Ingeborg Bronsart von Schellendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingeborg Bronsart von Schellendorf
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1840 (1840-08-24)
en Sankt-Peterburgo
Morto 17-an de junio 1913 (1913-06-17) (72-jaraĝa)
en Munkeno
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Hans Bronsart von Schellendorff
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Ingeborg Bronsart von Schellendorf (naskita Ingeborg Maria Wilhelmina Starck [1], la 24an de aŭgusto 1840 en Sankt-Peterburgo - la 17an de junio 1913 en Munkeno) estis finna-germana pianisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La talento de Ingeborg Starck kiel pianisto estis zorge flegata de ŝiaj instruistoj Nicolas von Martinoff kaj Adolf Henselt, kaj pri komponado de Constantin Decker. “Ŝi iĝis matura artisto kies talento restis plejparte sendifekta” notas John Haag en Biografia Enciklopedio. Ŝi kompletigis siajn studojn ĉe Franz Liszt, kiu “konsideris ŝin unu el siaj plej grandaj eltrovoj”, kaj Haag aldonas: “Ŝi pravigis lian fidon kiam ŝi entreprenis triumfan koncertturneon” tra Eŭropo [2].

Je sia 21 jaraĝo ŝi geedziĝis (1861) al pianisto kaj komponisto Hans Bronsart von Schellendorff. Laŭ sia edziĝinta nomo Ingeborg entreprenis la “triumfan turneon”, kiu portis ŝin al multaj grandurboj, inkluzive Lepsiko, Parizo kaj ŝia naskiĝurbo Sankt-Peterburgo.

Tamen, ŝia brila koncertkariero estis ĉesigita per la nomumo de ŝia edzo kiel Ĝenerala Direktoro de la Reĝa Teatro de Hanovro (1867). Pro tiu alta posteno, ŝiaj publikaj prezentadoj en koncertoj estis malpermesataj.

Akceptante tiajn tradiciajn sociajn limigojn, Ingeborg Bronsart direktis siajn muzikajn energiojn al komponado. Pri komponado ŝi interesiĝis ekde infanaĝo kaj kultivis ĝin por siaj propraj prezentadoj, verkante precipe ĉambrajn muzikojn. En tiu ĉi nova fazo ŝi pli ofte elektis verki voĉan muzikon.

Ŝi sentis sin memfida je ĉiuj muzikaj formoj, ŝi komponis kvar operojn, plurajn ĉambrajn kaj instrumentajn muzikojn kaj proksimume 80 kanzonojn, kiujn ŝi sukcesis publikigi fare de prestiĝaj eldonejoj. Estas sciate ke antaŭe ŝi komponis pianokonĉerton, nun perditan, kiu verŝajne ŝi prezentis kun Joseph Joachim en Hanovro (1863).

Tre populara fariĝis ŝia peco “Kaiser-Wilhelm Marsch” (1871) skribita por la triumfa reveno de la germanaj trupoj al Berlino post la Franc-Prusia Milito; ĉi tiu verko ankaŭ estis prezentata en la malfermo de la Virina Sekcio de la Monda Ekspozicio en Ĉikago (1893).

Ingeborg Bronsart muzikigis poemojn de pluraj aŭtoroj kiel Heine, O. Roquette (Rucket) kaj Goethe inter aliaj. Ŝi atingis sian plej grandan sukceson per opero bazita sur teksto de Goethe, “Jery und Baetely”. Ĝi estis enscenigita kun granda aklamo ĉe la premiero en Lepsiko (1873), kaj estis sukcese prezentita en Berlino, Vajmaro, Vieno kaj aliaj grandurboj

Malgraŭ la sukceso dum ŝia vivo, ŝia laboro falis en forgeson post ŝia morto; ĝis nun ekzistas neniu ĝisfunda studo pri ŝiaj komponaĵoj, malgraŭ ke pluraj el ŝiaj verkoj estas registritaj en la lastaj jaroj, inkluzive fragmentoj de “Jery und Baetely”.

Laŭ estetiko, Ingeborg Bronsart apartenis al la tiel nomata Nova Germana Skolo kune al Liszt kaj Wagner. Laŭ N. Loges “ŝia stilo estas riĉa, drameca, liberforma kaj rivelas ŝiajn bonegajn pianokapablojn”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 175 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaro[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Mortas Göttin von Sais (1867)
  • Jery und Bätely (1873)
  • König Hiarne (1891)
  • Mortas Sühne (1909)

Koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Koncerto por Piano kaj orkestro en F-minoro (1863)

Orkestra[redakti | redakti fonton]

  • Kaiser Vilhelmo marŝo (1872)

Ĉambra muziko[redakti | redakti fonton]

  • Romanze en A minoro por violono kaj piano (1873)
  • Notturno en A minoro por cello kaj piano, op. 13 (1879)
  • Elegie en C majoro por cello kaj piano, op. 14 (1879)
  • Romanze en B-plata majoro por cello kaj piano, op. 15 (1879)
  • Phantasie por violono kaj piano, op. 21 (1891)

Piana muziko[redakti | redakti fonton]

  • Trois études (1855)
  • Nocturne (1855)
  • Tarantella (1855)
  • Fuge über mortas Namen Maria und Martha (von Sabinin) (1859)
  • Fugues (1859)
  • Varioj sur temoj de Bach (1859)
  • Varioj (1859)
  • Toccatas (1859)
  • Sonato (1859)
  • Kaiser Vilhelmo marŝo (1871)
  • Vier Clavierstücke (1874)
  • Drei Phantasie en G-akra minoro, op. 18 (1891)

Korusa muziko[redakti | redakti fonton]

  • Hurrah Germania! por vira koruso (1871)
  • Kennst du die rothe Rose? por soloistoj vira koruzo kaj miksita koruzo (1873)
  • Paska lido, por koruso, op 27 (1903)

Kantoj[redakti | redakti fonton]

La listo de kantoj estas tirita de la Lied and Art Song Texts Page[rompita ligilo] kaj list of works by MUGi – Musik und Gender im Internet

  • Die Loreley (1865)
(Teksto: Heinrich Heine)
  • Und ob der holde Tag vergangen (1870)
  • Tri lidoj (1871)
(Tekstoj: A. Dunker, E. Neubauer, H. Zeise)
  • Tri lidoj (1872)
(Tekstoj: Heine, O. Roquette)
... 3. Ich hab' im Traum geweinet
  • Kvin lidoj (1878)
(Tekstoj: Johann Wolfgang von Goethe, August von Platen, Friedrich Rückert)
  • Ses lidoj by Mirza Schaffy, op 8 (1879)
(Tekstoj: Friedrich Martin von Bodenstedt after Mirza Shafi Vazeh)
1. Zuléikha; 2. Im Garten klagt die Nachtigall; 3. Wenn der Frühling auf die Berge steigt; 4. Gelb rollt mir zu Füßen; 5. Die helle Sonne leuchtet; 6. Ich fühle deinen Odem
  • Hafisa: Tri lidoj fare de Mirza Schaffy, op 9 (1879)
(Tekstoj: Bodenstedt after Mirza Shafi)
  • Ses poemoj, op 10 (1879)
(Tekstoj: Bodenstedt)
1. Mir träumte einst ein schöner Traum; 2. Abschied vom Kaukasus; 3. Wie lächeln die Augen; 4. Nachtigall, o Nachtigall; 5. Das Vöglein; 6. Sing, mit Sonnenaufgang singe
  • Kvin kristnaskaj lidoj, op 11 (1880)
(Tekstoj: Jakobi)
  • Kvin poemoj, op 12 (1880)
(Tekstoj: Bodenstedt)
  • Röslein auf Haiden (1880–1885)
(Teksto: Richard Voss)
  • Kvin poemoj, op. 16 (1882)
(Tekstoj: Ernst von Wildenbruch)
1. Abendlied; 2. Ständchen; 3. Zwei Sträusse; 4. Der Blumenstrauss 5. Letzte Bitte
(Tekstoj: Klaus Groth)
  • Wie dich die warme Luft umscherzt“ (?)
  • Blumengruss (1888)
(Teksto: Goethe)
  • Ses poemoj, op 20 (1891)
(Tekstoj: Michail Lermontov)
  • Tri poemoj, op 22 (1891)
(Tekstoj: Peter Cornelius)
  • Tri lidoj, op 23 (1892)
(Tekstoj: Goethe, Nikolaus Lenau, Platen)
  • Im Lenz (1898)
(Teksto: Paul Heyse)
  • Rappelle-toi! op. 24 (1902)
(Teksto: Alfred de Musset)
  • Tri lidoj, op. 25 (1902)
(Tekstoj: Bodenstedt, Goethe, Heine)
... 3. Ich stand in dunkeln Träumen (Heine)
  • Abschied, op. 26 (1902)
(Teksto: Felix Dahn)
  • Lido, (ĉ. 1903)
(Tekstoj: Bodenstedt)
  • Verwandlung (1910)
(Teksto: Paul Heyse)
  • Lido (1910)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pieniä löytöjä – Starck. Genos, 1965 (vol. 36), pp. 68–69. (In Finnish.)
  2. (la 1an de septembro 1913) “Obituary: Ingeborg von Bronsart (Née Stark)”, The Musical Times 54 (847), p. 607. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]