Hendrick Goltzius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto

Hendrik GOLTZIUS (januaro aŭ februaro de 1558 - 1-a de januaro 1617) estis nederlanda litografisto, desegnisto kaj pentristo. Li estis la plej elstara gravuristo de la frua baroka periodo en nederlando, aŭ Norda manierismo, konata pro lia rafinita tekniko kaj la "superabundeco" de liaj kunmetaĵoj. Laŭ A. Hyatt Mayor, Goltzius "estis la lasta profesia gravuristo kiu desegnis kun la aŭtoritato de bona pentristo kaj la lasta kiu elpensis multajn pentraĵojn por ke aliaj kopiu"[1]. En lia mezaĝo Goltzius ankaŭ komencis produkti pentraĵojn.


Privata vivo

Goltzius naskiĝis proksime al Venlo, en BrachtMillebrecht, vilaĝo tiam en la Duklando de Julich, nuntempe en la municipo Brüggen en Nordrejn-Vestfalio. Lia familio translokiĝis al Duisburg kiam li estis tri jarojn aĝa. Post studado de survitra pentrado dum kelkaj jaroj kun sia patro, li lernis kuprogravuradon de la nederlanda erudiciulo Dirck Volckertszoon Coornhert, kiu tiam loĝis en Kleve. En 1577 Goltzius migris kun Coornhert al Haarlem. En la sama urbo, li estis ankaŭ dungita fare de Philip Galle por gravuri aron de presaĵoj pri la historio de Lucretia.

Mem-portreto de sia misformita mano (1588). Teylers Museum, Haarlemo

La deksta mano de Goltzius estis misformita pro fajro kiam li estis bebo, kaj tio verŝajne igis ĝin aparte taŭga al tenado de gravurilo; "per la devigo desegni per la grandaj muskoloj de sia brako kaj ŝultro, li majstris imponan svingon de linio"[2].

Li edziĝis, 21 jaraĝa, al vidvino iom pli maljuna ol li, kies mono ebligis lin establi sendependan entreprenon en Haarlemo. Sed la malagrabla interpara rilato tiel influis sian sanon, ke Goltzius konsideris inda, en 1590, fari turneon tra Germanio kaj Italio, danke al kiu li akiris intensan admiron al la artaĵoj de Mikelanĝelo. Li revenis al Haarlemo en aŭgusto 1591, rimarkinde pli sana, kaj laboradis tie ĝis sia morto, 58-aĝa. Li estis la duonpatro de la gravuristo Jacob Matham.

Lot kaj siaj filinoj, laŭ pentraĵo de Goltzius.
Lot kaj siaj filinoj, modifiita versio ĉe Rijksmuseum en Amsterdamo. Tiu pentraĵo bildigas la klopodon allogi sian patron, fare de la filinoj de Lot, dum Sodomo kaj Gomoro brulas en distanco kaj la edzino de Lot iĝas sal-kolono.

Verkoj

Jupitero kaj Antiopo.

La portretoj de Gorzius, kvankam plejparte miniaturoj, estas majstraĵoj de sia speco, kaj pro sia eskvizita finlaboriteco, kaj kiel bonaj studoj de individua karaktero. De liaj pli grandaj verkoj, lia real-skala memportreto estas verŝajne la plej frapa ekzemplo.

Goltzius atingis senprecedencan nivelon en la uzo de la "dikigitaj linioj", kie la gravurilo estas manipulita por desegni liniojn pli dikaj aŭ pli maldikaj, por krei divers-tonan efikon el distanco. Li ankaŭ estis pioniro de la tekniko "punkto kaj rombo", laŭ kiu oni metadis punktojn en la mezon de romb-formaj spacoj kreitaj per kruc-ombrumado por plie poluri la tonan nuancon.

Hollstein atribuis 388 presaĵojn al Goltzius, plus pliaj 574 de aliaj litografistoj kiuj baziĝis sur liaj dezajnoj. Pro lia regado de gravurilo, oni konsideras lin rivalo de Durero. Li faris gravuraĵojn sur la verkoj de Bartholomeus Spranger, multobligante tiel la famon de tiu lasta, krom la sian propran. Goltzius komencis pentri dum plenaĝo (li estis 42 aĝa), kaj granda parto de sia pentraĵoj troviĝas nun en Vieno. Li ankaŭ verkis kelkajn klaroskurajn lignogravuraĵojn.

Galerio

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

grekeangle Reta art-galerio. grekeangle Verkoj kaj literaturo pri Gotzius. grekeangle Gravuraĵoj de Goltzius ĉe la kolekto De Verda.

Notoj kaj referencoj

  1. A. Hyatt Mayor. Prints and People, paĝ. 420. Eld. Metropolitan Museum of Art/Princeton, 1971, ISBN 0-691-00326-2.
  2. A. Hyatt Mayor. Prints and People, paĝ. 418. Eld. Metropolitan Museum of Art/Princeton, 1971, ISBN 0-691-00326-2. Pliaj verkistoj atentigas pri la priskribo de lia amiko kaj biografo Karel van Mander, laŭ kiu Goltzius gravuradis per sia dekstra mano kaj desegnadis per la maldekstra. Google Books