Georg Christoph Lichtenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Georg Christoph LICHTENBERG)
Georg Christoph Lichtenberg
Persona informo
Georg Christoph Lichtenberg
Naskiĝo 1-an de julio 1742 (1742-07-01)
en Ober-Ramstadt
Morto 24-an de februaro 1799 (1799-02-24) (56-jaraĝa)
en Göttingen
Tombo Göttingen vd
Religio ateismo vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Landgraflando Hesio-Darmstadt vd
Alma mater Universitato de Göttingen vd
Familio
Patro Johann Conrad Lichtenberg vd
Edz(in)o Margarethe Lichtenberg vd
Infanoj Christine Luise Friederike Lichtenberg vd
Profesio
Okupo fizikistoastronomoverkisto • matematikisto • universitata instruisto • francaj moralistojfilozofo vd
Laborkampo fiziko vd
Doktoreca konsilisto Abraham Gotthelf Kästner vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Christoph Lichtenberg ([geog kristof LIĤtenbeg]; naskiĝis la 1-an de julio 1742 en Ober-Ramstadt apud Darmstadt, mortis la 24-an de februaro 1799 en Göttingen) estis germana natursciencisto kaj verkisto.

Georg Christoph Lichtenberg estis la plej juna el 17 gefiloj de protestantisma pastoro. Krom li nur kvar gefratoj travivis la unuajn vivojarojn. Kiel infano li pro rakitismo akiris kurban dorson, sed li frekventis gimnazion kaj ekde 1763 li studis matematikon, astronomion kaj naturhistorion en Göttingen, kie li en la jaro 1770 fariĝis profesoro pri filozofio. Ekde la 1780-aj jaroj li jam estis konsiderata grava fakulo i.a. pri astronomio, kemio, geofiziko, meteorologio kaj statistiko, sed plej grandan renomon li gajnis pro siaj esploroj sur la kampo de la elektra fiziko.

El lia literatura agado ĉefe elstaras la ekde 1764 verkitaj Sudelbücher, t.e. taglibroj plenaj de ironie-spritaj aforismoj, kiuj bone respegulas la personecon de la aŭtoro kaj la epokon en kiu li vivis. Krome li verkis satirajn artikolojn por la Göttinger Taschen Calender, kiun li mem eldonis kaj por la revuo Göttingisches Magazin der Wissenschaften und Litteratur. Li ankaŭ desegnis (ĉefe karikaturojn) kaj li dediĉis parton de sia energio al la kritiko de belartaĵoj.

Dum sia tuta vivo Lichtenberg vivis kun la malekvilibro de misformita korpo kaj brila spriteco. Li dufoje edziĝis al ege junaj virinoj kaj havis entute ses idojn. Per sia eksterordinara kapablo, peri sciencajn sciojn amuze kaj facile kompreneble, li logis amason da studentoj al siaj prelegoj kaj li havis kontaktojn al famuloj kiel ekz. Alessandro Volta, Immanuel Kant kaj Alexander von Humboldt.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]