Izrael Lejzerowicz
Izrael LEJZEROWICZ (Lejzero'viĉ) (naskiĝis la 4-an de junio 1901, en Lodzo; mortis 1944, en Treblinka) estis pola skribisto de multaj lingvoj, ĵurnalisto, satiristo, komercisto, ankaŭ aŭtoro de esperantlingvaj verkoj.
Lejzerowicz, kiu esperantistiĝis en 1912, tradukis el la jida lingvo (La Sorĉistino el Kastilio de Ŝalom Aŝ) kaj el la hebrea (Dibuk de Salomon Anski). Konatigis lin antaŭ ĉio lia satiro El la "Verda Biblio" (1935). Li uzis la pseŭdonomojn Ilo kaj Georgo Verda. Lejzerowicz estis brila oratoro, fervora instruisto de Esperanto kaj talenta ĵurnalisto. Liaj artikoloj aperadis en Pola Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo. En la jaro 1925 li fariĝis prezidanto de Hebrea Esperanto-Asocio kaj en 1930 li estis la ĝenerala sekretario de la Organiza Komitato de la 4-a Tutpollanda Kongreso de Esperanto.
Dum la germana okupado li sekrete aranĝis Zamenhof-vesperon en la Varsovia juda geto. Izrael Lejzerowicz pereis kun sia familio en nazia koncentrejo Treblinka.
Ne endas konfuzi la esperantiston Izrael Lejzerowicz kun la pola pentrartisto (kaj la jida poeto) pl:Izrael Lejzerowicz, kiu[1]:
- ankaŭ naskiĝis en Lodzo, sed la 6-an de novembro 1902;
- ankaŭ dum la germana okupado vivis en geto, sed en la Lodza geto;
- ankaŭ pereis en la jaro 1944 (kun kelkaj membroj de sia familio) en nazia koncentrejo, sed en la koncentrejo Aŭŝvico.
Referencoj
Rete legeblaj verkoj
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Lejzerovicz (lejzeroviĉ) Izrael (ps. Ilo, Georgo Verda), hebreo, ĵurnalisto, komercisto. Nask. 4 jun. 1901 en Lodz. Gvidanto de la E-movado en Lodz kaj unu el la plej agemaj E-istoj en Pollando. De lia E-iĝo li laboras en la plej diversaj sferoj de la movado. Li edukis multajn fervorajn E-istojn. Multaj prelegoj, prezentadoj, artikoloj kaj aliaj gravaj faktoj, kiel ekz. aŭtoreco de Projekto pri Int. Organizo rimarkigas la agadon de L. Kelkjara prez. de la Tutmonda E Hebrea Asocio. Verkis lernolibron kaj ŝlosilon por judoj. Liaj artikoloj konstante aperadis en Pola E-isto, HDE kaj LM. Kiel originala verkisto li distingiĝas per brila satiro, kiu estas unu el la plej individuaj fenomenoj en la E-ista literaturo. Kiel tradukisto li estas en la unua vico; aperis de li Dibuk (mistera dramo de An-Ski) el la hebrea kaj La Sorĉistino el Kastilio (romano de Salom Aŝ) el la juda lingvo, 1933. LK. F. SZILÁGYI. |
Tiu ĉi artikolo enhavas rektajn citaĵojn prenitajn de la lernolibro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |
|