Gusztáv Szeberényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Szeberényi
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1816 (1816-10-08)
en Kochanovce
Morto 19-an de aŭgusto 1890 (1890-08-19) (73-jaraĝa)
en Békéscsaba
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ján Seberini
Frat(in)o Johann Michael Szeberinyi
Infano Lajos Zsigmond Szeberényi
Okupo
Okupo teologo • luterana pastoro • politikisto
vdr

Gusztáv Szeberényi [gustAv seberEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Szeberényi Gusztáv Adolf estis hungarlandana slovaka luterana pastro, episkopo, parlamentano. Lia familia nomvarianto estis Szeberini. Lia patro estis János Szeberényi (superintendanto), lia filo estis Lajos Zsigmond Szeberényi.

Gusztáv Szeberényi [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1816 en Hungara reĝlando en Kohanóc (nuntempa Adamovské Kochanovce en Slovakio), li mortis la 19-an de aŭgusto 1890 en Békéscsaba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Szeberényi apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li frekventis luteranan liceon en Selmecbánya. Li parolis ankaŭ germane kaj li lernis ankaŭ la hungaran lingvon. Inter 1835 kaj 1838 li lernis teologion kaj filozofion en Pozsony, poste li lernis 2 jarojn en universitato de Jena. Hejmenveninta en 1840 li estis familia edukisto, poste pastro en diversaj lokoj. Ekde 1853 li servis en Békéscsaba, kie li estis elektita en 1867 eklezia dekano, en 1872 episkopo. En 1870 li iĝis honora doktoro en Vieno. En 1879 li estis elektita parlamenta deputito, en 1890 senatano. Li havis edzinon, kiu naskis kvinfoje. Li ricevis reĝan premion kaj titolon reĝa konsilisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Agenda (Pest (urbo)), 1867) - slovake
  • Konfirmációi tanítás (Budapeŝto, 1876) - slovake
  • Kézi agenda (Budapeŝto, 1877) - slovake, hungare, germane
  • Predigt am Sarge des Julius Petz (1882)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]