Jan Kanty

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Jan Kanty
Persona informo
Jan z Kęt
Naskiĝo 23-an de junio 1390 (1390-06-23)
en Kęty
Morto 24-an de decembro 1473 (1473-12-24) (83-jaraĝa)
en Krakovo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Pollando (1385–1569) vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo pastro • teologo • universitata instruisto • fizikisto vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo de Sankta Johano Kanty, Preĝejo de Sankta Anna, Krakovo, Pollando

Sankta Jan (Johano) Kanty (ankaŭ Jan z Kętlatine Joannes Cantius) (naskiĝis la 23-an de junio 1390, mortis la 24-an de decembro 1473) estis pola katolika pastro, skolastika filozofo, fizikisto kaj teologiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kęty, malgranda urbo proksime al Oświęcim, Pollando, al Stanisław kaj Anna Kanty.

Li estis studento de la Krakova Akademio (poste nomata Jagelona Universitato), kie li atingis la bakalaŭron.[1] En 1418 li fariĝis Doktoro de Filozofio;[2] dum la postaj tri jaroj li instruis filozofion ĉe la universitato kaj samtempe preparis sin por iĝi pastro.

Post sia ordiniĝo, li fariĝis rektoro de grava lernejo en Miechow.[2] Tie oni proponis al li instrui pri la Biblio denove en la Krakova Akademio. Li doktoriĝis ankaŭ en teologio kaj iĝis direktoro de la teologia departemento. Li estis tie profesoro ĝis sia morto en 1473.

Li pasigis multajn horojn kopiante manuskriptojn de la Biblio kaj de aliaj verkoj.

En fiziko, li kontribuis al la teorio de impeto de Buridano, kiu jam enhavis erojn de la postaj laboroj de Galileo kaj Neŭtono.

Dum sia tempo en Krakovo, Jan Kanty iĝis bone konata en la urbo por sia donacemo kaj kompatemo al la malriĉuloj, precipe al senhavaj studentoj ĉe la universitato. Li limiĝis al tio, kio estis strikte necesa por vivi, donante regule almozojn al la senhavuloj.

Li faris unu pilgrimon al Jerusalemo kaj kvar pilgrimojn piede al Romo.[1]

Mikaelo Miechowita, la mezepoka pola historiisto kaj la unua biografo de tiu sanktulo, priskribis lian egan humilecon kaj bonkoreco; li prenis kiel sia devizon:

Conturbare cave: non est placare suave,
Infamare cave; nam revocare grave.[1]
(Atentu ne agaci: pacigi ne estas dulĉe,
Atentu ne kalumnii; ĉar nuligi estas peze.)

Li emeritiĝis kaj mortis ĉe sia universitato 83-jara, la 24an de decembro 1473. Li estis entombigita en la Preĝejo de Sankta Anna, kie lia tombo estas populara celo de pilgrimado.[2]

Kulto[redakti | redakti fonton]

Jan Kanty estis deklarita beata en Romo de Papo Klemento la 10-a la 28an de marto 1676. Li estis nomumita patrono de Pollando kaj Litovio de Papo Klemento la 12-a en la jaro 1737.[3] Naŭdek unu jaroj post sia beatigo, Jan Kanty estis deklarita sankta la 16an de julio 1767 de Papo Klemento la 13-a.

Festa tago[redakti | redakti fonton]

Komence (ekde 1770) en la Ĝenerala Roma Kalendaro la festo de Sankta Johano Kanty estis asignita al la 20a de oktobro, sed en 1969 ĝi estis movita al la 23a de decembro, la tago antaŭ la datreveno de lia morto, kiu okazis la tagon antaŭ Kristnasko.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 . St. John Cantius. The Catholic Encyclopedia. New York: Robert Appleton Company (1910).
  2. 2,0 2,1 2,2 "St. John Kanty", Catholic Faith Community of Saint John Cantius, St. Cloud, Minnesota. Arkivita el la originalo je 2016-06-29. Alirita 2015-12-23.
  3. Patron Saints Index: "Saint John Cantius". Arkivita el la originalo je 2008-10-18. Alirita 2015-12-23.
  4. Calendarium Romanum (Libreria Editrice 1969), p. 111

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]