Abasida Kaliflando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plej granda amplekso de la Abasida Kalifujo, ĉ. 850.

La Abasida Kalifujo (arabe الخلافة العباسية) estis la regno estrita de la dua dinastio de la sunaistaj kalifoj (750-1258), kiuj sekvis la Umajadojn. Ĝi estas ankaŭ nomata Kalifujo de Bagdado.

La Abasidoj devenis de ‘Abbas ibn ‘Abd al-Muttalib (566-652), onklo de la profeto Mahomedo.

Kialoj de la dinastiŝanĝo

La abasidaj kalifoj atingis la povon per movado direktita kontraŭ la umajadoj, konsiderataj tro mondaj de multaj islamanoj. Tiuj reprezentis la malnovan aristokration el Mekao. Tial la transiro de la umajadoj al la abasidoj estas konsiderata de multaj sciencistoj konservativa revolucioabasida revolucio. Oni konsentas, ke la komenco de la abasida regno reprezentis ne nur dinastiŝanĝon, sed ankaŭ serion de aliaj ŝanĝoj.

Perso, Abu Muslim, malfermis la ribelon en Merv/Ĥorasano en la jaro 747 kaj partoprenis al la kalifigo de Abu 'l-Abbâs (as-Saffah), posteulo de Abbas, la onklo de la profeto Mohamedo. Alvenis al la ribeluloj anoj el la persa/irana loĝantaro, kiu adoptis islamon kaj malkontentis pri la regado de la araba nobelaro. Kompare al la araboj persaj islamanaj estis traktitaj kiel duarangaj civitanoj, sed havis randan influon en ekonomio kaj administracio kaj havis krome kontaktojn kun la ŝijaanoj de la partio de Ali ibn Abi Talib. En 750 la abasidoj rompis en la batalo de la granda rivero Zab en Nordirako la lastan reziston de la umajadoj sub la kalifo Marvano la 2-a.

La sekvan masakron de la umajadoj supervivis nur unu umajada princo, kiu fuĝis al Hispanujo/Andaluzio, kie li fondis en 756 kiel Abd Ar-Rahman la 1-a la unuan emirlandon de Kordovo. Kvankam Andaluzio estis denove perdita, la abasidoj sukcesis defendi en la jaro 751 en la batalo ĉe Talas la ĵus akiritan Transoksianion kontraŭ la ĉinoj.

Firmigo de la potenco

Abu 'l-Abbâs as-Saffah mortis en 754. Lia frato kaj posteulo Al-Mansur, kiun multaj taksas kiel la veran fondinton de la abasida dinastio, murdigis Abu Muslimon en 755 kaj organizis la ŝtaton kiel persan/iranan imperion. Kontraŭe al la umajadoj la abasidoj bazis sian regadon ĉefe je iranaj popoloj kaj poste je turkaj. En kvar jaroj li konstruigis ĝis 762 Bagdadon kaj igis ĝin pro ĝia avantaĝa situo ĉefurbon. La administracio estis ŝpareme kaj efike organizata, ĉio estis centrigita en la manoj de la kalifo kaj sekurigita pere de spionsistemo. Ribelo de la ŝijaanoj en Hiĝazo estis subpremita en la jaroj 762/763.

Potencpinto

La kalifo Harun ar-Raŝid akceptas delegitaron de Karolo la Granda. Pentraĵo de Julius Köckert.

La posteulo de Al-Mansur Al-Mahdi (775–785) komencis starigi belegan kortegon. Al-Mahdi tre baldaŭ superis la umajadojn rilate al elspezo de stataj financoj por reprezentaj celoj.

Sub Harun ar-Raŝid (786–809) la evoluo enkondukita de liaj antaŭuloj atingis sian klimakson. Li estis nur meza kalifo, sed la vezirujon de la persaj barmakidoj sekurigis la stabilecon de la imperio. Tamen post la perdo de Andaluzio (756) perdiĝis ankaŭ la kontrolo super Magrebo, kiam la idrisidoj, la rustamidoj kaj la aglabidoj atingis la faktan sendependecon de la kalifujo.

Malgraŭ la perdo de tiuj regionoj la imperio atingis en la 8-a kaj 9-a jarcentoj ekstraordinaran ekonomian ekspansion, kiu evoluigis floran urban kulturon. Homoj de ĉiuj profesioj setlis en la novaj ekonomiaj centroj, riĉulojn kaj registaranojn atingis spekulativa febro. Post tiu sekvis konstrufebro por starigo de novaj palacoj, bazaroj kaj loĝejaj kvartaloj.

Aldoniĝis komerco, kiu profitis de komuna lingvo, religio kaj ŝtataneco. Varfluoj kun neimageblaj enspezoj, akompanataj de bankaferoj markis tiun epokon. Eĉ simpla ŝtofvendisto povis postlasi heredaĵon de ĝis 1.000 dinaroj. Krome komercistoj tiam pagis impoŝtojn laŭ memtaksado, do multe tro malpli.

Agrikulturo stabiliĝis en tiu epoko per la kulturigo de novaj regionoj pere de akvoalkonduko, sekigo de marĉoj kaj la sekva kulturado de produktoj kiel sukerkano, daktiloj, oranĝoj kaj kotono.

Sed tia floranta urbokulturo estigis sociajn problemojn en la islama socio. Iu devis prilabori la monon, kiu funkciigis la ekonomian ekspansion. La problemo iĝis tiu de la kamparanoj. La grundposedantoj memvole difinis la sumon, kiun la luprenantoj devis pagi antaŭe. Ankaŭ la impoŝtojn, kiujn devis pagi kristanoj estis altaj. Multaj grundposedantoj kunlaboris kun la komercistoj, kiuj aĉetis la rikolton: la kamparanoj ricevis tro multe da mono, kaj la enspezoj estis dividitaj inter la posedanto kaj la komercisto. Kiam alvenis plendoj la registaro en Bagdado tuj agis, sed tio ne sufiĉis, ĉar Bagdado estis malproksima.

Sekvis trostreĉiĝo de la impoŝta sistemo kaj ŝuldiĝo de la kamparanoj. Estiĝis kamparofuĝo kaj religi-sociaj ribeloj (Nordafriko ekde 767, Egiptujo 789 kaj 793, Sirio 796, Tabaristano sub Ali ibn Abi Talib ĝis 792, ĥorasano sub al-Muqanna ĝis 796, en Azerbajĝano, Sistano kaj Kermano). La ribeloj estis nur malfacile subpremeblaj por la trupoj de la kalifo, ĉar ĉiuj gravaj decidoj devis veni el Bagdado.

Post la morto de Harun en 809 la potenco dividiĝis inter la fratoj al-Amin (en Bagdado) kaj al-Ma'mun (en Merv). Sed jam en 810 okazis batalo inter ambaŭ, kiun gajnis al-Mamun, filo de persa patrino, en 813. Sed li alvenis al Bagdado nur en 819 kaj famiĝis ĝis sia morto en la jaro 833 ĉefe pro la subteno de scienco. Tiam islamanoj transprenis la sciencan heredaĵon de romianoj kaj antikvaj grekoj kaj pluevoluigis ĝin. Ĉirkaŭ la jaro 830 al-Mamun tiucele fondis la domon de saĝeco (bayt al-hikma), kiu tamen ne supervivis la sunaan reagon de lia posteulo al-Mutavakil (847–861).

Okazis denvoe ribeloj en Bagdado (813), Azerbajĝano (816-837) kaj Tabaristano (840).

Falo

Post al-Mamun regis ties frato al-Mutasim (833–842). Du komplotoj igis lin krei en 836 novan ĉefurbon, Samara, kaj personan turkan gvardion. Sekve la kalifoj en Samara iĝis tute dependaj de tiu gvardio. Jam la posteulo de al-Mutasim, al Mutavakil estis murdita de ĝi en 861 laŭ incito de sia propra filo.

Poste ŝanĝiĝis en similaj ribeloj senpotencaj kalifoj. Unu el ili fuĝis al Bagdado, estis sieĝata tie en 866 kaj poste ekzekutita.

Aldoniĝis la ena disrompiĝo de la imperio. La armeo uzis la duonon de la ŝtataj enspezoj kaj postulis sekurajn monfontojn. Jam al-Mamun donis personan feŭdon al sia meritoplena generalo Tahir en Ĥorasano. Sekve iĝis tute normale doni tiajn feŭdojn (iqta) al turkaj militestroj, kiuj baldaŭ regis tiujn feŭdojn kiel sendependaj feŭdestroj.

Listo de Abasidaj kalifoj

Genealogia arbo de la Abasida familio. Verde la Abasidaj kalifoj de Bagdado. Flave, la Abasidaj kalifoj de Kairo. Muhammad la Profeto estas inkludita (majuskle) por montri la parencecon de Abasidoj kun li.
# Kalifo Heĝiraj jaroj Kristaj jaroj
Kalifoj de la Abasida Kalifujo
1 Abu'l Abbas As-Saffah 131–136 750–754
2 Al-Mansur 136–158 754–775
3 Al-Mahdi 158–169 775–785
4 Al-Hadi 169–170 785–786
5 Harun al-Raŝid 170–193 786–809
6 Al-Amin 193–198 809–813
7 Al-Mamun 198–218 813–833
8 Al-Mutasim 218–227 833–842
9 Al-Wathiq 227–232 842–847
10 Al-Mutavakil 232–247 847–861
11 Al-Muntasir 247–248 861–862
12 Al-Mustain 248–252 862–866
13 Al-Mutaz 252–255 866–869
14 Al-Muhtadi 255–256 869–870
15 Al-Mutamid 257–279 870–892
16 Al-Mutadid 279–289 892–902
17 Al-Muktafi 289–295 902–908
18 Al-Muktadir 295–320 908–932
19 Al-Kahir 320–322 932–934
20 Al-Radi 322–329 934–940
21 Al-Muttaki 329–334 940–944
22 Al-Mustakfi 334–336 944–946
23 Al-Muti 336–363 946–974
24 At-Tai 363–381 974–991
25 Al-Kadir 382–422 991–1031
26 Al-Qa'im 422–468 1031–1075
27 Al-Muktadi 468–487 1075–1094
28 Al-Mustazhir 487–512 1094–1118
29 Al-Mustarŝid 512–530 1118–1135
30 Ar-Raŝid 530–531 1135–1136
31 Al-Muktafi 531–555 1136–1160
32 Al-Mustanjid 555–566 1160–1170
33 Al-Mustadi 566–576 1170–1180
34 An-Nasir 576–622 1180–1225
35 Az-Zahir 622–623 1225–1226
36 Al-Mustansir 623–640 1226–1242
37 Al-Musta'sim 640–656 1242–1258
Kalifoj de Kairo
39 Al-Mustansir 659–660 1261–1262
40 Al-Hakim la 1-a (Kairo) 660–702 1262–1302
41 Al-Mustakfi la 1-a (Kairo) 702–741 1303–1340
42 Al-Wathiq la 1-a 741–742 1340–1341
43 Al-Hakim la 2-a 742–753 1341–1352
44 Al-Mutadid la 1-a 753–764 1352–1362
45 Al-Mutavakkil la 1-a 764–785 1362–1383
46 Al-Wathiq la 2-a 785–788 1383–1386
47 Al-Mutasim 788–791 1386–1389
48 Al-Mutavakkil la 1-a (restaŭrigita) 791–809 1389–1406
49 Al-Mustain 809–817 1406–1414
50 Al-Mutadid la 2-a 817–845 1414–1441
51 Al-Mustakfi la 2-a 845–855 1441–1451
52 Al-Qa'im 855–859 1451–1455
53 Al-Mustanjid 859–884 1455–1479
54 Al-Mutavakkil la 2-a 884–902 1479–1497
55 Al-Mustamsik 902–914 1497–1508
56 Al-Mutavakkil la 3-a 914–923 1508–1517

Bibliografio

  • Claude Cahen: Der Islam (Islamo), vol. 1: Vom Ursprung bis zu den Anfängen des Osmanenreiches (De la origino ĝis la komenco de la osmana imperio). Fischer Taschenbuch-Verlag, Frankfurt am Main 1968 (Fischer Weltgeschichte Band 14).
  • André Clot: Harun al Raschid. Kalif von Bagdad. (Harun al Raŝid. Kalifo de Bagdado.) Artemis, München u. a. 1988, ISBN 3-7608-1918-4.
  • Wolfram Drews: Die Karolinger und die Abbasiden von Bagdad. Legitimationsstrategien frühmittelalterlicher Herrscherdynastien im transkulturellen Vergleich (La karolidoj kaj la abasidoj de Bagdado. Legitimacistrategioj de frumezepokaj regnestraj dinastio en transkultura komparo). Akademie Verlag, Berlin 2009, ISBN 978-3-05-004560-3 (Europa im Mittelalter (Eŭropo en la mezepoko) 12).
  • Ulrich Haarmann: Geschichte der Arabischen Welt. (Historio de la araba mondo.), eld. Heinz Halm. 5-a eldono. C. H. Beck, München 2004, ISBN 3-406-47486-1 (Beck's historische Bibliothek).
  • Hugh Kennedy: The Prophet and the Age of the Caliphates. The Islamic Near East from the sixth to the eleventh Century (La profeto kaj la epoko de la kalifujoj. La islama proksima oriento de la sesa ĝis la dekunua jarcento). 2-a eldono. Pearson Longman, Harlow kaj aliaj 2004, ISBN 0-582-40525-4 (A history of the Near East (Historio de la proksima Oriento)).
  • Hugh Kennedy: When Baghdad ruled the Muslim world. The rise and fall of Islam's greatest dynasty (Kiam bagdado regis la islaman mondon. Kresko kaj falo de la plej granda islama dinastio). Da Capo Press, Cambridge MA 2005, ISBN 0-306-81435-8.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara