Frederick Douglass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Frederick Douglass
Frederick Douglass
Frederick Douglass ĉirkaŭ 1879
Naskiĝo 14-a de februaro 1818
en Talbot, Maryland proksime al Hillsboro
Morto 20-a de februaro 1895
en Vaŝingtono, Usono
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Frederick Douglass (frEdrik dAglas) (la 14-an de februaro[1], 1818 – la 20-an de februaro, 1895) estis nigrula usona aboliciisto, redaktoro, oratoro, aŭtoro, ŝtatviro kaj reformisto. Nomata La saĝulo de Anacostia kaj La leono de Anacostia, Douglass siatempe estis unu el la plej elstaraj figuroj de Afrika-usona historio, kaj unu el la plej influaj prelegistoj en usona historio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Frederick Augustus Washington Bailey, kiu poste konatiĝis per la nomo Frederick Douglass, naskiĝis kiel sklavo en graflando Talbot, Maryland proksime al Hillsboro. Oni apartigis lin disde lia patrino, Harriet Bailey, kiam li ankoraŭ estis bebo. Ŝi mortis kiam Douglass estis ankoraŭ sepjara. La identeco de la patro de Douglass obskuras; Douglass originale diris, ke lia patro estas blankulo, eble lia mastro, kapitano Aaron Anthony, sed poste diris ke li nenion scias pri la identeco de sia patro. Kiam Anthony mortis, Douglass estis donata al s-rino Lucretia Auld, edzino de kapitano Thomas Auld. S-rino Auld tiam sendis Douglass-on al Baltimore por servi la fraton de la kapitano, Hugh Auld. Kiam Douglass havis ĉirkaŭ dek du jarojn, la edzino de Hugh Auld, Sophia, kontraŭleĝe instruis al Douglass kelkajn literojn de la alfabeto. Post tiam, kiel detaliĝis en lia Narrative of the Life of Frederick Douglass, an American Slave (eldonita en 1845), Douglass sukcesis lerni legadon de blankhaŭtaj infanoj en la kvartalo en kiu li loĝis, kaj per observado de la skribaĵoj de viroj, kun kiuj li laboris. Douglass poste menciis la lecionojn ricevitajn de Sophia Auld en sia unua aboliciisma parolo. En 1833, Auld sendis lin labori por Edward Covey, malriĉa bienisto konata kiel "sklav-rompisto," kie li regule estis vipata.

En 1837 Douglass renkontis Anna Murray, liberan afrik-usonanon, en Baltimore, dum li ankoraŭ estis en sklaveco. Ili geedziĝis baldaŭ post kiam li sin liberigis; Douglass eskapis sklavecon la 3-an de septembro 1838 prenante vagonaron al Havre de Grace (Maryland) sin vestinte en uniformo de maristo kaj portante identigajn dokumentojn provizitajn de libera nigrohaŭta maristo. Transirinte la riveron Susquehanna per pramo ĉe Havre de Grace, Douglass plu veturis per vagonaro ĝis Wilmington (Delaware). De tie Douglass vojaĝis per vaporŝipo al "Quaker City" — Filadelfio (Pensilvanio). Lia eskapo liberen iamfine kondukis lin ĝis Novjorko; la tuta vojaĝo daŭris malpli ol dudek kvar horojn.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Aboliciismaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Douglass aniĝis al diversaj organizaĵoj en New Bedford (Masaĉuseco), inkluzive de nigrula preĝejo, kaj li regule frekventis aboliciismajn kunvenojn. Li abonis la semajnan revuon de William Lloyd Garrison, The Liberator, kaj en 1841, li aŭdis Garrison-on paroli ĉe la jara kunveno de la Bristol Anti-Slavery Society. Douglass estis inspirata fare de Garrison, kaj poste diris, neniu vizaĝo nek formo iam impresis min per tiaj sentimentoj (la malamo sklavecon), kiel faris tiuj de William Lloyd Garrison. Garrison simile impresiĝis je Douglass, kaj menciis lin en la Liberator.

Post kelkaj tagoj Douglass faris sian unuan parolon ĉe la jara kunveno de la Massachusetts Anti-Slavery Society en Nantucket. Estinte tiam dudek-tri-jara, Douglass poste diris, ke liaj kruroj skuiĝadis. Li venkis sian nervozecon kaj faris elokventan parolon pri sia maltenera vivo kiel sklavo.

En 1843, Douglass partoprenis en la projekto Cent Kunvenegoj de la American Anti-Slavery Society, ses-monata veturo de kunven-haloj tra la oriento kaj mezokcidento de Usono. Li partoprenis la kunvenegon Seneca Falls Convention, la naskiĝejon de la usona feminisma movado, kaj subskribis ties Declaration of Sentiments.

Douglass poste fariĝis la eldonisto de serio de gazetoj: North Star, Frederick Douglass Weekly, Frederick Douglass' Paper, Douglass' Monthly kaj New National Era. La devizo de la North Star estis Pravo[2] estas de nenia sekso — Vero estas de nenia koloro — Dio estas la patro de ni ĉiuj, kaj ni ĉiuj estas fratoj.

La laboro de Douglass tradaŭris la jarojn antaŭ kaj dum la Usona Enlanda Milito. Li estis konato de la radikala aboliciisto kapitano John Brown, sed ne aprobis la planon de Brown starti armitan sklav-ribelon. Tamen, Brown vizitis la hejmon de Douglass dum kelkaj tagoj nelonge antaŭ la incidento de Harpers Ferry, en kiu Brown atakis la tiean federacian armilejon. Post la incidento, Douglass fuĝis poriome al Kanado, timante ke oni eble lin arestos kiel kun-konspiranton. Douglass kredis ke la atako al federacia posedaĵo kolerigos la usonan publikon. Douglass iam poste dividis scenejon en Harpers Ferry kun Andrew Hunter, la prokuroro, kiu sukcese konviktigis Brown-on.

Douglass konsiliĝis kun prezidento Abraham Lincoln en 1863 pri la traktado de nigrulaj soldatoj, kaj kun prezidento Andrew Johnson teme de nigrula voĉdonrajto. Liaj fruaj kunlaborantoj estis la blankulaj aboliciistoj William Lloyd Garrison kaj Wendell Phillips. En la fruaj 1850-aj jaroj, tamen, Douglass apartiĝis disde la Garrison-istoj pri la demando de la usona konstitucio.

Douglass havis kvin infanojn; du el kiuj, Charles kaj Rossetta, helpis produkti liajn gazetojn.

Douglass estis ordenita pastro de la African Methodist Episcopal Church.

Aŭtobiografio[redakti | redakti fonton]

La plej bone konata verko de Douglass estas lia aŭtobiografio, Narrative of the Life of Frederick Douglass, an American Slave, (Rakonto de la Vivo de Frederick Douglass, usona sklavo) eldonita en 1845. Kritikantoj ofte atakis la libron kiel neaŭtentikan, ne kredante, ke nigrulo eble povus verki tiel elokventan literaturaĵon. La libro tuj furoris kaj ricevis pozitivajn kritikistajn recenzojn. Dum la unuaj tri jaroj post ĝia eldoniĝo oni ĝin represis naŭ fojojn kun 10 000 venditaj ekzempleroj en Usono; oni ankaŭ ĝin tradukis en la lingvojn franca kaj nederlanda.

La sukceso de la libro havis bedaŭrindan flankefikon: Liaj amikoj kaj mentoroj timis, ke la famiĝo allogus la atenton de lia eksposedanto, Hugh Auld, kiu povus provi reakiri sian "propraĵon". Ili kuraĝigis lin vojaĝi en Irlando, kiel pasintece jam faris multaj aliaj ekssklavoj. Li ekvelis sur la Cambria por Liverpool la 16-an de aŭgusto 1845, kaj alvenis Irlandon kiam la Irlanda Terpommalsato estis ekkomenciĝanta.

Mural montranta Frederick Douglass en Belfast, Norda Irlando

Douglass pasigis du jarojn en Granda Britio kaj Irlando kaj faris kelkajn prelegojn, ĉefe en protestantaj preĝejoj. Li komentis, ke tie oni traktis lin ne kiel koloron, sed kiel viron. Li renkontis kaj amikiĝis kun la irlanda naciisto Daniel O'Connell. Kiam Douglass vizitis Skotlandon, la anoj de la Free Church of Scotland (~libera eklezio de Skotlando), kiujn li estis kritikinta pro tio, ke ili ricevis monon de usonaj sklav-posedantoj, manifestaciis kontraŭ li per portafiŝoj (en:placards), kiuj tekstis, "Send back the nigger" (~resendu la negraĉon).

Douglass povis leĝe regajni sian liberecon, kiam britaj samideanoj pagis la sklavposedanton, al kiu li tiam ankoraŭ laŭleĝe apartenis.

Antaŭ la enlanda milito[redakti | redakti fonton]

En 1851, Douglass unuigis la North Star kun la Liberty Party Paper (~gazeto de la Liberala Partio) de Gerrit Smith's formante la Frederick Douglass' Paper (~gazeto de Frederick Douglass), kiu eldoniĝadis ĝis 1860. Douglass konsentiĝis kun Smith kaj Lysander Spooner, ke la Konstitucio de Usono estas kontraŭsklavisma dokumento, renversante sian antaŭan opinion, ke ĝi estas porsklavisma, vidpunkto kiun li dividis kun William Lloyd Garrison. Garrison jam publike manifestis sian opinion pri la Konstitucio bruligante de ĝi ekzemplerojn. La opiniŝanĝo de Douglass estis unu el la plej rimarkindaj okazaĵoj en sĥismo kiu malfermiĝis en la aboliciista movado post la eldono de la libro de Spooner The Unconstitutionality of Slavery (~La kontraŭkonstitucieco de sklavismo) en 1846. Tiu opiniŝanĝo, aldone al aliaj politikaj diferencoj, faris fendon inter Douglass kaj Garrison. Douglass plu kolerigis Garrison-on dirante, ke oni povus kaj devus uzi la Konstitucion kiel instrumento en la kontraŭsklavisma batalo. Per tio, Douglass komencis fari sian sendependecon disde la Garrisonistoj. Al Garrison la North Star aspektis rivala al la National Anti-Slavery Standard kaj al la Anti-slavery Bugle de Marius Robinson .

En marto 1860, Annie, la plej juna filino de Douglass, mortis en Rochester (Novjorkio), dum li estis ankoraŭ en Anglio. Douglass revenis de Anglio la sekvantan monaton, veturante per Kanado por eviti malkovriĝon.

Jam komence de la Enlanda Milito, Douglass estis unu el la plej famaj nigruloj en la lando, konata pro siaj oratoraĵoj pri la kondiĉo de la nigra raso, kaj aliaj disput-temoj kiaj la rajtoj de la virino.

La morto de Lincoln[redakti | redakti fonton]

Ĉe la funebra solenaĵo por Abraham Lincoln, Douglass estis sidanta en la aŭdantaro dum iu elstara advokato faris oracion. La laŭdado ne tiel sukcesis kiel esperis iuj en la aŭdantaro. Oni spronis la malvoleman Douglass-on ke li sin starigu kaj parolu. Komence pro respekto al la parolanto li rifuzis, sed iamfine cedis al la premo kaj sen ia ajn prepariĝo li faris mirindan oracion al la Presidento pro kio li ricevis multan respekton. La homamaso, energiita de lia parolo, starante lin aplaŭdis. Atestanto poste diris: Mi jam aŭdis Clay kaj multajn mirindajn virojn paroli, sed neniam mi jam aŭdis parolon tiel imponan kiel tiun. Dum tio estas anekdota, tamen ĝenerale akceptita fakto estas tio, ke la vidvino de Lincoln donacis al Douglass la marŝbastonon plej ŝatatan de Lincoln, kiu ankoraŭ ĝis hodiaŭ loĝas ĉe Cedar Lodge. Tio estas atestaĵo kaj al la sukceso de la laŭdo de Douglass por Lincoln, kaj al la efiko kaj influo de lia potenca oratorado.

La epoko de rekonstruado[redakti | redakti fonton]

Domo de Douglass en Vaŝintono

Post la Enlanda Milito, Douglass tenis kelkajn gravajn politikajn postenojn. Li servis kiel prezidanto de la Freedman's Savings Bank de la epoko Rekonstruado; kiel marŝalo de la Distrikto Kolumbio; kiel "minister-resident" kaj "consul-general" al la Respubliko Haitio (1889–1891); kaj kiel chargé d'affaires por Saint Domingue. Post du jaroj li sin eksigis el sia ambasadoreco pro malkonsentoj kun la agadlinio de la usona registaro. En 1872 li transloĝiĝis al Washington, post kiam forbrulis lia domo en South Avenue en Rochester (Novjorkio) — oni suspektis krimbruligon. Ankaŭ perdita estis kompleta ekzemplero de The North Star.

En 1868, Douglass subtenis la kampanjon de Ulysses S. Grant elektiĝi prezidento de Usono. La "Klan Act" kaj la "Enforcement Act" estis subskribitaj leĝige de prezidento Grant. Grant energie uzis tiujn leĝojn. Li interrompis la rajton habeas corpus en Suda Karolino kaj sendis soldatojn tien kaj en aliajn ŝtatojn; sub lia estrado oni faris pi ol 5 000 arestojn, kaj la Ku-Kluks-Klano suferis gravan baton.

La energia diligento de Grant disrompi la Klanon faris lin nepopulara inter multaj blankuloj, sed Frederick Douglass lin laŭdis. Kolego de Douglass skribis al Grant, ke afrik-usonanoj ĉiam alte taksos dankeman memoron de lia nomo, famo kaj bonegaj servoj.

En 1872, li iĝis la unua afrik-usonano kiun oni kandidatigis por Vice President of the United States; oni lin kandidatigis la kunkandidato de Victoria Woodhull por la Equal Rights Party (~partio por egalaj rajtoj) sen lia scio. Dum la kampanjo, li nek kampanjis, nek eĉ agnoskis ke li estas kandidatigita.

Douglass parolis ĉe multaj lernejoj tra la lando dum la Rekonstruad-erao, inklude de Bates College en Lewiston, Maine en 1873.

Posta vivo[redakti | redakti fonton]

En 1877, Frederick Douglass aĉetis sian lastan hejmon en Washington D.C., borde de la rivero Anacostia. Li nomis ĝin Cedar Hill (ankaŭ literumita CedarHill). Li pligrandigis la domon de 14 al 21 ĉambrojn kaj aldonis telerkameron. Jaron poste, Douglass plivastigis la propraĵon al 15 akreojn (61 000 m²), per la aĉeto de apudaj terpecoj. La hejmo nun estas la situo de la Frederick Douglass National Historic Site.

Frederick Douglass

Post la senreviĝoj de Rekonstruado, multaj afrik-usonanoj nomitaj Exoduster-oj (~eksteropovuloj) transloĝiĝis al Kansaso por establi tutnigrulajn urbetojn. Douglass paroladis kontraŭ la movado, urĝante al nigruloj, ke ili trae eltenadu. Lin kondamnis kaj malhurais nigrulaj aŭdantaroj.

En 1877, Douglass estis nomumita United States Marshal. En 1881, li estis nomumita Recorder of Deeds por la District of Columbia. Lia edzino, Anna Murray Douglas, mortis en 1882, kio metis lin en depriman staton. Lia kunlaboro kun la aktivistino Ida B. Wells reportis celon en lian vivon. En 1884, Douglass edziĝis al Helen Pitts, blankula feministo de Honeoye, New York. Pitts estis la filino de Gideon Pitts, Jr., aboliciista kolego kaj amiko de Douglass. Arbiturientino de Mount Holyoke College (tiame nomita Mount Holyoke Female Seminary), Pitts jam antaŭe laboris por radikala feminista eldonaĵo nomita Alpha dum li loĝis en Washington, D.C..

Frederick kaj Helen Pitts Douglass alforntis ŝtormon da disputado rezulte de sia geedziĝo, pro tio ke ŝi estis blankulino kaj preskaŭ 20 jarojn pli juna ol li. Ambaŭ familioj sin repuŝis; la ŝia ĉesis kun ŝi paroli, la lia vundiĝis, ĉar ili sentis lian geedzigon kiel malagnoskon de sia patrino. Sed la individualisma feministo Elizabeth Cady Stanton gratulis la duopon.[3]

La nova duopo vojaĝis al Anglio, Francio, Italio, Egyptio and Grekio de 1886 ĝis 1887.

Maljuniĝinte, Douglass klopodis konstati sian naskiĝotagon. Laŭ lia propra kalkulo li naskiĝis en la februaro de 1816, sed historiistoj estas trovintaj registraĵon menciantan lian naskiĝon en februaro 1818.

En 1892 la registaro de Haitio komisiis Douglass-on kiel sian komisiato al la World's Columbian Exposition en Ĉikago.

Li parolis por Irish Home Rule kaj pri la klopdoj de Charles Stewart Parnell. Li faris mallongan viziton al Irlando en 1886.

Morto[redakti | redakti fonton]

La 20-an de februaro, 1895, Douglass partoprenis kunvenon de la National Council of Women en Vaŝingtono. Dum tiu kunveno, oni lin kondukis al la podio, kaj al li staran aplaŭdon donis la aŭdantaro.

Reveninte hejmen, Frederick Douglass baldaŭ mortis de koratako aŭ ikto en sia adoptita hejmurbo Vaŝingtono, D.C. Li ripozas enterigita en Mount Hope Cemetery en Rochester, New York.

Verkoj de Douglass[redakti | redakti fonton]

Famaj citaĵoj[redakti | redakti fonton]

"Mi estas Respublikano, nigrula, ĝisosta Respublikano, kaj mi neniam celas aniĝi al iu ajn alia partio ol la partio de libereco kaj progreso."[1]

"Kiuj pretendas esti por libereco sed tamen malaprobas agitadon, tiuj estas homoj kiuj deziras rikoltaĵon sen plugi la teron, ili volas pluvon sen tondro kaj fulmo. Ili volas la oceanon sen la tumulto de multa akvo."

"Por fari kontentan sklavon necesas fari senpensan sklavon. Necesas obskuri la moralan kaj mensan vidon kaj, kiel eble, neniigi la povon racii."

"Mi asertas plej malhezite, ke la religio de la Sudo estas nura kovrilo por la plej hororaj krimoj — pravigilo de la plej ŝoka barbarismo, sanktigilo de la plej hidaj trompoj, kaj malluma ŝirmejo sub kiu trovas protekton la plej malhelaj, plej putraj, plej naŭzaj, kaj plej inferaj faroj de sklavposedantoj."

"Sen luktado, ne ekzista progreso."

"[ Lincoln estas] la unua grandulo kiun kiu mi kunparolis en Usono kiu neniafoje memorigis min pri la malsameco inter si kaj mi, pri la malsameco de koloro."[4] - On Abraham Lincoln

Fikcio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Partoj de ĉi artikolo baziĝas sur enkonduko fare de Houston A. Baker, Jr., al la eldono en 1986 ĉe Penguin de Narrative of the Life of Frederick Douglass.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lia preciza naskiĝtago neniam registriĝis, sed li elektis la 14-an de februaro por ĝin festi.
  2. La angla vorto right ambiguas inter alie inter pravo, justo, kaj rajto.
  3. Frederick Douglas biography ĉe winningthevote.org. Kontroldato October 3, 2006.
  4. Life and Times of Frederick Douglass, fare de Frederick Douglass, 1895

Por plua legado[redakti | redakti fonton]

angle

Akademiaj studaĵjoj

  • Foner, Philip Sheldon. The Life and Writings of Frederick Douglass. New York: International Publishers, 1950.
  • Huggins, Nathan Irvin, and Oscar Handlin. Slave and Citizen: The Life of Frederick Douglass. Library of American Biography. Boston: Little, Brown, 1980. ISBN
  • Lampe, Gregory P. Frederick Douglass: Freedom's Voice,. Rhetoric and Public Affairs Series. East Lansing: Michigan State University Press, 1998. ISBN-X (alk. paper) ISBN (pbk. alk. paper) (pri lia oratorado)
  • Levine, Robert S. Martin Delany, Frederick Douglass, and the Politics of Representative Identity. Chapel Hill: University of North Carolina Press, 1997. ISBN (alk. paper). ISBN (pbk.: alk. paper) (kultura historio)
  • McFeely, William S. Frederick Douglass. New York: Norton, 1991. ISBN
  • Quarles, Benjamin. Frederick Douglass. Washington: Associated Publishers, 1948.
  • Wesley, Charles H., The History of Alpha Phi Alpha, A Development in College Life, Chicago, Foundation Publishers, 1981.

Por junaj legantoj

  • Miller, William. Frederick Douglass: The Last Day of Slavery. Illus. fare de Cedric Lucas. Lee & Low Books, 1995. ISBN.
  • Weidt, Maryann N. Voice of Freedom: a Story about Frederick Douglass. Ilus. fare de Jeni Reeves. Lerner Publications, 2001. ISBN.

Eldonoj de la verkoj de Douglass

  • Douglass, Frederick. Narrative of the Life of Frederick Douglass: Authoritative Text, Contexts, Criticism. 1845. Eds. William L Andrews kaj William S McFeely. Norton-kritika eldono. New York: W.W. Norton & Co, 1996. ISBN (pbk.)
  • Douglass, Frederick. Autobiographies. Notes by Henry Louis Gates, Jr. The Library of America; 68. New York: Library of America, 1994. ISBN (alk. paper)
  • Douglass, Frederick. Frederick Douglass: Selected Speeches and Writings. Ed fare de Philip Sheldon Foner, kaj Yuval Taylor. The Library of Black America. 1st ed. Chicago: Lawrence Hill Books, 1999. ISBN (cloth), ISBN (pbk.)

Dokumentaj Filmoj

  • Frederick Douglass and the White Negro [videorecording] / produced by Camel Productions por TG4, Irish Film Board, BCI 2008
  • Frederick Douglass [videorecording] / produced by Greystone Communications, Inc. por A&E Network ; executive producers, Craig Haffner kaj Donna E. Lusitana.; 1997
  • Frederick Douglass: when the lion wrote history [videorecording] / kunprodukto de ROJA Productions kaj WETA-TV ; produktis kaj reĝisoris Orlando Bagwell ; rakontadon verkis Steve Fayer.; c1994
  • Frederick Douglass, abolitionist editor [videorecording] / produkto de Schlessinger Video Productions, fako de Library Video Company ; produktis kaj reĝisoris Rhonda Fabian, Jerry Baber ; skript, Amy A. Tiehel
  • Race to freedom [vidregistraĵo] : historio de la sutera fervojo / produktaĵo de Atlantis Films Limited kunlabore kun United Image Entertainment; produktita kunlabore kun Family Channel (US), Black Entertainment Television and CTV Television Network, Ltd. ; produktita kun la partoprenado de Telefilm Canada, Ontario Film Development Corporation kaj kun la helpo de Rogers Telefund ; distribuita fare de Xenon Pictures ; executive produktistoj, Seaton McLean, Tim Reid ; co-executive produktistoj, Peter Sussman, Anne Marie La Traverse ; supervising produktisto, Mary Kahn ; produktistoj, Daphne Ballon, Brian Parker ; reĝisoris Don McBrearty ; teledramo fare de Diana Braithwaite, Nancy Trites Botkin, Peter Mohan. Publisher Santa Monica, CA : Xenon Pictures, Inc., 2001. Tim Reid kiel Frederick Douglass.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle


Verkoj de Douglass per la reto

Biografia informo

Memoraĵoj por Frederick Douglass