Ivan Ivanji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Ivanji
Ivan Ivanji, 2018
Ivan Ivanji, 2018
Persona informo
Иван Ивањи
Naskiĝo 24-an de januaro 1929 (1929-01-24)
en Zrenjanin,  Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Morto 9-an de majo 2024 (2024-05-09) (95-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj serbagermanahungara vd
Ŝtataneco SerbioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio vd
Alma mater Universitato de Beogrado vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistodramaturgo • eseisto vd
Laborkampo literaturodramoeseo • translating activity vd
Aktiva en Vieno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan IVANJI (cirile: Иван Ивањи; naskiĝinta la 24-an de januaro 1929 en Zrenjanin, mortinta la 9-an de majo 2024 en Vajmaro[1]) estis jugoslavia kaj serba verkisto, tradukisto, diplomato kaj ĵurnalisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kuracistoj kaj sekularaj judoj li ellernis ekde la junaĝo la lingvojn serban, hungaran kaj germanan. En 1944 li estis deportita al Aŭŝvico, de tie al Buchenwald. Li punlaboris en la filiaj internigejoj de Niederorschel kaj Langenstein. Tie li amikiĝis kun la verkisto Hans Günther Adler kiu kun Ivanji kaj aliaj sukcese savis sin de marŝo de morto. Okaze de inaŭguro de daŭra ekspozicio je Niederorschel en la 26.1.2002, Ivanji faris paroladon kaj recitis poemon de Adler, Spur deiner selbst. Ĉeestis tiam ankaŭ la franca postvivanto Bertrand Herz kaj Dov Goldstein el Israelo. Ili i.a. kun lernantoj de la gimnazio de Worbis poste konversaciis.

Studis Invanji ĉe la universitato de Beogrado arĥitekturon kaj germanistikon. Li deĵoris i.a. kiel instruisto, teatrointendanto, tradukisto por Josip Broz Tito. Inter 1974 kaj 1978 Ivanji estis jugoslavia kulturataŝeo en Bonno kaj inter 1982 kaj 1988 ĝeneralsekretario de la Jugoslavia Verkista Ligo. Konataj estis antaŭ ĉio liaj romanoj; tamen li ankaŭ verkis pri aktualaj temoj por germanlinvaj periodaĵoj, i.a. por Der Spiegel kaj Rheinischer Merkur. Aŭtobiografiajn aferojn oni lernis el la (originale germanlingva) romano Mein schönes Leben in der Hölle. Pri la tempo en la servado por la jugoslavia diktatoro li rakontis en la rememoroj Titov prevodilac.

Li verkis en la lingvoj serba kaj germana. Li tradukis kelkajn romanojn, i.a. de Danilo Kiš en la germanan kaj inverse germanlingvajn kaj hungarajn verkistojn en la serban. Li vivis en Vieno kaj Belgrado.

En 2017 li subskribis kun aliaj la Deklaracion pri komuna lingvo de kroatoj, serboj, bosnianoj kaj montenegranoj.[2]

Lia filo Andrej Ivanji ĵurnalistas i.a. por la germanlingvaj gazetoj die tageszeitung, Der Standard kaj la serba Vreme.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • En la 26.1.2019 la turingia ministroprezidanto Bodo Ramelow donis al li Belgrade meritordenon de la Liberŝtato Turingio.[3]
  • La urbo Vajmaro deklaris lin en la 11.4.2020 honora civitano.[4]

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Čoveka nisu ubili (romano), Beograd, „Prosveta“, 1954.
  • Kengur, helikopter i drugi (fabeloj), Beograd, „Mlado pokolenje“, 1964.
  • Dioklecijan (romano), Beograd, „Prosveta“, 1973.
  • Nemačke teme (eseoj), Beograd, „Nolit“, 1975.
  • Ajkula sa nežnim srcem i druge bajke, Beograd, „Nolit“, 1984
  • Konstantin (romano), Beograd, „Narodna knjiga“. 1988. ISBN 86-331-0040-1.
  • Preskakanje senke (romano), Beograd, „Nolit“. 1989. ISBN 86-19-01711-X.
  • Druga strana večnosti: priče o smrti, Beograd, „Prosveta“. 1989. ISBN 86-07-01039-5.
    • Barbarosin Jevrejin u Srbiji (romano), Beograd, „Stubovi kulture“, 1998.
  • Guvernanta (romano), Beograd, „Stubovi kulture“. 2002. ISBN 86-7979-021-4.
  • Balerina i rat (romano), Beograd, „Stubovi kulture“. 2003. ISBN 86-7979-063-X.
  • Poruka u boci (rakontoj), Beograd, „Stubovi kulture“. 2005. ISBN 86-7979-112-1.
  • Staljinova sablja (romano), Beograd, „Stubovi kulture“. 2008. ISBN 978-86-7979-227-3.
  • Julijan (romano), Beograd, „Stubovi kulture“. 2008. ISBN 978-86-7979-249-5.
  • Aveti iz jednog malog grada, Zrenjanin, Gradska narodna biblioteka „Žarko Zrenjanin“, 2009, ISBN 978-86-7284-115-2.
  • Titov prevodilac, Beograd, „Laguna“. 2014. ISBN 978-86-521-1501-3.
  • Milijarder (romano), Beograd, „Laguna“. 2014. ISBN 978-86-521-1691-1.
  • Mein schönes Leben in der Hölle, Wien. 2014. ISBN 978-3-7117-2008-5.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Suvremeni pisci Jugoslavije, 1966
  • J. Janićijević, D. Vlatković, Ivanji, Ivan. Ĉe: Leksikon pisaca Jugoslavije, volumo 2, 1979, p. 492 ss.
  • Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe: Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Volumo 1: A–I. Eldonis Österreichische Nationalbibliothek. Saur, München 2002, ISBN 3-598-11545-8.
  • Marko Martin: „Vielleicht hat der Maurerlehrling mich vor dem Tod bewahrt“, Interview, in: Die Literarische Welt, 27.1.2018, p. 29
  • Felix Jaitner: Lebenslänglich Buchenwald. Das bewegte Leben des jugoslawischen Schriftstellers und KZ-Häftlings Ivan Ivanji, neues deutschland, 13.11.2018. surrete

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Buchenwald-Überlebender Ivan Ivanji in Weimar gestorben". - Ĉe: mdr.de, 10.5.2024
  2. Denis Derk: "Donosi se Deklaracija o zajedničkom jeziku Hrvata, Srba, Bošnjaka i Crnogoraca". Ĉe: vecernji.hr
  3. Doris Akrap: "Geburtstagsfeier von Ivan Ivanji: Erzählen gegen den Tod". - Che: TAZ, 9.2.2019
  4. Michael Baar: "Éva Pusztai und Ivan Ivanji sind nun Weimarer Ehrenbürger". - Ĉe: TA, 13.4.2020