Franz Schreker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Franz Schreker

Franz Schreker (* 23-an de marto 1878 en Monako; † 21-an de marto 1934 en Berlino; fakte Schrecker) estis aŭstra komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de juda kortegofotisto el Bohemio kaj patrino el malnov-stiria nobelfamilio estis unu el la plejofte ludata germanlingvaj komponistoj siatempaj. Schreker studis en Vieno kompozicion ĉe Robert Fuchs. En 1911 li transprenis la direktadon de la filharmonia ĥoro fondita de li, ekde 1912 li mem instruis kompoziciklason ĉe la Akademio por Tonarto en Vieno. La famo alportis al Schreker la direktorpostenon de la Berlina Altlernejo, kie li aktivis ekde 1920 ĝis 1931. Forumon ofertis al li la muzikeldonejo Universal Edition en la muzikrevuo Anbruch, en kiu inter 1919 kaj 1937 aperis 103 artikoloj de kaj pri Schreker. Jam en la malfruaj 20-aj jaroj Schreker estis atakocelo de la nazia kulturpolitiko, kvankam liaj opersubjektoj donis preskaŭ neniun okazon por protestoj. En 1932 li mem renoncis la planitan unuan prezentadon de sia opero Christophorus planita en Freiburg pro la nazia teroro, kaj oni devigis lin demisii de sia posteno kiel direktoro de la Berlina Altlernejo, kiun li estris ekde 1920. Ekde 1932 ĝis 1933 li krome estris majstroklason por kompozicio ĉe Prusa Akademio de Artoj. Mallonge post sia deviga pensiigo, kiun ordonis Max von Schillings, li mortis la 21-an de marto 1934 pro korinfarkto, kiun antaŭenigis apopleksio, kaj li estis entombigita sur la Arbara Tombejo Dahlem.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Schrekers intertempe travivas ioman „renesancon“, kiel ekzemple montris la prezentado de la opero Die Gezeichneten dum la Festivaloj de Salzburg 2005. Lian muzikan lingvon karakterizas daŭra harmonia oscilado kun ŝanĝbrilaj, irizaj akordoj. Li estis malfru-romantikisto, sed ankaŭ montras ekspresionismajn elementojn. Schreker senvualigas la psikon de la ĉefroluloj en siaj operoj ĝisekstreme, influo de la psikanalizo de Freud. En la 1920-aj jaroj li validis kiel unu el la plej gravaj operkomponistoj en Germanio post Wagner, liaj operoj dumtempe atingis pli altajn prezentonombrojn ol tiuj de Richard Strauss. De la nazioj persekutita kiel „degenerita“, lia verkaro eniris post la dua mondmilito preskaŭ en forgeson. La libretojn de siaj operoj Schreker verkis mem.

Verklisto (elekto)[redakti | redakti fonton]

Teatrokomponaĵoj/operoj[redakti | redakti fonton]

  • 1901–1902: Flammen - 1 akto
  • 1912: Der ferne Klang – opero triakta, Unua prezentado (UP) 18-an de aŭgusto 1912, Frankfurto ĉe Majno
  • 1913: Das Spielwerk und die Prinzessin – du aktoj, prologo, UP 15-an de marto 1913, Frankfurto ĉe Majno / Vieno
  • 1915: Das Spielwerk (translaboraĵo de Das Spielwerk und die Prinzessin en unu akto)
  • 1918: Die Gezeichneten – opero triakta, UP 25-an de aprilo 1918, Frankfurto ĉe Majno
  • 1920: Der Schatzgräber – opero kun preludo, kvar aktoj, postludo, UP 1920, Frankfurto ĉe Majno
  • 1924: Irrelohe
  • 1924–1928: Christophorus oder Die Vision einer Oper - preludo, 2 aktoj (3 bildoj), postludo
  • 1927–1928: Der singende Teufel
  • 1929–1932: Der Schmied von Gent, UP 29-an de oktobro 1932, Berlino
  • 1933-1934: Memnon (nur skizoj)

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1896: amkanto por arĉorkestro kaj harpo
  • 1899: Skerco
  • 1899: Simfonio a-minora op.1 (finalo perdiĝinta)
  • 1900: Skerco por arĉorkestro
  • 1900: Intermezo – movimento por arĉorkestro op.8 (poste parto de la Romantika suito)
  • 1900: La 116-a psalmo op. 6 por inĥoro kaj orkestro
  • 1902–1903: Ekkehard, simfonia uverturo por granda orkestro kaj orgeno op.12
  • 1902: Schwanengesang op. 11 por ĥoro kaj orkestro
  • 1903: Romantika suito op.14
  • 1904: Fantasta uverturo op.15
  • 1905: Der Geburtstag der Infantin, laŭ samnoma fabelo de Oscar Wilde por ĉambrorkestro (suito por orkestro 1923, pantomimo Spanisches Fest por orkestro 1927)
  • 1908: Festvalso kaj valsointermezo
  • 1908: Valse lente
  • 1908–1909: Rokoko – dancludo por granda orkestro
  • 1909: Der Wind – pantomimo por malgranda orkestro
  • 1909: Nachtstück el la opero Der ferne Klang
  • 1909: Kvin kantoj (instrumentigitaj en 1920)
  • 1913: Preludo por dramo (kompilita el partoj de la opero Die Gezeichneten)
  • 1916: Ĉambrosimfonio (ankaŭ por pli granda ensemblo kiel Sinfonieto)
  • 1918: Simfonia interludo el la opero Der Schatzgräber
  • Du lirikaj kantoj (Walt Whitman, instrumentigitaj 1929)
  • 1928: Malgranda suito por ĉambrorkestro
  • 1929–1930: Kvar malgrandaj pecoj por granda orkestro
  • 1932–1933: La edzino de Intaferno - melodramo
  • 1933: Preludo por granda opero (el la nekompletita opero Memnon)

Ceteraj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • fruaj ĥoraj kaj pianaj komponaĵoj
  • ĉ. 40 lidoj

Kompozicilernantoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]