Isabel Allende

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Isabel Allende
Isabel Allende
ĉilia verkistino
Naskiĝo 2-a de aŭgusto 1942
en Limo, Peruo
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Isabel ALLENDE [prononco isaBEL alJENde, lau IFA isaˈβel aˈʝende] estas fama ĉilia verkistino, ekde 1988 vivanta en Usono, kaj unu el la plej konataj inaj verkistoj en kaj la hispanlingva mondo kaj en la tuta mondo. Laŭ stato de printempo 2014, ŝiaj verkoj tradukiĝis al 27 lingvoj kaj vendiĝis en pli ol 51 milionoj da ekzempleroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi naskiĝis en Limo, Peruo la 2-an de aŭgusto 1942, kvankam ŝi estas ĉilia ŝtatano.[1] Ŝi estas filino de Tomás Allende, ĉilia diplomato kaj kuzo de la iama ĉilia prezidento Salvador Allende, kaj de Francisca Llona.[2] De patra flanko, ŝi estas de deveno eŭska, de patrina flanko de deveno portugala, eŭska kaj kastilia.[2] Isabel Allende es de ascendencia vasca por parte paterna y de ascendencia portuguesa, vasca y castellana por parte materna. Ŝiaj gepatroj separiĝis en 1945 kaj la patrino revenis en Ĉilion kun ŝi kaj ŝiaj du fratoj. Inter 1953 kaj 1958, la familio loĝis laŭvice en Bolivio kaj Libano. En Bolivio la juna Isabel ĉeestis usonan lernejon kaj en Libano anglan lernejon. Tiel ŝia edukado estis sufiĉe internacia. En 1958, ŝi revenis en Ĉilion kie ŝi finis sian studadon pri ĵurnalismo kaj renkontiĝis kun Miguel Frías, sia estonta edzo.

El 1959 ĝis 1965 laboris en Nutraĵa kaj Agrokultura Organizaĵo en Santiago de Ĉilio. En 1962 edziniĝis al Miguel Frías, kun kiu ŝi naskis la postan jaron filinon Paula. Poste ŝi loĝis ofte en Eŭropo, ĉefe en Bruselo kaj Svisio. Revene en Ĉilion en 1966 naskiĝas ŝia filo Nicolás.

Post 1967 partoprenas redakton de revuo Paula kaj samtempe aperigas artikolojn pri diversaj temoj. Poste ŝi kunlaboras kun porinfana revuo Mampato kaj aperigas du porinfanajn rakontojn "La abuela Panchita" (avino) kaj "Lauchas y lauchones" kaj kolekton da artikoloj titolitan "Civilice a su troglodita" (Civilizu vian trogloditon); ŝi krome laboras por du ĉiliaj televidkanaloj. En 1973 ŝia teatraĵo "El embajador" (La ambasadoro) premieriĝis en Santiago.

Samjare, la 11-an de septembro puĉo estrata de generalo Augusto Pinochet okazas samtempe kun la mortigo de ŝia praonklo. Tio plimalfaciligas ŝian situacion, ĝis kiam ŝi ekziliiĝas al Venezuelo, kie laboros 13 jarojn por ĵurnalo El Nacional (La naciulo) de Karakaso kaj en mezlernejo ĝis 1982.

En 1982, kiam ŝia 99-jara avo estis mortonta, ŝi ekverkis leteron kiu iĝos ŝia unua romano La casa de los espíritus (La domo de la spiritoj). Ĝi publikiĝis en 1983 kaj rapide multe interesis legantojn; eble ŝi estas la unua ina verkisto kiu profitis de eksplodo de sudamerika rakontistaro. Tiun romanon poste kinigos Bille August kaj la ĉefrolon de avo ludos fama aktoro Jeremy Irons kaj tiun de nepino Winona Ryder.

En 1984 ŝi publikigis sian duan romanon De amor y de sombra (Pri amo kaj ombro) pri diktatoreca Sud-Ameriko, kiu iĝas ankaŭ sukcesaĵo rapidege. Tro da vojaĝoj por propagandi ŝiajn librojn malfaciligas kaj finas ŝian geedzecon. Divorcita, ŝi denove geedziĝis, nun kun William Gordon la 7an de julio 1998 en Sanfrancisko.[3] Ekde tiam ŝi vivas en San Rafael (Kalifornio). En 2003 ŝi ricevis la usonan ŝtatanecon.

En 1998 ŝi voĉdonis en balotado kontraŭ generalo Augusto Pinochet. En 1990 post restarigo de demokratio en Ĉilio ricevis premion Gabriela Mistral (alia nomo de fama ĉilia verkistino) el prezidento Patricio Aylwin.

En 1992 mortis ŝia filino Paula pro porfirio, grava malsano kiu endanĝerigas la metabolismon de la sanga hemoglobino kaj kiu komatigis ŝin dum pli ol unu jaro. Dume la patrino zorgis sian filinon kaj verkis la historion de iliaj vivoj, kiu estis aperonta jaron post la morto de Paula kun ties nomo kiel titolo.

Ekde 1988 ŝi loĝas en Usono kaj nune (2003) ŝi loĝas en Sankta Rafaelo (Kalifornio) kaj ŝi estas la plej konata kaj legata sudamerika romanistino kaj unu el la plej legataj inter sudamerikaj romanistoj en la tuta mondo. Ŝi ricevis premion de la Usona Arta kaj Beletra Akademio.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La casa de los espíritus (La domo de la spiritoj) estas ĝis nun ŝia plej fama kaj legata verko. Ties filmo helpis ĝian sukceson. Oni multfoje diris, ke tiu unua romano de Isabel Allende —kaj iamaniere aliaj ŝiaj verkoj— ŝuldas multe al la mondo de Gabriel García Márquez kaj ĉefe al lia romano Cien años de soledad (Cent jaroj da soleco). Certe ankaŭ en la romano de Allende aperas jarcenta historio de familio kie fortaj sentoj regas la estonton de ties anoj. Nome estas patriarka rolo de avo, belega kaj allogega bildo de avino ĉiovidanta kaj Alba la nepino amema kaj aventurema (simileco kun la membildo de la aŭtoro kaj kun aliaj estontaj ĉefrolulinoj) kiu suferos pro la puĉo de generalo kontraŭ demokrataj aktivuloj. La amato de Alba estos la viktimo. Troigo en priskriboj kaj rakontaĵoj estas ankaŭ heredaĵo de la kolombia romanisto. Tiu enorma mondo plibeligas la rakonton, sed la mondo de García Márquez estas pli magia kaj senmezura. La ĝangalo estas pli proksima de Macondo —la mondo de García Márquez— ol de la pli eŭropeca Ĉilio.

Eva Luna estas alloga romano kiu rakontas historion de tre kompatinda virino eligita de povra kaj interesega medio —embalzamigisto, pretervivanta senkapigitulino, ĝangalaj revoluciuloj, ktp.— kiu poste gajnos sian vivon kaj gloron per rakontado unue parola poste skriba. Tio igos alian verkon de Isabel Allende Cuentos de Eva Luna kio estas interesega rakontaro pri virinaj historioj tre rilata al la stilo "magia realismo" de Gabriel García Márquez.

Hija de la fortuna (Filino de la ŝanco) estas la 19-jarcenta historio de junulino Eliza, adoptita en ĉilia havenurbo Valparaíso (Paradiza valo) adoptita bonŝance de tri gefratoj, unu vendisto, alia ŝipestro fantaziiga kaj alia, Rose, fraŭlino kiu prizorgas la junulinon. Krome aperas kuiristino Mama Freisa indiĝenino kiu enmetas Eliza-n en magia mondo, Jacob Todd kiu enamiĝas je Rose kaj Michael Steward, ebla amanto por Eliza. Tamen ŝi ardege enamiĝas je Joaquín Andieta kiu foriras pro ora febro al Kalifornio. Tien, graveda kaj akompanata de ĉina kuracisto, Eliza iros serĉi tiun sed trovos liberecon, la magion de la aventuro kaj la riĉeco de la vivo.

Retrato en sepia (Sepikolora portreto) estas iamaniere daurigo de la antaŭe menciita romano. Oni denove trovas virinan historion, familian historion kaj historian historion (fino de 19a jarcento). Eliza estas nepino de ĉiopova avino kiu aventuras denove inter Ĉilio, Ĉinio (!) kaj Sankta Francisko. Pli kaj pli Isabel Allende ripetiĝas kaj uzas felietonajn rimedojn: ardegaj amoj, vojaĝoj aventuregaj, roloj kiuj aperas kaj ŝanĝas la vivon, ktp.

Allende kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En sia verko La casa de los espíritus Allende dufoje mencias Esperanton:

Los movimientos autónomos del péndulo señalaban las letras y formaban los mensajes en español y esperanto, demostrando así que son los únicos idiomas que interesan a los seres de otras dimensiones, y no el inglés, como decía Clara en sus cartas a los embajadores de las potencias angloparolantes, sin que ellos le contestaran jamás, así como tampoco lo hicieron los sucesivos ministros de Educación a los cuales se dirigía para exponerles su teoría de que en vez de enseñar inglés y francés en las escuelas, lenguas de marineros, mercachifles y usureros, se obligara a los niños a estudiar esperanto.

Ĉi tie Clara, la protagonistino de la verko, kapablas kontakti supernaturajn estaĵojn. Tiuj spiritoj respondas ĉiam en la hispana lingvo aŭ en Esperanto kaj neniam en la angla. Nun Clara skribas leterojn al la ambasadoroj de anglalingvaj ŝtatoj kaj al la ministroj pri edukado, petante ke oni ne plu instruu al infanoj la anglan kaj la francan (kiuj estas la lingvoj de maristoj, kolportistoj kaj uzuristoj), sed Esperanton. Tiuj ministroj kaj ambasadoroj tamen neniam respondas.

Su madre le advirtió que no intentara explicar a sus compañeras lo que había visto sobre la naturaleza humana en los libros de medicina de su tío Jaime, ni hablara a las maestras de las ventajas del esperanto sobre la lengua inglesa.

Alba, la nepino de Clara devas frekventi tre konservativan anglan lernejon. Blanca, la patrino, avertas la knabinon, ke ŝi ne diru al siaj amikinoj, kion ŝi eksciis el la medicinaj faklibroj de sia onklo kaj ke ŝi ne parolu al siaj instruistinoj pri la avantaĝoj de Esperanto kontraŭ la angla lingvo.

En la romano El cuaderno de Maya, Allende uzas la vorton "esperanto" en figurativa senco. Parolante pri ŝia hundo ŝi diras: "No es cariñoso, pero nos entendemos en el lenguaje de la flora y la fauna: esperanto telepático." (Li ne estas amable, sed ni komprenas nin en la lingvo de floro kaj faŭno: Esperanto telepatia.)

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La casa de los espiritus ("La domo de la spiritoj", 1982)
  • De amor y de sombra ("Pri amo kaj ombro", 1984)
  • Eva Luna (1987)
  • Cuentos de Eva Luna (1989)
  • El plan infinito (1991)
  • Paula (1994)
  • Afrodita (1997)
  • Hija de la fortuna ("Filino de la ŝanco", 1998)
  • Retrato en sepia ("Sepikolora portreto", 2000)
  • La ciudad de las bestias ("La animala urbo", 2000)
  • El reino del dragón de oro ("La regno de la ora drako", 2003)
  • Zorro (2005)
  • Inés del alma mía ("Ines de animo mia", 2006)
  • La isla bajo el mar ("La insulo sub la maro", 2009)
  • El cuaderno de Maya ("La notlibro de Maja", 2011)

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.