Judit Gombár
Judit Gombár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de septembro 1937 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de majo 2016 (78-jaraĝa) en Győr |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo • Arta Universitato Moholy-Nagy |
Familio | |
Edz(in)o | Iván Markó |
Okupo | |
Okupo | instruisto |
Judit Gombár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombár Judit estis hungara kostumisto, dekoraciisto, universitata instruisto. Ŝia edzo estis Iván Markó.
Judit Gombár [1] naskiĝis la 13-an de septembro 1937 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de majo 2016 en Győr.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Judit Gombár frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi studis 2 jarojn en Teatra kaj Filma Altlernejo inter 1955–1957. Dum la studentaj jaroj ŝi ricevis rolojn en provincaj teatroj. Ŝi plulernis en Industriarta Altlernejo, ŝi akiris kostumistan diplomon en 1963. Inter 1958-1963 ŝi estis kostumisto en Nacia Teatro (Pécs), kie ŝi konatiĝis kun la baleto. Ŝi konstante havis taskojn ankaŭ en aliaj teatroj, en filmoj. Ekde 1972 ŝi translokiĝis al Bruselo, kie ŝi faris baletajn laborojn apud Maurice Béjart por Iván Markó. Ili faris turneojn al Montekarlo, Parizo, Tokio. Hejmenvenintaj en 1979 ili fondis baletan trupon en Győr, ŝi estis nomumita "eterna membro". En la lernojaroj 1991 kaj 1992 ŝi estis lernejestro de arta mezlernejo en Győr. En 1992 ŝi pensiuliĝis, tamen ŝi restis aktiva. Ŝi instruis en pluraj lokoj, ekzemple ŝi estis privata profesoro de Hungara Dancarta Altlernejo. Ŝi ricevis 7 premiojn inter 1984-2016.
Elektitaj teatraj kostumaj kaj dekoraciaj laboroj[redakti | redakti fonton]
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta (1978)
- Reĝo Lear (1989)
- Somermeznokta sonĝo (1991)
- Makbeto (1992)
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1988)
- Tibor Déry-Gábor Presser: Képzelt riport egy amerikai popfesztiválról (1993)
Elektitaj teatraj kostumaj laboroj[redakti | redakti fonton]
- Rostand: Cyrano de Bergerac (1962)
- Ŝekspiro:
- Hamleto (1964)
- La gajaj edzinoj de Windsor (1964)
- Rikardo la 3-a (1964)
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoori (1965, 1970, 1980, 1986, 1988, 1994, 2000, 2006)
Elektitaj laboroj en filmoj[redakti | redakti fonton]
- Kötelék (1968)
- Irgalom (1973)
- Peer Gynt (1988)
- Az a nap a mienk (2002)
Pupteatraj laboroj[redakti | redakti fonton]
- Sullivan: A Mikádó (2007)
- Goethe: Faust (2009)
- Fratoj Grimm: Csipkerózsika (2010)
Kelkaj aliaj laboroj[redakti | redakti fonton]
- Szerelmem, Josephin! (aŭtoro kaj reĝisoro, 1996)
- Innocent-Kállai-Szenes: Tavaszi keringő - Éva (aktoro)
Elektitaj disĉipoj[redakti | redakti fonton]
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2017-02-14 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto