Gerhart Hauptmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gerhart HAUPTMANN [GEhart HAŬPTman] (naskiĝis la 15-an de novembro 1862, mortis la 6-an de junio 1946) estis germana verkisto.

Gerhart Hauptmann naskiĝis en Ober Salzbrunn, Silezio (nuntempe en Pollando). Fininte la lernejon li en la jaro 1878 komencis agrikulturan lernadon en silezia bieno.

En la aĝo de 28 jaroj li decidis fariĝi skulptisto. Post mallonga studado en Breslau (nuntempe Vroclavo) kaj Jena li komencis krei siajn unuajn literaturajn verkojn. Li multe vojaĝis, sed lia provo, komenci skulptistan karieron en Romo, fiaskis. En la jaro 1885 li edziĝis al filino de grandbienulo. Sen financaj zorgoj li ekde tiam povis plene dediĉi sin al la verkado. La geedzoj ekloĝis en Berlino. En 1904, post divorco, li edziĝis duan fojon.

La frua verkaro Gerhart Hauptmann estas inspirita de la Naturalismo. Lia unua teatraĵo Vor Sonnenaufgang (1989) kaŭzis skandalon kaj estis malpermesata, sed li subite famiĝis. Per sia verko Hanneles Traumfahrt (1893) li miksis naturalismajn kaj romantismajn elementojn. La komedio Der Biberpelz (1893) kaj tragedioj Rose Bernd ´(1901) kaj Die Ratten (1911) estas socikritikaj. En 1912 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

En la jaro 1918 li aktive kontribuis al la konstruo de la Vajmara Respubliko. Por ripozi li ofte vojaĝis al la insulo Hiddensee, kaj en 1930 li tie aĉetis domon. En la jaro 1933 li retiriĝis el la publika vivo.

Gerhart Hauptmann mortis en Agnetendorf, Silezio (nuntempe en Pollando). Lia tombo troviĝas sur la insulo Hiddensee, kie ankaŭ troviĝas muzeo pri li.

Listo de verkoj

  • Bahnwärter Thiel (1888)
  • Vor Sonnenaufgang (1889)
  • Die Weber (1892)
  • Hanneles Traumfahrt (1893)
  • Der Biberpelz (1893)
  • Rose Bernd (1901)
  • Die Ratten (1911)
  • Vor Sonnenuntergang (1932)

Eksteraj ligiloj

greke http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/HauptmannGerhart greke http://www.gerhart-hauptmann-museen.de greke http://www.dom-gerharta-hauptmanna.pl/d/index.htm greke http://www.ub.fu-berlin.de/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/multi_fgh/hauptm.html