Hermann D. Tautorat
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 6 Jan. 2012.
1 ŝanĝo bezonas kontrolon.
Hermann D. TAUTORAT (naskiĝis la 6-an de januaro 1944, mortis la 19-an de majo 1996 en Berlino) decide influis la Berlinan Esperanto-vivon dum kvarona jarcento. Li gvidis kursojn ekde 1970, modernigis la informadan laboron de E-Ligo Berlin, prizorgis ties bibliotekon kaj arkivon. Neniam formale elektita kiel la organiza pinto de la Berlina movado, li tamen estis tiu – kun sia edzino Ina – ĝia koro mem: centoj da gastoj tranoktis pasportserve en lia okcident-Berlina hejmo aŭ kunvenis ĉe li en la fama "Ĵaŭda Rondo", neniam paŭzinta ekde sia komenco en 1974.
[redakti] Memorlibro
La filino Vera Tautorat eldonis la rememorojn de amikoj, vizitantoj de ĵaŭda rondo kaj gastigantoj de Pasporta Servo en libroformo.

