Jean Baptiste Joseph Fourier
Jean Baptiste Joseph Fourier (naskiĝis la 21-an de majo 1768 en Auxerre - mortis la 16-an de majo 1830 en Parizo) estis franca matematikisto kaj fizikisto plej multe konata pro siaj esploroj pri varmotransiro kaj la malkompono de periodaj funkcioj en konverĝa serio de sinusoidaj funkcioj, nomata serio de Fourier.
Li estas unu el la unuaj sciencistoj, kiuj pripensis pri la forceja efiko [1] kvankam li trotaksis la varmon de astroj krom Suno.
Biografio
Post lernado ĉe la Benediktanoj en la milita lernejo de Aŭerre. Li preferas la sciencoj ol la monaĥeco kaj aniĝa al École Normale Supérieure. tie li havas kiel profesorojn Joseph-Louis de Lagrange, Gaspard Monge kaj Pierre-Simon Laplace, al kiu li sukcedas al la katedro en Politeknika Lernejo.
Li partoprenas al la Franca revolucio de 1789. Dum la Teroro li eskapas el la gilotino dank'al la falo de Robespiero. En 1798 li iras en la Militiro al Egiptio. Li iĝas diplomato kaj sekretario en la Egipta Instituto. Reveninte en Francujo en 1801, Napoléon Bonaparte nomumas lin prefekto de Isère. Li estas elpostenigita dum la Restaŭracio.
En 1817 li estas elektita al la Akademio de Sciencoj de Francio, de kiu li iĝas ĉiama sekretario por la sekcio pri matematika scienco je la morto de Jean-Baptiste Joseph Delambre en 1822. En 1826 li estas elektita ano de la Franca Akademio.
Esploroj
En Grenoblo, li faris esperimentojn pri la varmotransiro kaj modeligas la temperaturan evoluon per trigonometriaj serioj, kreante la fundamenton de la termodinamiko. Tiuj esploroj estis la ĝermoj de la teorioj pri la serio de Fourier kaj la konverto de Fourier.
La simpligo, kiun tiuj iloj alportas, estos kritikata de Pierre-Simon Laplace kaj Joseph-Louis de Lagrange.
Omaĝoj
- Li estas entombigita en Tombejo Père-Lachaise.
- La liceo de Aŭerre kaj la Universitato de Grenoblo-1 portas lian nomon Joseph Fourier.
- Li estas unu el la francaj famuloj, kies nomoj estas skribitaj sur la Eiffel-turo.
- La kratero Fourier estas luna kratero, lokata sur sud-okcidenta parto de la videbla flanko de la Luno.
Vidu ankaŭ
Notoj kaj referencoj
- ↑ *Fourier, Joseph. (1827) Mémoire sur la température du globe terrestre et des espaces planétaires (Memuaro pri la temperaturo de la terglobo kaj de la planedaj ĉirkaŭspacoj) 7. Akademio de Sciencoj de Francio, p. Volumeno 7, j 569–604. (france)