Hmonga lingvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La hmonga lingvo (ankaŭ miaa[1], hmonge Hmoob) estas dialektaro hmong-miena parolata tutmonde, ĉefe en Sud-Orienta Azio.

Hmonga lingvo
Parolata en: Ĉinio
Laoso
Tajlando
Usono
Vjetnamio
Parolantoj: almenaŭ 4 milionoj
Genetika klasifiko: Hmong-miena

  Hmonga

Oficiala statuso
Oficiala lingvo de: Neniu lando
ISO 639-1: neniu
ISO 639-2: hmn
SIL:
Specimeno
La Patro Nia:

Peb Leej Txiv tug kws nyob sau ceebtsheej ntuj
Peb thov fwm Koj lub npe kws dlawbhuvthov
Koj lug kaav peb lub sab
Thov kuas
Koj teg dlejnum tav rua huv nplajteb nuav ib yaam le sau ceebtsheej ntuj ko
Thov pub zaub mov rua peb noj nub nua
Thov zaam peb nov txim ib yaam le peb tau zaam rua lwm tug
Thov tsi txhob ca peb moog raug txujkev dlaag ntxag
Tabsis thov coj peb moog kuas dlhau txujkev phemLub tebchaws,
lub fwjchim, hab txuj koob moov yog
Koj tug moog taag ibtxhis.
Amees

Enhavo

[redaktu] Historio

[redaktu] Geografia distribuo

[redaktu] Dialektoj

[redaktu] Sonoj

Jen la Blankhmonga (hmoob dawb) kaj Verdmonga (moob ntsuab) dialektoj.[2] Tiuj dialektoj reciproke kompreniĝas, sed malsimilas pro leksiko kaj sonoj. Ekzemple, en Verdmonga mankas aspiracio de /m/, sed ĝi havas trian vokalon nazan, /ã/.

[redaktu] Vokaloj

La vokalajn sistemojn de Blankhmonga kaj Verdmonga montras tiuj tabeloj. Fonemoj unikaj de ĉiu dialekto markiĝas kolore:

Monoftongoj Buŝaj   Nazaj
Frontaj Centraj Malfrontaj Frontaj Centraj Malfrontaj
Fermaj i
i
ɨ
w
u
u
     
Mezaj e
e
  ɔ
o

en
  ɔ̃
on
Malfermaj   a
a
    ã
an
 
Diftongoj Falaj Leviĝaj
Ferma diftongero fronta ai
ai

ia
Ferma diftongero centra
aw
 
Ferma diftongero malfronta au
au

ua

[redaktu] Konsonantoj

La Hmonga, malkiel Esperanto, havas aspiracion, nazajn vokalojn, kaj flankan ellasan ekblovon por distingi fonemojn. La Konsonantaron Hmongan montras la tabelo jena. (Konsonantoj unikaj de Blankhmonga kaj Verdmonga montriĝas kolore.)

  Bilabialo Labial
-dentalo
Dentalo Retroflekso Palatalo Velaro Uvularo Glotalo
Simpla Dentala kaj
blova elflanke
Centra Laterala
Naza m
m

hm

nl
ɬ
hnl
  n
n

hn
    ɲ
ny
ɲ̥
hny
ŋ
g
     
Ploziva Sen voĉo p
p

ph

pl
pɬ
plh
  t
t

th

tl
tɬ
tlh
ʈ
r
ʈʰ
rh
c
c

ch
k
k

kh
q
q

qh
ʔ
-m
Kun voĉo       d
d

dh
           
Post nazaleto mb
np
m
nph
m
npl
mbɬ
nplh
  nd
nt
n
nth
n
ntl
ndɬ
ntlh
ɳɖ
nr
ɳɖʱ
nrh
ɲɟ
nc
ɲɟʱ
nch
ŋɡ
nk
ŋɡʱ
nkh
ɴɢ
nq
ɴɢʱ
nqh
 
Afrikata Sen voĉo   ts
tx
tsʰ
txh
  ʈʂ
ts
ʈʂʰ
tsh
       
Post nazaleto       ndz
ntx
ndzʱ
ntxh
  ɳɖʐ
nts
ɳɖʐʱ
ntsh
       
Frikativa v
v
f
f
  s
x
  ɬ
hl
ʐ
z
ʂ
s
ʝ
z
ç
s
    h
h
Alproksimanta l
l
 

[redaktu] Silaba strukturo

Hmongaj silaboj havas simplan strukturon: unua silabero necesas (plej ofte), silabero meza povas esti monoftongo aŭ diftongo, kaj finaj konsonantoj ne povas esti, krom ke tamen konsonanto [ŋ] povas finigi nazajn vokalojn kaj konsonanto [ʔ] kun ekuvuma uvumegen tono.

[redaktu] Tonoj

Hmonga estas tona lingvo uzanta 7 malsamajn tonojn:

Tono Ekzemplo[3] Literumo
Maluvuma /pɔ́/ "pilko" pob
Meza /pɔ/ "lieno" po
Uvuma /pɔ̀/ "dorno" pos
Ekmaluvuma uvumen /pɔ̂/ "ino" poj
Ekmeza maluvumen /pɔ̌/ "ĵeti" pov
Ekuvuma uvumegen /pɔ̰/ "vidi" pom
Ekmeza uvumen /pɔ̤/ "avino" pog

[redaktu] Skribado

La Latinigita Populara Alfabeto (LPA) estas la plej vaste uzata alfabeto por skribi la blankhmongan kaj la verdmongan. Ĝi kreiĝis en Laoso inter jaroj 1951 kaj 1953 per tri misiistoj eŭropaj kaj multaj Hmongaj helpintoj. Multaj aliaj skribaj sistemoj ankaŭ kreiĝis, inkluzive de sistemoj kun la latina alfabeto bazita de pinjino aŭ la Vjetnama alfabeto. Estas ankaŭ Pahajo, unika skriba sistemo kreita per Shong Lue Yang, Hmonga animema gvidinto Laosa, kiu kredis, ke la skriban sistemon Dio montris.[4]


LFA IFA Ekspliko
c- [c] Simila al "tj" en "advokatjuro;" kun langa korpo kontraŭ palato
ch- [cʰ] Simila al "thj" en "advokatjuro;" kun langa korpo kontraŭ palato kaj kun aspiracio
d- [d] Kiel "d;" sen aspiracio. Nur en Blankhmonga.
dh- [dʱ] Kiel "d;" kun aspiracio. Nur en Blankhmonga.
f- [f] Same kiel Esperante
g- [ŋ] Kiel naza "n" kelkfoje antaŭ "k" aŭ "g"
h- [h] Same kiel Esperante
hl- [ɬ] Kiel "l" sen voĉo kaj kun samtempa "h;" simila al Kimria "ll"
hm- [m̥] Kiel "m" sen voĉo kaj kun samtempa "h." Nur en Blankhmonga.
hn- [n̥] Kiel Hmonga "hm" aŭ kiel "n" sen voĉo kaj kun samtempa "h." Nur en Blankhmonga.
hnl- [m̥ɬ] Kiel Hmonga "hn" kun sekva Hmonga "hl." Nur en Blankhmonga.
hny- [n̥j] Kiel Hmonga "hn" kun sekva "j." Nur en Blankhmonga.
k- [k] Kiel "k;" sen aspiracio
kh- [kʰ] Kiel "k;" kun aspiracio
l- [l] Same kiel Esperante
m- [m] Same kiel Esperante
n- [n] Same kiel Esperante
nc- [ɲɟ] Simila al "ndj" en "landjardo" aŭ "ntj" en "centjaro;" kun langa korpo kontraŭ palato
nch- [ɲɟʱ] Simila al "ndhj" en "landjardo" aŭ "nthj" en "centjaro;" kun langa korpo kontraŭ palato kaj kun aspiracio
nk- [ŋɡ] Kiel naza "ng" en "angilo;" sen aspiracio
nkh- [ŋɡʱ] Kiel naza "ngh" en "angilo" aŭ naza "nkh" en "ankaŭ;" kun aspiracio
nl- [mˡ] Kiel "ml" en "amletero"
np- [mb] Kiel "mb" en "ambaŭ;" kun aspiracio
nph- [mbʱ] Kiel "mbh" en "ambaŭ" aŭ "mph" en "ampero;" kun aspiracio
npl- [mbˡ] Kiel "mbl" en "emblemo;" sen aspiracio
nplh- [mbɬ] Kiel "mbhl" en "emblemo" aŭ "mphl" en "ampleksa;" kun aspiracio
nq- [ɴɢ] Kiel "ng" en "angilo;" kun langa malfronto apud uvulo (plej malfronte buŝe) kaj sen aspiracio
nqh- [ɴɢʱ] Kiel Hmonga "nq" aŭ kun aŭ sen voĉo; ĉiam kun aspiracio
nr- [ɳɖ] Simila al "nd" en "ondo" aŭ "nt" en "antaŭ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
nrh- [ɳɖʱ] Simila al "nd" en "ondo" aŭ "nt" en "antaŭ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
nt- [nd] Kiel "nd" en "ondo;" sen aspiracio. Nur en Blankhmonga.
nth- [ndʱ] Kiel "ndh" en "ondo" aŭ "nth" en "antaŭ;" kun aspiracio. Nur en Blankhmonga.
nts- [ɳɖʐ] Simila al "nĝ" en "mai" aŭ "nĉ" en "ao;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
ntsh- [ɳɖʐʱ] Simila al "nĝh" en "mai" aŭ "nĉh" en "ao;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
ntx- [ndz] Kiel "ndz" en "landzono" aŭ "nc" en "danci;" sen aspiracio
ntxh- [ndzʱ] Kiel "ndhz" en "landzono" aŭ "nc" en "danci;" kun aspiracio
ny- [ɲ] Simila al "nj" en "panjo" aŭ kiel Hispana "ñ"
p- [p] Kiel "p;" sen aspiracio
ph- [pʰ] Kiel "ph;" kun aspiracio
pl- [pˡ] Kiel "pl" en "placo;" sen aspiracio
plh- [pɬ] Kiel "phl" en "placo;" kun aspiracio
q- [q] Simila al "k;" kun langa malfronto apud uvulo (plej malfronte buŝe) kaj sen aspiracio. Kiel Franca "r" sen trilo.
qh- [qʰ] Kiel Hmonga "q" kun aspiracio
r- [ʈ] Simila al "t" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto; sen aspiracio
rh- [ʈʰ] Hmonga "r;" kun aspiracio
s- [ʂ] Kiel "ŝ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
t- [t] Kiel "t;" sen aspiracio
th- [tʰ] Kiel "th;" kun aspiracio
ts- [ʈʂ] Simila al "ĉ;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto
tsh- [ʈʂʰ] Simila al "ĉh;" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto kaj kun aspiracio
tx- [ts] Kiel "c;" sen aspiracio
txh- [tsʰ] Kiel "ch;" kun aspiracio
v- [v] Same kiel Esperante
x- [s] Kiel "s"
xy- [sj] Kiel "sj" en "sesjaro"
y- [j] Kiel "j"
z- [ʐ] Simila al "ĵ" kun langa pinto malantaŭ alveolara kresto

[redaktu] Gramatiko

La Hmonga estas analiza SVO lingvo. Adjektivoj sekvas substantivoj. Substantivaj frazeroj povas enhavi tiajn vortojn: (vortojn nenecesajn indikas parentezoj):[5]

(posesivo) + (kvanta vorto) + (klasila vorto) + substantivo + (adjektivo) + (indikila vorto)

[redaktu] Substantivoj

La uskleco de Hmongaj substantivoj ne indikiĝas.

[redaktu] Pronomoj

La Hmonga pronoma sistemo distingas tri personojn kaj tri kvantojn - singularo, dualo, kaj plurala. Ili ne indikiĝas laŭ uskleco; la sama vorto uzigzas por "mi," "mia/j/n," kaj "min," "ĝi," "ĝia/j/n," kaj "ĝin," k.t.p. Jen la personaj pronomoj de Blankhmonga (Hmoob Dawb):

Blankhmongaj Pronomoj
Persono: Unua Dua Tria
Singulara kuv koj nws
Duala wb neb nkawv
Plurala peb nej lawv

[redaktu] Verboj

Hmongaj verboj ne indikiĝas mem la tempon. Oni uzas aliajn vortojn kaj la kuntekston por montri, kiam okazis kaj kiel daŭris la ago.

[redaktu] Modifilaj vortoj

La Hmonga havas adjektivojn, klasilojn, posesivojn, kaj indikilojn por modifi aliajn vortojn.

[redaktu] Kvantaj Vortoj

[redaktu] Klasilaj Vortoj

Klasilaj Vortoj en la Hmonga uziĝas por distingi substantivon kaj por specifi nombraton. Ili aplikiĝas kun substantivo kutime laŭ ĝia animeco, formo, funkcio, grandeco, aŭ konstisto. La Hmonga havas pli ol 50 klasilojn. Jen preskaŭ duono de la tuta klasilaro:

Hmongaj Klasilaj Vortoj
Vorto Uzo Ekzemplo[6][7] Signifo Traduko
caj* fadeno ib caj quav tsov unu faden feko tigro fekaĵo de tigro
ce(v) kompleto ib ce khaub ncaws unu komplet vestaĵo kostumo
ces* angulo/sekcio ib ces teb unu sekci farmo sekcio farmeja
cov* tipo ib cov nyuj unu tip bovo bovo
daig* plataĵo ib daig liaj unu plataĵ farmo farmkampo
daim plata maldikaĵo ib daim ntawv unu maldikaĵ papero folio papera
hauv* individuo ib hauv zaub unu individu legomo legomo
kaj* fadenecaĵo ib kaj zaub unu fadenecaĵ legomo
kauj* ringo ib kauj hmab unu ring vito vita ringo
kev* vojo/maniero kev haus manier trinki trinkmaniero
kob* okazo ib kob nag unu okaz pluvo unu fojon pluvi
koog* grupo ib koog xyoog unu grup bambuo bambuaro
leej homo ib leej txiv unu hom patro patro
lo vorto ib lo lus unu vort vorto vorto
lub ronda grandaĵo ib lub tsev unu grandaĵ domo domo
niag* (iu) tia ib niag neeg phem unu ti homo malbona malbonulo
nkawm duopo, paro ib nkawm niam txiv unu duop ino viro paro geedza (da virino kaj viro)
ntsia(v)* kerno ib ntsiav pobkws unu kern bul-maizo maizkerno
ntwg* fasko ib ntwg cua unu fask vento ekblovo venta
pab* teamo, animalaro ib pab dev unu animalar hundo hundaro
pag* stako ib pag quav unu stak feko stako da feko
pawg* aro ib pawg nplej unu ar rizo-nerikoltita akvakampo riza
phab* muro ib phab roob unu mur monto monta bloko
phau bindaĵo ib phau ntawv unu bindaĵ papero libro/foliaro
pluag/pluas manĝo ib pluag mov unu manĝ manĝaĵo manĝo
pob* rondaĵo ib pob ntoos unu rondaĵ arbo arba stumpo
qhoo* fasko ib qhoo zaub unu fask legomo fasko da legomoj
rab ilo ib rab riam unu il tranĉilo tranĉilo
res* floro ib res paj unu flor floro floro
rev* florfasko ib rev paj unu fask floro fasko da floroj
tej* (iuj) tiaj ib tej neeg phem unu ti homo malbona malbonularo
tsab letero ib tsab ntawv unu leter papero letero
tsob planto ib tsob ntoo unu plant arbo arbo
tsoom* aro unutipa ib tsoom kwvtij unu tip pli-juna-frato-malpli-juna-frato frataro
tus/tug longa maldikaĵo, animalo ib tug cwj mem ntoos unu maldikaĵ memori skribilo arbo krajono
txhais* korpa membro ib txhais tes unu membr mano mano
txoj* longaĵo ib txoj hluas unu longaĵ ŝnuro ŝnuro
zaj* kanto, frazo ib zaj kwv txhiaj plees unu kant poema-serenado amindumo Serenado aminduma

uas-marki subjekton

[redaktu] Adjektivoj

[redaktu] Adverboj

[redaktu] Citaĵoj

  1. "Miao" estas etna nomo kun deveno en la ĉina. La vorto havis malbonan kunsenton, signifanta iel "kato," do iuj hmongoj volis, ke oni ne uzu la vortojn, kiuj devenas de la ĉina. Nun, tamen, la ĉina vorto ne plu uziĝas kiel fivorto, kaj ĉinaj hmongoj ofte uzas la vorton "miao" por priparoli sin mem. "Miao" ankaŭ ekuziĝis por priparoli pli grandan etnaron.
  2. White Hmong phonology: Golston, Chris; Phong Yang (2001). “Hmong loanword phonology”, in: C. Féry, A. D. Green, and R. van de Vijver (eds.), Proceedings of HILP 5, Linguistics in Potsdam 12, Potsdam: University of Potsdam. ISBN 3-935024-27-4, 40-57. [1] Green Mong phonology: Smalley, William et.al. Mother of Writing. Chicago: University of Chicago Press, 1990. p. 48-51. See also: Mortensen, David. “Preliminaries to Mong Leng (Hmong Njua) Phonology” Unpublished, UC Berkeley. 2004.
  3. Ekzemploj el: Heimbach, Ernest H. White Hmong-English Dictionary [White Meo-English Dictionary]. 2003 ed. Ithaca, NY: Cornell Southeast Asia Program Publications, 1969. Notu, ke multaj el ĉi tiuj vortoj havas multajn signifojn.
  4. Pahawh Hmong alphabet
  5. Ratliff, Martha (1997). "Hmong-Mien demonstratives and pattern persistence". Mon-Khmer Studies Journal 27: 317-328. Retrieved on 2007-06-06. 
  6. Ekzemploj kun steloj venas el: Jay, Xiong. Lus Hmoob Txhais (Hmong-English Dictionary). 2nd ed. 2005.
  7. Ekzemploj sen steloj venas el: Kan, Xiong, & Kohnert. "Comparison of the Cues Between Hmong and English." Chart. Hmong-English Bilingual Speakers; Resources for Speech-Language Pathologists, Educators, and Parents. University of Minnesota. <http://www.tc.umn.edu/~kanx0004/index_files/languagecuesL1L2.htm>. 2006.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligoj