Jan Miroslav Bakalář

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Miroslav Bakalář
Persona informo
Aliaj nomoj Jan Miroslav Bakalář-Srbecký
Naskiĝo 18-an de julio 1857 (1857-07-18)
en Srbce
Morto 23-an de januaro 1935 (1935-01-23) (77-jaraĝa)
en Podivín
Lingvoj EsperantoVolapuko
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto • verkistopublikigisto
vdr

Jan Miroslav Bakalář-Srbecký (naskiĝis la 18-an de julio 1857 en Srbice apud Kojetín, mortis la 23-an de januaro 1935 en Podivín-Kostel) estis katolika pastro, religia publicisto kaj verkisto, kolektanto de fabeloj, propagandisto de artefarita lingvo volapuko, aŭtoro de fakaj laboraĵoj kaj gazetaj artikoloj. Sed poste li propagandis Esperanton, li estas inter delegitoj de UEA.

Li studis en gimnazioj en Kroměříž kaj Přerov, poste li eniris seminarion en Brno kaj en 1884 estis ordinita je sacerdoto. Li kapelanis en Křižanov, Jenešov kaj Bučovice, administris en Bohuslavice kaj en 1887 li fariĝis katekizisto en burĝaj kaj ĝeneralaj lernejoj en Břeclav.

Jam kiel studento li kolektis naciajn fabelojn kaj kantojn por la praga „Slavia" kaj kontribuis al la vortaro de Kott, al la gazetoj „Hlas brněnský" (Voĉo de Brno), „Komenský" (Komenio - „Pri sanga literaturo", 1881), „Literární obzor" (Literatura horizonto), „Světozor" (Mondkoncepto), „Časopis muzejního spolku olomúckého" (Gazeto de la muzea societo de Olomouc) k.a.

Plie li kontribuis al pluraj volapukaj gazetoj en Vieno, Munkeno, Londono, Torino k.a.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Mluvnice světomluvy Volapük. Dle „učebných listů" Mořice Obhlídala a se svolenim jeho na jazuk ceský upravil J. ill. Bakalar. (dua eldono) (Gramatiko de la mondlingvo Volapuko. Laŭ „lernofolioj" de d-ro Maŭricio Obhlídal kaj kun lia permeso al la lingvo ĉeĥa aranĝis J. Bakalář) Velké Meziříčí: J. F. Saska, 26 p. (1887)
  • Slovníček řeči světové Volapük (Vortareto de la mondlingvo Volapuko). Velké Meziříčí: J. F. Saska, 38 p. (1887)