Fuegia vaporanaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Fuegia vaporanaso
Fuegia vaporanaso
Fuegia vaporanaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Tachyeres
Specio: T. pteneres
Tachyeres pteneres
(Forster, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Fuegia vaporanaso (Tachyeres pteneres), nomata ankaŭ Magelana nefluga vaporanaso, estas nefluga anaso el Sudameriko. Ĝi apartenas al la grupo de la vaporanasoj nome genro Tachyeres. Ĝi loĝas en la rokaj marbordoj kaj marbordaj insuloj el suda Ĉilio kaj Chiloé al Fajrolando, ŝanĝante al apudaj ŝirmaj golfetoj kaj lagoj pli interne dum reproduktado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas fortika akvobirdo 3.5 al 7 kg peza kaj 65 al 84 cm longa, kun maskloj rimarkindaj pli grandaj ol inoj.[1] La enverguro estas de 85 al 110 cm. Tiu specio pezas multe pli ol ĉiu ajn alia natura specio nomata "anaso", kvankam tiu specio estas nur demalproksime rilata al plej veraj anasoj (ekzemple tiuj de la genro Anas). Ĉe maskloj, la kapo kaj kolo estas bluecgrizaj, kun pli palkoloraj krono kaj frunto. Li havas mallarĝan blankan okulringon kiu pluas malantaŭen kiel strio kaj ruĝecbrunan gorĝon. Ankaŭ dorso, brusto kaj flankoj estas malhelgrizaj, sed kun blanka skvameca makuleco. Lia abdomeno, ventra areo kaj subvostaj kovriloj estas blankaj kaj la vosto estas griza. Estas oranĝecflavaj beko (kun nigra centra pinto) kaj kruroj.

Inoj estas pli malhelgrizbrunaj en kapo kaj malhelruĝecaj ĉe gorĝo. Ŝiaj korpoj kaj flugiloj estas kiel ĉe maskloj, sed ŝi povas havi brunecvinan koloraron ĉe flugiloj. Junuloj estas similaj al ino, sed iome pli senkoloraj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropika specio nestumas ĉe akvo inter densa, arbustara vegetaĵaro aŭ en abandonataj pingvenaj nestotruoj en septembro al decembro. La ino demetas 4-11 ovojn, kun averaĝa ovaro de 9. La eburkoloraj ovoj estas 8.2 x 5.6 cm kaj pezas ĉirkaŭ 167 g. La kovado okazas dum 28 al 40 tagoj. La junuloj ekflugas post 120-130 tagoj kaj estas kondukitaj el la gepatra teritorio fare de la gepatroj kaj formas arojn kun aliaj nematuruloj. Ili iĝas sekse maturaj post 2 aŭ 3 jaroj. Masklaj plenkreskuloj estas tre agresemaj dum pariĝado, inklude al aliaj akvobirdoj, sed povas kuniĝi al miksaspeciaj vintrobirdaroj senprobleme. Por pariĝado la paro naĝas kune havante rektajn kapon indikante per beko al ĉielo je 45º superakve.

Estas kelkaj eventualaj predantoj de ovoj kaj junuloj: vulpoj, karakaraoj, mevoj, rabmevoj kaj la giganta petrelo. Sanaj plenkreskuloj povas ne havi naturajn predantojn. Tiu specio manĝas ĉefe salakvajn moluskojn, krustulojn kaj malgrandajn fiŝojn. Dum la reprodukta sezono, ili tendencas manĝi kaj manĝigi al siaj junuloj malgrandajn helikojn, insektolarvojn, amfipodojn kaj izopodojn.

Tiu specio estas surloke fama pro la agresema sinteno de masklaj plenkreskuloj. Okazis problemoj kiam rabia masklo estis lokigita de nesperta kolektanto inter plenkreskuloj de diversaj aliaj specioj de akvobirdoj kaj mortigis ĉiujn la aliajn birdojn per siaj povegaj, spronaj flugiloj.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj