Flavbeka aremono
Flavbeka aremono | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbeka aremono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arremon flavirostris (Swainson, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavbeka aremono (Arremon flavirostris) estas specio de birdo de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonoj.
Ĝi troviĝas en Argentinio, Bolivio, Brazilo kaj Paragvajo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj de malaltaj teroj aŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Tiu aremonospecio montras tre nigrablankan kapobildon konsistantan el nigra ĝenerala koloro kun tre markata blanka superokula strio kiu ne superas la okulon (tio estas pli mallonga ol tiu de la Oranĝbeka aremono, sed ja atingas la kolflankon. Sub la blanka gorĝareo (pli etenda ol tiu de la Oranĝbeka aremono) estas nigra brustozono kiu separas ĝin el pli griza kolumo kaj grizecaj al sablokoloraj subaj partoj. La dorso estas pli griza ol tiu de la Oranĝbeka aremono, sed kun olivverdeca ŝultroxzono. La kruroj estas rozkoloraj kun tre flavoranĝeca beko (kun nigreca supra bordo) kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Arremon flavirostris. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
Plia legado
- Auer, Sonya K.; Bassar, Ronald D.; Fontaine, Joseph J. & Martin, Thomas E. (2007): Breeding biology of passerines in a subtropical montane forest in Northwestern Argentina. The Condor 109(2): 321-333 [angla kun hispana resumo]. DOI:10.1650/0010-5422(2007)109[321:BBOPIA]2.0.CO;2 PDF plena teksto
|