François René de Chateaubriand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
François René de Chateaubriand

François René de CHATEAUBRIAND (naskiĝis la 4-an de septembro 1768, mortis la 4-an de julio 1848) estis franca verkisto de la romantikismo (kies unua enkondukinto li estis per lia romaneto René), kaj ministro en la Dua Restaŭracio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 4-an de septembro 1768 en Saint-Malo (Bretonio). Post siaj studoj en Dol-de-Bretagne kaj Rennes li eniris la armeon kaj estis nomata sub-leŭtenanto en la regimento de Navarre (Navaro). Kiam komencis la Franca revolucio, li vojaĝis en Amerikon, memdire cele malkovri maran pasvojon ĉirkaŭ Nordameriko (kiu estis ankaŭ nekonata), li facile rezignis pri tio, sed tiu vojaĝo lasis al li fortan senteman impreson, kaj inspiris al li siajn unuajn verkojn (Atala, René, Les Natchez). Revenite en Francion, li devis fuĝi pro la revoluciaj leĝoj kontraŭ nobeluloj, kaj travivis mizeron kaj malsaton en Londono, kie li laboris pri unua verko, neniam publikigita, ĉar li poste ŝanĝis la ideojn, "Eseo pri la revolucioj".

Kiam Napoleono farigis sin Precipa konsulo, li provis reveni Francion (sur falsa nomo), kaj kiam tio iĝis permesita, sur la vera nomo. Li abrupte iĝis fama kaj furora en jaro 1801 pro la sukceso de malgranda romano Atala. Poste René iĝis la modelo de la juna romantisma heroo, superanta pri la "svageco de pasioj": miloj da junuloj rekonis sin en tiu persono kaj strebis iimiti lin. La sukceso konfirmiĝis per la publikado en 1802 de La genio de Kristanismo, kiu koincidis kun le repermeso de la religiaj ritoj en Fancio far Napoleono

Nur kelkajn jarojn post siaj unuaj sukcesoj literaturaj li komencis ankaŭ interesiĝi pri la politiko. Li fariĝis ambasadoro en Romo, sed li abdikis en 1804 post la mortigo de la Duko de Enghien. En 1807 li devis retiri sin al la Vallée-aux-Loups (en Châtenay-Malabry, vendita en 1818) ĉar li estis kontraŭ la regado de Napoléon. Sed li amikis Ludovikon la 18-an, sekvis lin eĉ en ekzilo dum la "Cent-Tagoj" (Cent-Jours). La rekompenco por Chateaubriand: Li fariĝas ministro kiam Ludoviko reprenis la povon, kaj estis nomata "Lordo de Francio" ("pair de France"). En 1822 li atingis la pinton de sia kariero politika: Li estis nomata ministro pri eksterlandaj aferoj.

Sed ĉi tio ne daŭris longe. En 1824 li estis eksterenpuŝata de la ministrejo kaj fariĝis ambasadoro. La fino de la Dua Restaŭracio estis ankaŭ la fino politika de Chateaubriand. Li sin retiris. En la sekvantaj jaroj oni forgesis lin dum li estis skribanta siajn memoraĵojn.

Kvankam li edzinigis Céleste Buisson de La Vigne en 1792, li havis multajn ligadojn dum sia vivo: en Anglio Charlotte Ives, Pauline de Beaumont Delpine de Custine (1802), Juliette Récamier (1818) kaj Cordélia de Castellane (1823).

Li ankaŭ multe vojaĝis: ne nur en Ameriko (1791), ejo de multaj romanoj (Atala, René, Les Natchez), politikekzilulo en Anglio (1793-1800, granda parto en Londono), en la landoj de la Mediteraneo (1806-1807), ĝis Ĵeruzalemo, en Prago (1833). Siaj oficoj politikaj lin gvidis en Romo (ambasadoro 1828-1829), Berlino (1821) kaj Londono (1822).

François René de Chateaubriand mortis la 4-an de julio 1848.

St-Malo Tombe Chateaubriand 2010.jpg

Ideoj, influo[redakti | redakti fonton]

Politike li havis sintenon kompleksan: advokato pro principo je religio kaj monarĥio (kvankam funde de lia koro, li fakte konsciis pri la nepraveco de la du! sed tio estis alia faceto de lia romantisma malesperkoro), samtempe li admonis al plena libereco skriba kaj gazeta.

Lia beletra influo estis vasta, li iniciatis la romantisman sentojn en Francio, enmodigis la senton pri "romantismaj" pejzaĝoj, kaj ŝaton al naturo, logon pri Mezepoko, refurorigon al religio post epoko de kontraŭreliegeco, la temon de la romantisma misestosento, de la malbonfatala junulo, ktp. Liaj siatempe aperintaj verkoj tamen nun ne plu tiom furoras kiom en sia tempo, ĉar post du jarcentoj ili aperas nun ne sufiĉe naturaj, tro efektoserĉemaj, male nun multe pli ŝatatas liaj postmorte eldonitaj "Transtombaj memoraĵoj", pli aŭtentaj, kaj en kiu brilas ĉiaj liaj stilofacetoj, kaj kie li scias kunteksti historion, sian personan destinon, kaj vivojn de aliaj personoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Chateaubriand.jpg
  • eseo pri revolucioj (Essai sur les révolutions, 1797)
  • Atala (Atala, romano, 1801, ankaŭ parto de spirito de kristanismo)
  • Renato (René, romano, 1802, ankaŭ parto de spirito de kristanismo)
  • la spirito de kristanismo (Le génie du christianisme, 1802)
  • la martiroj (Les Martyrs, 1809)
  • vojo de Parizo al Jerusalemo (L'Itinéraire de Paris à Jérusalem, 1811)
  • la Naĉez (Les Natchez, 1826)
  • aventuroj de la lasta Abenceraĝo (Les Aventures du dernier Abencérage, 1826)
  • vojaĝo en Ameriko (Voyage en Amérique, 1827)
  • vivo de Rance (La Vie de Rancé, 1844)
  • transtombaj memoraĵoj (Mémoires d'outre-tombe, verkata de 1809 ĝis 1841, postmorte eldonita)

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

"Kial do la homo konsentas fari tion, kion li faras sur tiu ĉi tero, estante mortonta?"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblas en Esperanto[redakti | redakti fonton]