Homaj rajtoj (Clavel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Droits de l'homme
Aŭtoro Bernard Clavel
Lando FrancioDrapeau de la France
Ĝenro Provoj kaj Rakontoj

La verkisto Bernard Clavel (Berna Klavel) dum sia tuta vivo klopodis pri la paco kaj la homaj rajtoj, tra la tuta mondo, por lukti kontraŭ milito, kio ŝajnis al li kiel la ĉefa malbonaĵo kiu minacas la homaron. Lia agado, kaj tiu de liaj amikoj kaj asocioj al kiuj li aniĝis, konsistis en la defendo de la homaj rajtoj, aparte tiu de infanoj, kaj en la lukto kontraŭ malsatego kaj milito. Tiu agado videbliĝas ankaŭ en liaj verkaĵoj, ĉu liaj romanoj, ĉu liaj eseoj, aŭ en liaj multnombraj artikoloj.

Ĝenerala prezento[redakti | redakti fonton]

Bernard Clavel alfrontis frue maljustecon, eĉ perforton, dum la kukista lernado en la ĵurasa urbeto Dole. Tiun traŭmatigan travivaĵon li rakontas en sia romano «La Maison des autres» (La domo de l’aliuloj, 1962), kiu estas la unua volumo de la sagao «La Grande Patience» (La granda pacienco). Li opinias ke «la strebado por pli bona justeco partoprenas al la lukto por mondo liberigita de l’malamo, por homara pli homeca. Por tio, kion Louis Lecoin nomis ‘la homa patrio’».

  • 1959: en parto de lia romano «L’Espagnol» (La Hispano), li parolas pri «la timo de Pablo», kiun li spertis, dum li trovis sin en la makiso kun partizanoj, en 1944, fronte al torturado de homo, verŝajna nazikunlaboranto, sed kiun li ne povas toleri. Tiu rakontaĵo estas klarege tirita el la propra vivo: Pablo estas neniu alia ol la juna Clavel mem, antaŭ la krioj de homo kiun oni torturas, kies doloro li ne povas toleri. Temas pri momento fundamenta en lia evoluo al senperforto.
  • Aŭgusto 1977: Bernard Pivot intervjuis Bernard Clavel rilate al lia lasta romano La lumo de la lago volumo 2a, kiu estas la romaneca daŭrigo de Les Colonnes du Ciel (La kolonoj de la ĉielo), la historio de ĵurasaj kamparanoj kiuj dum la vintro 1639 fuĝis la militon por sin instali en la kantono Vaŭd al Morges, kiam alvenas kuracisto, kiu volas savi ĉiujn infanojn. Estas kuracisto Engaĝita en la paco diris Bernard Pivot, la ĝenro de viro kiun Bernard Clavel renkontas dum la epoko de lia engaĝiĝo kaj kiu havis lin tre markita kaj kiu inspiris la portreto de lia rolulo.

La romantismo de la soldato, kiun li kultivis en sia juneco tra la figuro de lia onklo, kapitano en la armeo de Afriko, kiu nutris lian imagon de infano, nun estas for.

La silento de la armiloj[redakti | redakti fonton]

Bernard Clavel publikigis en 1970 la romano La silento de la armiloj. Li denuncas tie la detruojn far de la milito tra la historio de soldato perdita de la milito de Alĝerio, kiu vivis la masakrojn kaj la torturadoj de la franca armeo. Tiu soldato, dum permeso en sia vilaĝo ne plu povas silenti sin kaj partopreni al tiu 'malpura milito'. Clavel diros, ke ne estas malpura milito aŭ justa milito, per difino la milito estas kaj malpura kaj maljusta. Necesas tiam lukti kontraŭ ĝia komenco mem, utiligi tempon de paco por agi kaj meti ĉiun militon ekster la leĝo.

Lia romano kaŭzis multnombrajn polemikojn, aparte kun soldato, la kaporalo Mc Seale al kiu li respondas en letero al la tono de vera eseo pri la detruoj de la milito kaj la argumentado de la militaristoj en sia Lettre à un képi blanc (Letero al blanka kepo).

La masakro de la senkulpuloj[redakti | redakti fonton]

Du renkontoj ludas esencan rolon en la evoluo de Bernard Clavel kaj lia devontigo en la lukto kontraŭ la milito, la malsatego kaj la rekono de la rajtoj de la infano.

  • Unue lia malkovro de la graveco de la situacio en multnombraj terpartoj. Li rakontas sian trairon kaj siajn reagojn fronte al la terura realo al kiuj li estas konfrontita en eseo-atesto titolita Le massacre des innocents (La masakro de la senkulpuloj) kie la senkulpuloj pri kiuj li parolas estas precipe infanoj.
  • En lia prefaco al la libro de la ĵurnalisto Claude Mossé Morti por Dacca (1972), li skribis, ke kiam li aŭdas la krion de angoro kiu lanĉas Claude Mossé koncerne la infanoj de Bangladeŝo, li decidas tuj foriri kun li. Kaj tion, kion li vidas estas terura: bildoj neelteneblaj de tiuj buĉadoj, kiuj pruvas ke «la mondo kutimigas sin al la teruraĵo». Tiu sperto restas por li «unu el la plej doloraj pasoj de mia ekzisto». Kaj poste li citis sian amikon, la verkisto Jean Guéhenno: «La milito, estas la senpoveco de la homo.»

Pacifismo kaj homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

En 1967, kiam Bernard Clavel eksciis en kiuj kondiĉoj sia amiko la aktoro Jean-Claude Rolland (ĉefroludo en "L'Espagnol", filmo de Jean Pratt, laŭ la romano de Beranrd Clavel) povis mortigi sin en sia ĉelo, kie li estis enkarcerigita pro malgrava delikto, li ekkriis sin, indigninta: «Li mortis murdita de enketa juĝisto kaj per la mallibereja sistemo.» Aliaj okazaĵoj kondukis lin engaĝigi sin en batalo pli centrita sur la defendo de la homaj rajtoj.

  • En 1965, hazarde dum kongreso en Germanio en Vajmaro, li interkoniĝas kun unu el tiuj germanoj kun kiu li konatiĝis en 1942 en la kazerno de Carcassonne kaj kiu fariĝis poste la germana tradukisto de la verko de Romain Rolland. Revidoj miraklaj kun tiu, kiun li nomos de tiumomento nur per «mia amiko Hans Balzer.» «Memoru vin, li skribas lin, Hans mia amiko, tiu endorminta nokto de la 16a al la 17a de majo en Weimar. Memoru vin "junaj malamikaj fratoj". Per tiuj vortoj komenciĝas " Au-dessus de la mêlée" (Super la miksbatalo)... Kaj tiun nokton, en la urbo ĉiu trempita de memoroj de Goethe ni devis malkovri subite ke ni estis tio.».
  • Estis poste tiu historio de juĝa eraro en la liona regiono kiun li konas bone por esti loĝinta 15 jarojn en Liono, tio kio oni nomis La Aferon Deveaux, de la nomo de tiu junulo kondamnita de la Cour d'assises al dudek jaroj en malliberejo pro la seksperforto kaj la murdo de filineto. Procezo fuŝita laŭ la tenantoj de la revizio de la procezo kiel Bernard Clavel[1]
  • En tiu logiko, li skribas, ankaŭ samjare 1969, tre ironian leteran pamfleton al la urbestro de Gambais por plendi ke oni ne festas en lia komuna la centan datrevenon de la naskiĝo de Landru, ke li traktas de modesta metiisto apud iu Napoleono, kaj de kiu li faras ĉiam ironie antaŭulon de la gasaj ĉambroj.[2]

Libereco kaj konscienca obĵeto[redakti | redakti fonton]

Tenante samtempe malakcepton de la milito, de la armeo kaj de la defendo de la homaj Bernard Clavel batalis por la agnosko de Konscienca obĵeto kiel rajto de la homa persono. Tiu batalo ankaŭ prenas radikon en renkonto de viro por kiu li havis vastegan respekton kaj kiu fariĝis unu el siaj amikoj grandaj : Louis Lecoin. Li skribis fortan omaĝon en ĉapitro de sia eseo Letero al blanka kepo[3] Li skribos ofte artikolojn en lia revuo kaj préfacera unu el liaj laboroj.[4][5]

La 12an de oktobro 1963, 150 personoj akompanas delegacion de la liona Komitato por la leĝa rekono de Konscienca obĵeto, kun ĉefe Bernard Clavel, Jean-Pierre Lanvin, kaj la pastoro Jean Lasserre, kiu redonas sin al la Prefektejo de Rodano por reklamacii statuson por la konsciencaj obĵetantoj.[6]

«Pacismo sen kontraŭmilitarismo estas tiel stulta kiel ŝtuparo sen marŝoj. », estimas Clavel en 1991 en intervjuo de Bernard Baissat. Li redaktas artikoloj en la ĵurnalo de la Pacisma Unio de Francio. En februaro 1968, kun René Dumont, Théodore Monod, Jean Rostand, Lanza del Vasto kaj dekoj da personoj, li subskribas leteron de apogo al tiuj kiuj forsendas iliajn militajn libretojn por protesti kontraŭ nukleajn armilojn. Li subtenos la Grupon de ago kaj de rezisto al la militarigo, iniciatinta de tiu dokumento, aparte dum liaj agoj kontraŭ la komandejo de nukleaj armiloj ĉe Monto Verdun apud Liono.[7]

Li militas same kontraŭ la mortpuno kun la patro Boyer, almenaŭ por eviti la juĝajn erarojn kiel en 'la Afero Deveaux'. Li luktas kontraŭ fascinon antaŭ ekzekuto, farante referencu al la sperto de Albert Camus[8] notinde "l'Etranger" (La fremdulo).[9]

Same, li prenas ĉiam la defendon de la laboristoj, de la humilaj, popolojn ke li konas bone ĉar li sentas sin 'de iliaj', tra multnombraj artikoloj, kun sia amiko Michel Ragon. [10]

Paroloj de paco[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 2000, li reprenas sian batalon publikigante akuzadon kontraŭ la milito kiu kovras la historion de familio de la unua al la dua mondmilito, kun multnombraj biografiaj elementoj, ke li titolas : "Les Grands malheurs" (La Grandaj Malfeliĉoj). Pri tiu romano, Françoise Xénakis skribis :« grandega verkisto. »

Li kompletigas sian romanon per libro de citaĵoj de verkistoj pacfavoraj, "Paroles de paix" (Paroloj pri paco). Same li partoprenas la libron "cent poèmes pour la paix" (Cent poemoj por la paco). Poste li publikigas lastan tekston : "La Peur et la Honte" (La timo kaj la honto) reprenita kiel autaŭparolo al la libro de Nakazawa Keiji : Mi havis ses jarojn en Hiroshima. La 6an de aŭgusto 1945, 8h15

Sen-perforto[redakti | redakti fonton]

« La sen-perforto, tiu sola espero » tiel li titolas ĉapitron de sia libro: "Ecrit sur la neige" (Skribita sur la neĝo). Ĝi Estas la esencan temon de lia romano : "l'Hercule sur la place" "Heraklo sur la placo") kie la "fortuloj" scias kanalizi sian agresemon. Romano vaste membiografia de lia juneco kiam li gajnis sian vivon de tiu maniero en la foiraj festoj kun sia amiko Kid Léon.

Li partoprenas en pluraj asocioj, kiuj rekomendas sen-perforton kiel "Combats non-violents" (Bataloj sen-perfortaj), aŭ "Non-Violence 21" (Sen-Perforto 21) kaj amikiĝas kun, kiun li konsideras kiel sia majstro pri sen-perforto, Jean-Marie Muller kiu disvolvas metodojn kaj strategiojn senperfortaj. Li subtenas aktive Gaston Bouthoul, la iniciatinto de la "polémologie" (scienco pri milito) : la analizo de la mekanismoj de la perforto, studo de la fenomenoj de la milito el la politika, morala kaj sociologia vidpunkto. Por li, « la milito estas pli malbona ol kancero, pesto, ĥolero kaj rabio kunigitaj. »

Li ŝatas citi sian amikon Roland Dorgelès. En la romano de Dorgelès "Les Croix de bois" (La Krucoj el ligno) kuŝas ĉapitron : "Mourir pour la patrie" (Morti por la patrujo). Pri tiu ĉapitro Clavel diras : « la lego devus esti farita ĉiu jaro, por la 11a de novembro ekzemple, en ĉiuj lernejoj de Francio. »

En la libro de Adeline Rivard (1990), serio da respondoj al la demandoj, kiujn ricevis Bernard Clavel el la tuta mondo, kaj ne havis tempon por respondi persone al ĉiuj leterpetantoj  : "Bernard Clavel, qui êtes-vous ?" (Bernard Clavel, kiu vi estas ?),

Clavel citas « tri librojn absolute legendajn » :

  • La leteroj inter Claude Eatherly kaj Günther Anders eldonitaj en 1961 en la germana (Off Limits für das Gewissen), en 1962 en la angla (Burning Conscience) ekaj en la franca( Avoir détruit Hiroshima). Claude Eatherly estis la piloto de la aviadilo kiu pro veteraj kialoj elektis Hiroshima por esti bombita la 6an de aŭgusto 1945.
  • "La Mort des autres" (La morto de la alia) de sia amiko Jean Guéhenno
  • "On Disobedience and Other Essays" (Pri civila malobeo kaj aliaj eseoj) de Erich Fromm eldonita en 1982, pripensoj de la aŭtoro pri humanismo fronte al Malvarma milito, civila malobeo, lukto kontraŭ konsumismo, notinde per starigo de minimuma pago, pacismo kaj senarmigo.

Li pensas ke la ne-perforto estas « la sola armilo kiun oni povas uzi sen malobservi nenian moralan leĝon, sen konscio-problemon, sen riski fariĝi torturisto aŭ murdisto. » Plie por tirano « estas pli malfacile batali kontraŭ tiun sintenon ol batali kontraŭ armilan rezistadon. »

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Por li, ekologio estos pli kaj pli integrita al la homaj rajtoj, la rajto vivi sur planedo kie li faras bone vivi. Tre frue, li levis sin kontraŭ la laboregoj kaj la multnombraj baraĵoj sur Rodano kiuj malbeligas la pejzaĝon, mortigas la riveron, « kondamnas la plej belajn vitejojn kaj la mirindajn fruktoĝardenojn kiuj faris de printempoj sur Rodano feajon de roza kaj de blanko. »

Jam en lia romano La Silento de la armiloj, li rekomendis la biologian kulturon por respekti la teron kaj ne elĉerpi lin ĉar li pensas ke « solaj la ekologiistoj havas precizan konscion de la danĝero kaj la honesto de denunci ĝin. »

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu antaŭparolo de Bernard Clavel "Défense de Jean-Marie Deveaux" de la libro "L'Affaire Deveaux", Éditions et Publications premières, Paris, 1969
  2. Vidu "Lettre au maire de Gambais" en al biografio de Michel Ragon Bernard Clavel eldonita ĉe Seghers
  3. Louis Lecoin et l'objection de conscience, en biografio de Michel Ragon Bernard Clavel (pages 142-146)
  4. Revue Liberté de Louis Lecoin, articles de Bernard Clavel sur le pacifisme et l’objection de conscience
  5. Écrits, Louis Lecoin, eltiraĵoj de 'Liberté' kaj de 'Défense de l'homme', Union pacifiste de France (UPF), Boulogne, 255 pages, 1974
  6. {{{Titolo}}}. ISBN 2913374077.
  7. {{{Titolo}}}. ISBN 978-2913374072.
  8. Vidu sperton de lia patro en L'Envers et l'endroit
  9. Vidu lian autobiografiajn verkojn en Écrit sur la neige
  10. Ekzemple, Les Travailleurs Face à L'armée, Jean Authier, postparolo de Bernard Clavel, Moisan Union pacifiste de France