Jičín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Bohemia urbo. Por informoj pri Nord-Moravia urbo, vidu la artikolon Nový Jičín.
Jičín
germane: Jitschin
urbo
Placo de Valdštejn en Jičín
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Jičín
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Jičín
Administra municipo Jičín
Historia regiono Bohemio
Pejzaĝa regiono Bohemia Paradizo
Memorindaĵoj Valdica pordego
Rivero Cidlina
Situo Jičín
 - alteco 287 m s. m.
 - koordinatoj 50° 26′ 13″ N 15° 21′ 06″ O / 50.43694 °N, 15.35167 °O / 50.43694; 15.35167 (mapo)
Areo 24,93 km² (2 493 ha)
Loĝantaro 16 851 (31.12.2010)
Denseco 675,93 loĝ./km²
Aleo Aleo de Valdštejn
Unua skribmencio 1293
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 506 01
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0522
NUTS 5 CZ0522 572659
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 11
Bazaj sidejunuoj 28
Konatulo Rumcajs
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jičín
Retpaĝo: www.jicin.cz
Portalo pri Ĉeĥio
La placo vidita de la pinto de pordego Valdická

Jičín estas urbo kun 16 000 loĝantoj en orienta Bohemio. Ĝi estas turisma centro kaj elirloko ĝis la naturparko Český ráj (Bohemia Paradizo). La urbo industrie produktas agrikulturajn maŝinojn, nutraĵojn, teksaĵoj kaj meblojn. La urbon konatigis la fabela figureto Rumcajs, kiun kreis verkisto Václav Čtvrtek kaj pentristo Radek Pilař.

Kiel pruvas arkeologiaj trovaĵoj, la ĉi tiea regiono estis loĝigita jam en praepoko. Slavoj loĝis en ĝi jam ekde la 6-a jarcento. La komenco de la hodiaŭa Jičín tuŝas la 13-an jarcenton. Ĉirkaŭ la jaro 1300 la devena vilaĝo estis avancigita je urbo. La ligna, remparita urbo apartenis plej baldaŭ al Vartemberkidoj kaj ekde la jaro 1487 al Trčkidoj el Lípa, dum kies administrado okazis en la urbo granda evoluo. Vilém Trčka komencis en la urbo masonitan konstruadon kaj ties novajn remparojn. En la jaro 1607 Jičín fariĝis posedaĵo de Zikmund Smiřický. Post la batalo sur Blanka Monto ĝi fariĝis posedaĵo de imperiestra soldatestro Albrecht Eusebius de Wallenstein [Valenŝtajn] (ĉeĥe Valdštejn), kiu farigis el ĝi la ĉefurbon de sia regno. Albrecht decidiĝis helpe de famaj arkitektoj alikreigi la urbon en stilon de norditala renesanco. En la jaro 1710 la urbo denove ŝanĝis posedantojn kaj nova posedanto fariĝis la familio von Trauttmansdorf. En la jaro 1784 estis ĉi tien translokigita regiona oficejo kaj la urbo fariĝis sidejo de multaj oficejoj kaj lernejoj. En la urbo estiĝis industrio celita por produktado de maŝinoj bezonataj por agrikulturo, mebloindustrio, grandaj pomologiaj arbidejoj, sed ekz. ankaŭ produktado de pianoj.

Simbolo de la urbo estas la Valdica pordego, ĝi estis konstruita en la jaroj 15681578. La turo estas 52 m alta kaj kondukas tien 156 ŝtupoj, de supre ĝueblas bela panoramo.

Tilia aleo el la tempo de Valdštejn kunigas Jičín kun Libosad. Ĝi estas 1 700 m longa, kvarvica kun 1 200 tilioj.

Festivalo Jičín – urbo de fabelo estas aranĝata regule en la unua oktobra semajno.

Partneraj urboj

Ŝablono:KapoMunicipoNav Dvorce | Holínské Předměstí | Moravčice | Nové Město | Popovice | Pražské Předměstí | Robousy | Sedličky | Soudná | Staré Město | Valdické Předměstí Ŝablono:PiedoMunicipoNav