Heinrich Louis d'Arrest

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heinrich Louis d'Arrest

Heinrich Louis d'Arrest.jpg

Persona informo
Nomo Heinrich Louis d'Arrest
Dato de naskiĝo 13-a de julio 1822
Loko de naskiĝo Berlino
Dato de morto 14-a de junio 1875
Loko de morto Kopenhago
Okupo
Aĝo je morto 52
v  d  r
Information icon.svg

Heinrich Louis d'Arrest (naskiĝis la 13-an de julio 1822 en Berlino, mortis la 14-an de junio 1875 en Kopenhago) estis germana astronomo (Pli precize, li estis prusa).

Liaj prapatroj estis francaj hugenotoj, kiuj fuĝis la persekuton kontraŭ la Protestantismo post la nuligo de la nanta edikto.

Kiam li estas lernanto, li partoprenis je la malkovro de Neptuno far de Johann Gottfried Galle laŭ la kalkuloj de Urbain Le Verrier, la 23-an de septembro 1846.

En 1848 li eniras en la observatorio de la Universitato de Leipzig, kie li komencis katalogi nebulozajn objektojn kaj malkovris la kometon 6P/d'Arrest.

La 4-an de novembro 1851 li edziĝis kun Auguste Emilie Möbius, filino de la matematikisto kaj astronomo August Ferdinand Möbius.

En septembro 1857, li iris labori en la Universitato de Kopenhago kaj per la refraktora teleskopo de la observatorio de Kopenhago li malkovris centojn da galaksioj, nebulozoj stelamasoj.

La 21-an de oktobro 1862 li malkovris la asteroidon 76 Freia

Li mortis en Kopenhago pro kora nesufiĉo, kelkaj monatoj post kiam li ricevis la Oran Medalon de la Royal Astronomical Society (februaro 1875).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]