia ŝrumpinta stomako, ŝi eksuferis, malsaniĝis kaj mortis.

Malsatego[redakti | redakti fonton]

Dum la 1860aj kaj 1870aj jaroj malsato mortigis ĉiun kvaran aŭ trian loĝanton en kelkaj vilaĝoj. La senesperaj kamparanoj provis manĝi eĉ boligitan pajlon. Tute kutime oni miksis muelitan pinŝelon en la farunon, el kiu oni bakis panojn. Homa stomako ne facile toleras tian nutradon. Aroj da malfeliĉuloj vagis direkte al la sudo, almozpetante de bieno al bieno, kaj malsategantaj infanoj frostmortis en la neĝo vojflanke kun aŭ sen la patrino. Ankaŭ pri tio konserviĝis poemoj. La radikoj (ekz. de Calla palustris) kaj folioj de kelkaj plantoj estis manĝataj. Nuntempe kelkaj homoj kuiras urtikaĵojn kaj faras salaton el leontodaj folioj. Tion oni rekomendis al mi, kiam mi atendis miajn unuajn infanojn, ĉar tiuj plantoj enhavas feron. Tamen, eble pro Ia rememoro de la antikva malsato kaj pro la amara gusto de niaj enlandaj „legomop', pluraj finnaj viroj daŭre rifuzas manĝi salatojn dirante, ke ili ne estas kunikloj kaj ne manĝas herbaĵojn. Serce diritas, ke la plej ŝatata somerlegomo finnlande estas peco da rostita kolbaso.

Trinkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hejme, la plej ofta trinkaĵo dum manĝoj estas malvarma lakto, kiu ne gustas same kiel la lakto en pli sudaj landoj. Oni povas aĉeti kvar specojn de lakto, en kiuj la grasa elcento varias, kaj same haveblas pluraj specoj de acidlakto, kefiro kaj jahurto. Junuloj nuntempe ege ŝatas sukojn, precipe oranĝsukon. Malpli ofte estas akvo, vino aŭ biero sur la hejma manĝotablo, sed nealkoholan duonbieron oni povas altabligi. Post saŭnado multaj viroj ŝatas trinki bieron, kaj ankaŭ aliokaze, por sensoifigi aŭ ebriigi sin. Vino ne haveblas en la vendejoj, escepte de la monopolaj vendejoj nomataj Alko. Cie oni povas trinki kranoakvon (escepte de la necesejo de la trajno) kaj akvon el putoj. Kelkfoje eĉ lagakvo uzeblas por kuirado. Krome, aĉeteblas enboteligita fontoakvo, limonadoj kaj la ĉien penetrinta kolao.

Pro la inklino ai troa drinkado kelkaj finnoj malaprobas alkoholaĵojn, kiuj estigas multajn familiajn tragediojn kaj malbonigis nian reputacion eksterlande, sed nuntempe junuloj eble pli saĝe scipovas uzi vinojn kaj bierojn.

Nuna kuirado[redakti | redakti fonton]

La finnlandaj kutimoj multe ŝanĝiĝis kaj daŭre ŝanĝiĝas. Haveblas nun multaj manĝaĵoj, pri kiuj antikve oni ne revis: fruktoj, legomoj, spicoj. La rapon tute anstataŭas la terpomo; venis el eksterlando rizo, nudelo kaj makaronio. Karavanoj en Italio, Hispanio kaj Grekio, vojaĝoj en ĉiujn mondopartojn intruis nin kuiri pli lerte kaj kun pli da varieco, verŝajne ankaŭ pli salubre. Enmigrintoj establas restoraciojn en finnlandaj urboj, kaj ne malfacilas trovi rusan, ĉinan, hindan, francan, ktp. kuirarton. Supozeble pli malfacilas trovi verajn finnajn pladojn.

En ĉiu familio la manĝokutimoj, manĝohoroj kaj manĝaĵoj varias. Krome, ĉiuj provincoj havas siajn tradiciajn regionajn kaj distriktajn pladojn, kiuj nuntempe furoras. Tradiciajn festopladojn oni kuiras ĉefe por julo decembre, por karnavalo februare, por pasko, por la unua de majo, kaj por somermezo junie. Februare, festante Ia datrevenon de iu finna poeto oni aĉetas aŭ bakas kuketojn nomitajn laŭ Li. Lernejanoj havas senpagan varman lunĉon en la lernejo, kaj en kelkaj familioj oni nur rapide varmigas ion en Ia mikroonda forno vespere. En hejmoj gravas elektre frostigitaj nutraĵoj; aŭtune oni plenigas Ia frostigilon je beroj kaj legomoj kaj fungoj, la dommastrino jen kaj jen replenigas ĝin per bakaĵoj. Ofte la virinoj laboras same kiel la edzoj kaj ne povas aŭ ne volas pasigi ĉiujn siajn vesperojn kuireje apud la fornelo. Laŭdire troviĝas ankaŭ t.n. senhelpuloj, kiuj ne scipovas ion kuiri, precipe inter junuloj kaj junaj geedzoj, kaj ankaŭ kelkaj vidvoj estas tute senhelpaj post Ia morto de Ia edzino.

Gastoj kaj vizitoj[redakti | redakti fonton]

Tipa finna kutimo estas kafotrinkado kun dolĉaj kukoj, bulkoj kaj biskvitoj. Pli malofte oni proponas teon kaj treege malofte alkoholaĵojn. Finnoj konsumas multegon da kafo; iuj trinkas ĝin sen lakto, aliaj kun lakto aŭ kremo, kaj ĉiu kredas, ke ĝuste la propra kafo estas la nura bona kafo. Plejofte kafo vendatas muelite, en duonkilogramaj skatoloj, kaj haveblas du tipoj: fajna por elektraj maŝinoj, kaj malfajna por mainovstila bolkruĉo.

La plej ŝatata frandaĵo estas fa tavoIa kuko, kiu estas kuko tranĉita en du aŭ plurajn partojn, inter kiuj metitas beroj, fruktoj, kremo, kaj kovrita per konfitalo aŭ batita kremo, ornamita per fruktopecoj, beroj aŭ bombonoj.

Festopladoj[redakti | redakti fonton]

Malmultaj finnoj vere scias ĝui la delikataĵojn de la manĝotablo. Ili kutime manĝas en duonhoro aŭ eĉ kvaronhoro. Hakita viando estas tre ŝatata, kvankam la kvalito ne ĉiam estas bona. Por festoj la dommastrino surtabligas rostaion aŭ kokinaĵon, salmon, pli da legomoj ol kutime, kaj salaton. Kiel deserton ŝi proponas glaciaĵon, pudingon, jeleon, degeligitajn berojn vintre kaj freŝajn somere, krespojn kun konfitaĵo, berokaĉon, aŭ malofte fruktojn.

Tradicia festena plado:

Karelia stufaĵo[redakti | redakti fonton]

Pecigu la saman pezon da pork- kaj bov-viando en malgrandajn pecojn, ĉ. 2 x 2 cm. Metu ilin en (argilan) bakujon, kovru per akvo, spicu per salo. Se vi volas, vi povas uzi ankaŭ ŝafaĵon, renon aŭ magrandan pecon da hepato, unu aŭ du karotojn, cepon kaj pipron. Metu la ujon en la fornon sen kovrilo, lasu boleti dum 2-4 horoj. Frandu kun ŝelkuiritaj aŭ stufitaj terpomoj.

Facila kaj leĝera plado: Somersupo (du porcioj)

Bezonataj estas: 1/2 litro da akvo; 1-2 senŝeligitaj terpomoj; 1-2 senŝeligitaj karotoj; 1/4 florbrasiko en pecetoj; taso da verdaj pizoj; 1/2 litro da lakto; petroselo; aneto; peceto da butero. Boligu la pecigitajn terpomojn kaj karotojn en la akvo dum 10 minutoj, enmetu la florbrasikon kaj pizojn, boligu ankoraŭ 5 minutojn ĝis la legomoj estas sufiĉe molaj. Enverŝu la lakton, revarmigu la supon, aldonu ĉ. 25-50 g da butero, spicu per salo, surŝutu ĉion per petroselo kaj aneto, eble ankaŭ ŝenoprazo pecigitaj tondile. Manĝu kun (sekalaj) buterpanoj.

Kelkaj pladoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Raita Pyhälä, Kie, kiam, kion manĝi en Finnlando?, Esperanto, numero 1330, decembro 2018, paĝo 247 [1] Alirita la 19an de Novembro 2018.