József Székács

El Vikipedio, la libera enciklopedio
József Székács
József Székács en la 1860-aj jaroj
József Székács en la 1860-aj jaroj
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1809 (1809-02-02)
en Orosháza
Morto 29-an de julio 1876 (1876-07-29) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

József SZÉKÁCS [jOĵef sEkAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Székács József estis hungara luterana episkopo, verkisto, tradukisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

József Székács naskiĝis la 2-an de februaro 1809 en Orosháza. Li mortis la 29-an de julio 1876 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

József Székács frekventis gimnazion en Mezőberény, ĉeflernejon pri teologio en Sopron. Lia debuta poemo aperis en 1830. Tiutempe ne havanta monon li estis edukisto ĉe riĉaj familioj. En 1835 li lernis en Berlino, poste li vizitis Germanion, Nederlandon, Anglion, Italion, Svislandon. Hejmenveninta li daŭris la edukadon, dume li tradukadis kaj verkadis. En 1836 li estis elektita la unua luterana pastro de Pest (urbo) kaj li prenis la taskon fondi luteranan periodaĵon, kiu aperis ĝis 1850. Li fondis ankaŭ luteranan lernejon. En 1866 li estis elektita parlamentano.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A satiráról (Pri la satiro) 1842
  • Hogy lehet könnyen meggazdagodni? (Kiel oni povas facile riĉiĝi?) 1846 - satiraĵo
  • Horatiusi ódák (Odoj de Horatio) 1875
  • Eredeti s Goethe-féle epigrammok (Epigramoj de Goethe) 1876
  • Imádságok és buzgólkodások - preĝolibro
  • Kisebb imakönyv (Pli malgranda preĝolibro) 1868

Fontoj[redakti | redakti fonton]