Józef Turbasa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Turbasa
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1921 (1921-08-25)
en Krakovo
Morto 1-an de aŭgusto 2010 (2010-08-01) (88-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo tombejo "Savanto" en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo tajloro
vdr

Józef Turbasa (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1921, mortis la 1-an de aŭgusto 2010 en Krakovo) – konata krakova tajloro.

Dum la germana okupado apartenis al la Pola Enlanda Armeo uzante pseudonomon „Brzoza” (Betulo). Posta la dua mondmilito enprizonigita en krakova malliberejo (nun la domego de Arkeologia Muzeo). En 1946 li fondis Artisman Tajloran Laborejon de J. Turbasa, agantan ĝis nun ĉe la strato Sankta Gertruda.

Ĉe li vestiĝis i.a. Aleksander Kwaśniewski, Stanisław Lem, Czesław Miłosz, Krzysztof Penderecki, Lech Wałęsa. Frako farita de li por Andrzej Wajda por solenaĵo de akcepto al la Franca Akademio troviĝas en kolektoj de la Muzeo Collegium Maius de Jagelona Universitato

Józef Turbasa estis ĉasisto kaj membro de la Krakova Pafista Societo, kies reĝo iĝis en 1989. Li apartenis al la Monda Asocio de Soldatoj de AK, distingita per Kruco de Enlanda Armeo kaj Distingilo de Grunwald.